Ĵ

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Tio estas tute vere: Mi bone memoras."

~ Ralph Dumain pri ĉi tiu artikolo

Ĵ, minuskle ĵ, estas la 14-a litero de la Esperanto-alfabeto, havanta la prononcon (laŭ IFA) [ʒ] kaj la nomon "ĵo".

Ĵ estas invento de Zamenhof, modifo de J. La kaŭzo, ke li ne elektis la signon Z kiel bazon (kio estus pli logike, kiel voĉa kuzo de 'Ŝ'), sendube estas decido sankta kaj nekomprenebla de ordinaraj mortuloj. Eble la profeto faris tion pro tio, ke estas grafike malbona solvo (tiom da pintaj anguloj ĝenas la legadon). Pro la ortografia simileco, ĵ estas ofte uzata eĉ por transskribi j [ĝ] de angladevenaj vortoj, spite al la ŝanĝata prononco: jeep [ĝip] > "ĵipo", jazz [ĝez] > "ĵazo".

En aliaj lingvoj

  • Armena lingvo: Ջ
  • Hebrea lingvo: זּ
  • Korea lingvo: ㅈ
  • Persa lingvo: ژ
  • Rusa lingvo: Ж
Esperanta alfabeto
A B C Ĉ D E
F G Ĝ H Ĥ I
J Ĵ K L M N
O P R S Ŝ T
  U Ŭ V Z

Surogataj skribosistemoj

Kiel surogata skribosistemo, eblas eviti la ĉapelan signon en situacioj kiam uzo de la normala litero ĵ teknike problemas (historie en nacilingvaj tajpiloj aŭ en telegramoj, moderne ekzemple en poŝtelefonaj mesaĝetoj aŭ iuj retpoŝtaj programoj): la plej sankta helpa kodo en Esperanto estas la h-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "jh", kvankam en la 20-a jarcento pli kaj pli uziĝis la hereza x-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "ĵ" (avantaĝa por aŭtomata anstataŭigo per la vera ĉapelita litero). Aliaj sistemoj malpli ofte uzatas: el ili menciindas la uzo de la kombinoj jˆ kaj j'.