Aŭstralia kulturo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Fon teknike vidipunta sey proyekta es realisibile yo nau."

~ Lingvadeplanetisto

Aŭstralia kulturo ekzistas! VERE!

Ĝentileco

Aŭstralianoj ne ĉiam estis konataj pro sia ĝentileco. Cinikulo iam diris: “Vi devas lerni akcepti la malglatan kune kun la kruda”. Sed fakte Aŭstralianoj estas laŭnature ĝentilaj. Aŭtralia diplomato en Anglio, estis invitita al kampara hejmo, kie oni bonvenigis lin. Kiam li estis forirontaj, la ambasadoro dankis al sia gastiganto kaj diris fine: “Kaj mi devas diri, Sinjoro, ke via edzino estas mirinda amantino”. Dum la Anglo retroiris, embarasite, lin riproĉis amiko: “Tio estis iom kruda. Vi certe blagas”. “Vi pravas” respondis la unua, “fakte ŝi estas terura, sed kiam oni estas ambasadoro por sia lando, oni nepre devas esti ĝentila”.

Politika korekteco

En Aŭstralio terminoj kiaj “Balts” (ŝtatanoj de la Baltaj respublikoj) kaj “Wops” (Sudeŭropanoj) estis malaprobataj kaj malinstigataj. Oni aprobis la priskribon de ĉiuj enmigrintoj kiel “Novajn Aŭstralianojn”. Dum bankedo honore al reprezentantoj de la Japana sukerindustrio en 1962, Kavaliro Arturo Fadden, Ministro pri Financoj kaj dum nelonga periodo Ĉefministro de Aŭstralio, rakontis ke li ricevis plendon de unu el siaj elektodistriktanoj, viro de itala origino, kiu demandis: “Sinjor’ Da Fado, kial ĉi uloj envenas kaj tujtuj ili ĉiuj fariĝas ‘Novaj Aŭstralianoj’—sed mi ankoraŭ restas damnita olda Italaĉo?”

Emuo

La emuo estas grava kultura simbolo de Aŭstralio. Ĝi aperas ĉe Pato Branco, diversaj moneroj, elstare ĉe la mitologio de sovaĝuloj, kaj centoj de lokoj nomiĝas laŭ la emuoj.

Librejo

La Österreichische Nationalbibliothek (Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj) estas la plej granda biblioteko de Aŭstralio, respondeca sub la kondiĉoj de la National Library Act aŭ Nacia Biblioteko-Leĝo por "konservado kaj evoluigado de nacia kolekto de biblioteka materialo, inkluzive de ampleksa kolekto de biblioteka materialo rilatiganta al Aŭstralio kaj la aŭstralia popolo." En 2012-2013, la nacibiblioteka kolekto konsistis el 6,496772 eroj (preskaŭ 7!!!), kaj el pliaj 15,506 (preskaŭ 16!!!) metroj da manuskripta materialo. Ĝi estis fondita de Ĥabakuk. Parto de la biblioteko estas la Internacia Esperanto-Muzeo kaj la Kolero je Planlingvoj.

Seriozeco

Aŭstraliano: „Sinjoro, vi nomis min idioto. Ĉu vi spritis aŭ diris tion serioze?“

„Tute serioze.“

„Bone tiukaze! Tiajn spritaĵojn mi ne toleras.“

Medicino

En 1977 komisiono reviziis ĉiujn altlernejojn de kuracado en Aŭstralio kaj trovis ke, kvankam la instruplanoj de multaj altlernejoj estis akcepteblaj en sia priraportado de bazaj biomedicinaj sciencoj en papero, la fakta instrukcio portis malgrandan rilaton en la dokumentita kurso. En neniu kazo estis ajna praktika laboro de sekso havebla. La prelegoj kiuj estis sekvitaj fare de la komisiono variis de la diktaĵo de lernolibro-materialo al malrapida, sed racie metoda, ekspozicio de la terminologio de medicino, sur nivelo de vortardifinoj, sen la avantaĝo de profundigo aŭ la kompreno de mekanismoj aŭ la pli larĝa signifo de la konceptoj. La komisiono ne vidis ajnan signifan instruadon de la diversaj terapiaj aliroj preferitaj fare de sanigistoj. Homoj raportis esti precipe interesitaj pri homoeopatio, la floraj kuraciloj de Bach aŭ mineralo, sed neniuj sistemaj kursoj en la elekto kaj uzo de tiuj terapioj estis viditaj en la diversaj altlernejoj. La komisiono havis la impreson ke la elekto de terapia registaro estis bazita sur la ĝenerala kaprico de la sanigisto kaj, ekde la proponitaj aplikoj en la diversaj lernolibroj kaj specialpermesoj interkovris laŭ grandega mezuro, neniuj specifaj indikoj estis aŭ povus esti instruitaj.

La pozicio de la Aŭstralia Medicina Unuiĝo estas tiuj "sciencbazitaj aspektoj de medicino povas esti parto de pacientoprizorgo de kuracisto", sed havas konzernojn ke ekzistas "limigita efikecindico koncerne plej multe de la medicino. Medikamentoj kaj terapioj povas prezenti riskon al pacientsano aŭ rekte tra misuzo aŭ nerekte se paciento prokrastas serĉantajn kuracistajn konsilojn." La pozicio de la AMA sur reguligo estas ke "devus ekzisti konvena reguligo de medicinterapiistoj kaj iliaj agadoj."

Kuirarto

Vidu ĉefartikolon Veĝemito


La Aŭstralia popolo ne havas la palaton edukita; sed ilia intelekto ankaŭ restas senkultura.

Aŭstralianoj estas tiel forte influitaj de bonalingvismo, ke ili metas tomatan saŭcon anstataŭ keĉapon sur la terpomfingrojn kaj viando-pasteĉoj.

Aŭstraliaj manĝaĵoj estas nebongustaj, malbone preparitaj. Kun la manĝaĵoj oni ĝenerale trinkas teon, kelkfoje kafon. Ordinare sur la tablo staras ujo, en kiu troviĝas pulvorigita sukero. Sed mankas kulero en la sukerujo; ĉiu prenas per sia aparta kulero malseka, tiel ke formiĝas en la ujo flavaj buletoj, kiuj nepre pensigas pri... Nemalofte oni sentas naŭzon en Sidnejaj manĝejoj.

Bankedoj

La programo de Ŝtataj Vizitoj devas esti, super ĉio, antaŭvidebla kaj horloĝe regula. Surprizoj devas esti malpermesitaj. Okaze de unu reĝina rondiro en Aŭstralio, dum bankedo kie ĉeestis Ŝia Reĝina Moŝto, la lumoj subite estingiĝis. Dum kelkaj momentoj la sekurecistoj maltrankvilegiĝis. Poste la ĉefkuiristoj eniris la bankedejon kun flamanta pugo

Kiam oni proponis provizi Aŭstralian ŝaŭmvinon por la festo, la angla vizitspertulo insistis ke estu ankaŭ “vera” Franca ĉampano sur unu tablo, por la okazo se eventuale la gastoj ne ŝatos kolonian ŝaŭmaĵon. Fakte, ĉiu guto de la Aŭstralia seka vino estis trinkita, dum plejparte la boteloj ĉe la angloj restis fermitaj.

Restoracioj kaj Trinkejoj

Laŭ Lanti aŭstraloj ne havas senton pri vera komforto, pri delikato k arto. En restoracioj la benkoj aŭ seĝoj estas tiel angulecaj k nekonformaj al sia destino, ke oni ĉiam havas la impreson pri io provizora, piknikeca. Kaj ĉe malgrandaj tabloj sidas duoble pli da gastoj ol konvenas. Plie, la spiritostato de la gekelneroj ŝajnas esti tia, ke la klientoj devas komplezi al la servistoj k ne inverse. Ne ĉiam oni dankas al vi ĉe pago de la konto; k se tamen aŭdiĝas danka vorto, tiam la mieno de I' dankant(in)o k lia aŭ ŝia voĉtono impresas kvazaŭ oni aŭdus : forkuru ! cin mi sufiĉe vidis... Kia kontrasto kun la ĝentilo, de l' japanaj geservistoj ! Sed kio estas preskaŭ naŭza, tio estas la spektaklo, kiun oni povas observi en la biertrinkejoj. Tie la klientoj ne sidas, sed staras antaŭ alta U-literforma, vendotablo, kies aspekto donas la impreson de barikado, malantaŭ kiu ŝirmas sin gekelneroj. Kaj ĉi tiuj lastaj klopodegas plenigi glasojn, kiujn ili kvazaŭ ĵetas al atakantoj, Tamen necesas, ke la soifantoj metu moneron sur la tablon, antaŭ ol ricevi la menditan glason...

La virinoj tamen ne staras. Ili ĝenerale sidas en ia " ripozejo ", kiu komunikas kun la vendotablo per aperturo, kie la soifantinoj povas mendi k ricevi glasojn, kiujn ili mem kunportas al tablo. Verdire la spektaklo videbla en tiuj virintrinkejoj ne estas pli ŝatinda ol tiu en la ejoj por viroj. Ĝenerale la metiistoj finas la laboron je la 17-a. Kaj laŭleĝe tiaj trinkejoj restas malfermaj nur ĝis la 18-a. Dum unu horo oni tiam povas vidi ĉirkaŭe la vendotablo plurvican amason da drinkuloj, kiuj englutas glason post glaso. Tia spektaklo donas la impreson de grego ĉirkaŭ grandega trogo. Post la ŝloso de l' pordoj, tiam sur la trotuaro vidiĝas geebriuloj, kiuj zigzage k ŝancelige paŝadas; dum aliaj simple eksidis sur la sojlaj ŝtupoj de l' drinkejoj. Sed estas rimarkinde, ke ĝenerale la ĉi tieaj gedrinkuloj ne estas bruemaj, insultemaj aŭ kverelemaj. Ili ridetas stulte k aspektas kontente. En Budo la klimato estas proksimume la sama kiel en Lisbono. Malgraŭ tio, la pordoj de l' biertrinkejoj estas nur iom malfermaj ; rimeno, haltige al ferma risorto, tenas ilin en tia stato. Aŭstraloj ŝajne ne trinkas, sed konscie drinkas k tiucele sin kaŝas. Nenie estas trovebla loko, kie en plenaero oni side povus komforte k malrapide gustumi glaseton, legante ĵurnalon aŭ observante la gepreterirantojn... Estas same kiel en Londono, iu povus rimarkigi. Fulmotondro ! jes ja, tia stulta vivaranĝo estas importita el Britio, sed tie la klimato povas iel pravigi tian enfermiĝemon, neniel Ĉi tie...

Kosma scienco

Al la unua misio al Titano, Aŭstralio kontribuis ludilan kanguruon.

Aliaj malkulturaĵoj

Inter aŭstraj malkontribuaĵoj al monda kulturo estas

en:Australian Values