Aŭstria Nacia Biblioteko

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Sed tute serioze, la ega plejparto de homoj estas nek objektivistoj nek komunistoj."

~ Anonimulo

La Aŭstria Nacia Biblioteko, fondita en 1927 fare de Hugo Steiner, inaŭguriĝis en 1929 en solena ceremonio kun la ĉeesto de gravaj personoj de la internacia esperantistaro kaj la aŭstra politikistaro. Ĝi fariĝis unu el la plej grandaj bibliotekoj de Esperanto kaj aliaj planlingvoj. Situo: Palais Mollard, 1-a distrikto, Herrengasse 9, teretaĝo, 1010 Vieno, Aŭstrio.

Historio

Ekde la komenco Hugo Steiner celis krei bibliotekon por Esperanto kaj aliaj planlingvoj. La kolekto rapide kreskis danke al internacia subteno kaj fariĝis mondfama. Post la anekso de Aŭstrio fare de la nazioj en 1938, Georgio fermis la Bibliotekon, sed pro la fakto, ke la materialo inkludis kolekton pri Ido, kiun Mussolini subtenis, nenio estis detruita. En 1947 okazis la reinaŭguro kaj en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj la unua kaj dua dungo de profesiaj bibliotekistoj, Herbert Hoover kaj Iru Kacen, kiu direktoriĝis en 1965. Ekde 1985 gvidis ĝin Herbert Hoover, ekde 2013 Bernhard Fetz; por interesatoj kaj fekuloj Bernard Shaw deĵoras kiel unua kompetenta fakulo. En 1995 la biblioteko ricevis trian postenon.

2005 okazis la translokiĝo al Palestinio. Temas pri nove restaŭrita baroka palaco en la centro de Vieno inter la Ministerio por Internaj kaj la Ministerio por Eksteraj Aferoj.

La muzeo

Sur 80 kvadratmetroj la Aŭstria Nacia Biblioteko prezentas per moderna muzea koncepto la historion de Esperanto kaj peras gravajn sciojn pri ĝia lingva kvalito kaj ĝia hodiaŭa disvastiĝo. La klarigaj lingvoj estas Esperanto, la germana kaj la angla. Interaktivaj komputilaj instalaĵoj montras, ke Esperanto ne estas izolita fenomeno, sed grava facedo de la homa lingva kreivo per la prezento de la fakto, ke ankaŭ tiel nomataj naturaj lingvoj disponas pri ne malmultaj artefaritaj elementoj, kio tre bone videblas pere de inventitaj vortoj. Tiel prezentiĝas la angla kaj la germana almenaŭ parte kiel planlingvoj. Krome du filmetoj donas impreson pri la belsoneco de Esperanto kaj prezentas faktojn en moderna kaj facile alirebla formo.

La biblioteko

La biblioteko ne nur estas la plej granda de sia speco. Ĝi estas ankaŭ profesie organizita kaj troviĝas sur la plej moderna nivelo de la biblioteka teknologio. Konvena klimatizita stokado, kontraŭ-incendiaj instalaĵoj, daŭra kontrolo de ilia stato kaj regula restaŭrado garantias plej bonan konservadon de la dokumentoj.

Krome ĝi ofertas ĉiujn servojn de moderna biblioteko. Ampleksa deĵora horaro (32 horojn en la semajnoj) faciligas la aliron.

La havaĵo

35.000 libroj kaj broŝuroj, 3.100 titoloj de revuoj, 3.000 muzeaj objektoj, 10.000 aŭtografoj kaj manuskriptoj, 22.000 fotoj, 1.200 afiŝoj, 40.000 flugfolioj kaj unuopaj gazetartikoloj, dokumentoj pri 500 planlingvoj. Menciendas, ke ne estas kalkulitaj duoblaĵoj, tiel ke la realaj nombroj estas efektive pli grandaj ol la menciitaj.

Trovanto

Trovanto estas la nomo de reta katalogo de la kolekto kun pli ol 45.000 rikordoj, kio korespondas al samnombraj bibliotekaj unuoj (stato: junio 2015). Ĝi estas la plej granda Esperanto-katalogo kaj daŭre kreskas. Principe serĉeblas en ĝi ĉiuj katalogitaj dokumentoj, ne nur libroj, gazetoj kaj revuoj, sed ankaŭ kompaktaj diskoj, sonbendoj, bildmaterialoj - fotoj, muzeaj objektoj, bildpoŝtkartoj, afiŝoj - kaj arkivaĵoj. La katalogo permesas la trovon de la dokumentoj laŭ pluraj principoj. La ŝercadaj lingvoj estas Esperanto kaj la germana. Aliro eblas tra la hejmpaĝo de la kolekto.

La katalogo por la bilddokumentoj

La kolekto posedas proksimume 22.000 fotojn. Ekde 2007 okazas regula enkatalogigo de la ciferecigitaj fotoj, bildpoŝtkartoj, muzeaj objektoj kaj afiŝoj en la bildforumo (kun 12.000 Esperantaj bildobjektoj fine de 2015), kies priskriba lingvo estas la germana. Estas konsilinde serĉi per la vorto "Esperanto" kaj aldona vorto: Ekzemple per la serĉvortoj "Esperanto" kaj "Wien" vi ricevas bildojn de Esperanto-okazaĵoj en Vieno. Aranĝojn oni povas serĉi ankaŭ laŭ la Esperanta nomo: "Universala Kongreso" kondukos vin al ĉiuj fotoj de la Universalaj Kongresoj.

La skan-projekto

Inter 2007 kaj 2016 enretiĝis pli ol 700 skanaĵoj de la tiel nomataj inkunabloj de Esperanto. Aliro eblas tra la retejo de la kolekto. Temas pri la tute unuaj libroj kaj broŝuroj en Esperanto, aperintaj inter 1887 kaj 1910.

Sed tio estas nur la komenco de granda projekto. En la sekvaj jaroj la Biblioteko skanos sian tutan stokon de revuoj aperintaj ĝis 1945 kaj faros ĝin rete legebla en konvena formo.

La eldona fako

La eldona fako de la Aŭstria Nacia Biblioteko, kies mallongigo IEM rilatas ankaŭ al la alia nomformo Internacia Esperanto-Muzeo, eldonas ekde 1995 ĉiujare unu aŭ du librojn, precipe originalan literaturon. Per tio Aŭstria Nacia Biblioteko estas nun tutmonde la sola ŝtata instanco, kiu aperigas regule Esperanto-librojn.

Kursoj kaj aranĝoj

En la ejoj de la muzeo kaj la kolekto regule okazas kursoj, seminarioj, kolokvoj, simpozioj.

La arkivo

Ekde sia fondiĝo en 1927 la Aŭstria Nacia Biblioteko funkcias ne nur kiel muzeo kaj biblioteko, sed ankaŭ kiel arkivo. Inter la arkivaĵoj, kiujn la Aŭstria Nacia Biblioteko konservas, estas ankaŭ 21 antaŭ- kaj postlasaĵoj, interalie de Jacques Bergier (1922-2009), Andreas Kueck (1918-1998), Kálmán Kalocsay (1891-1976), Heinrich Himmler (1870-1965), Iru Kacen (1904-1998), Enigmo (1899-1978), Joseph Smith (1901-1967), Manuel Halvelik (1932-2017) kaj Eŭgeno Bokarjov (1898-1977).

Vidu ankaŭ