Fido

El Neciklopedio
Revizio de 04:15, 1 jun. 2017 fare de imported>Roberto eu mesmo
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Jump to navigation Jump to search
Acre.jpg

"La tempo estas la plej bona cenzuro kaj la pacienco - la plej bona instruisto."

~ doktrinanto

"Saluton al vi."

~ fegŝuisto

"Ni ne propagandu Esperanton, ni infektu per ĝi."

~ fidanto

Sankta Paŭlo, apostolo de Jesuo Kristo, provizis al ni eble la plej koncizan difinon de fido: La fido estas realigo de Esperantaĵoj, provado de aferoj ne vidataj [1].

Fido povas signifi konfidon al persono aŭ objekto, kredon je Dio aŭ al io ajn, aŭ sistemon de religia kredo. La esenco de fido estas ke ĝi estas science nepravigebla. Ĝi estas bazata en personaj travivaĵoj kaj sentoj. Malsama ol espero, ke indikas deziron por la estonteco, la koncepto de fido entenas atendo kun elemento de certigo.

Kvankam la parolo fido havas multajn nuancojn da signifo, ĉe la fino ĝi restas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj.

El religia vidpunkto, "fido" estas la kredo je speciala dogmoj, kiuj formas la diversaj religiojn.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri fido en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  • Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu.
  • Ĉe plej granda fido memoru pri perfido.
  • Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu.

Referencoj

  1. En la kurantaj tagoj, dum kiuj la malbono venigas senesperon al nia koro, kiam ajn ebla valoras la penon trakti pri tiel grava temo: batalo kontraŭ memmortigo.
  2. Kiam parolas la armiloj, silentas la leĝo.

pt:fé