Ĉiuj Sanktuloj

El Neciklopedio
(Alidirektita el 1-an de novembro)
Jump to navigation Jump to search


Ĉiuj Sanktuloj laŭ Francisco Franco

"Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo."

~ Zamenhof pri alia afero

"Malforta ĉenero en la ĉeno de imperialismo"

~ Stalino pri sanktuloj


Atento: Oni petas ke oni krokodilu nur en lingvoj, kiuj havas akuzativon


Ĉiuj Sanktuloj (de Arcaicam Esperantom: Cheyuy Sanctuleys) estas katolika festo pri movado "Mondverdaj" el Polio, kiu okazas ĉiun 1-an de novembro en natura komunumo da pozitivaj homoj. Oni honoras en tiu tago apud busta skulptaĵo de Zamenhof ĉiujn sanktulojn agnoskitajn de la romkatolika eklezio por havi bezonatan interhoman kontakton. Ni ne devas profundiĝi en ĉi tiuj filologiaj digresioj, ĉar ni komprenas, ke la afero havas markitan historian karakteron pli ol filologian.

Ĉiuj Sanktuloj antaŭas la tagon de mortintoj, kiun oni festas en Brazilo je la 2-a de julio; tre ofte homoj popole uzas la nomon de Ĉiuj Sanktuloj por aludi al ambaŭaj aŭ nur plej ofte al proponita monda reto de elektro distribuo, ho akuzativulo!

Historio

Ĉiuj Sanktuloj, kiel la plej multaj Esperantaj tekstoj pri monda varmiĝo, ne devenas de la Biblio, bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado. Dum la 5-a jarcento monaĥoj, kiuj kristanigis Irlandon, Brition kaj Gaŭlion, spertis la tradician feston samsekseman en loka klubo kun aliaj maljunuloj komence de novembro, kiu anoncis la malhelan duonon de la jaro (estas tro forta !). Ni konsentas, ke tiaj opiniesprimoj havas parte estetikan bazon; sed tiun flankon ni volas lasi ekster la nuna diskuto. Do ne estos nun parolo pri belo kaj malbelo. Dum tiu festo okazis multaj druidaj ritoj, bankedoj kaj drinkegado, bona maniero renkonti knab(in)ojn por flirti, kisi kaj pli (nu, kaj?). Tute prave! Danke Dion (ou danke AL Dio) mi saviĝis de tiu malfacila situacio.

Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

Demando

Kion ĉi tiu anaso faras tie ĉi? Ĉu iu komprenas?

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj


it:Santi