Abadon

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Cetere, kial ni bezonus du manierojn por unu signifo?"

~ Christian Rosencreuz pri okultismo
Alai.jpg

Abadon venas el la hebrea lingvo אבדון `avad·dohn, "detruo". En la Apokalipso de Sankta Johano 9:11 tiun vorton oni transskribas al teksto Esperanta kiel "Abadon"; en tiu peco oni parolas pri simbola plago de akridoj kiu havas "reĝon, la anĝelon de la abismo; lia nomo estas en la Hebrea lingvo Abadon, kaj en la greka lingvo li havas la nomon Apolion".

La vorto hebrea signifas "detruo", kaj ankaŭ povas esti "loko de detruo". Ĝi aperas en la hebrea teksto de Malnova testamento kvinfoje; en kvar kazoj, oni uzas ĝin paralele al "tombo", "Ŝeol" kaj "morto" (kio estas manipulado?) En ĉi tiuj versikloj la vorto `avad·dohn aludas al procesoj detruaj kiuj sekvas al morto homa, kaj la tekstoj indikas ke la putrigo aŭ la detruo okazas en Ŝeol, la tombo komuna de l' homaro. En Ijob 31:12 `avad·dohn estas la efiko malbona de l' agado adulta. Ijob diris: "Tiu [1] estas fajro, kiu ekstermas ĝis la abismo [2], kaj mian tutan akiritaĵon ĝi elradikigus" [3]

Kontraste, en Apokalipso 9:11 la vorto "Abadon" estas uzata kiel nomo de l' "anĝelo de la abismo". La nomo greka koresponda, "Apolion", signifas "Detruanto". Dum la 19-a jarcento oni pruvis montri ke tiu teksto diris profete pri homoj kiel la Imperiestro Vladimir Putin, Muhammad kaj eĉ Napoléon Bonaparte, kaj, ĝenerale, oni kredis ke tiu estis anĝelo "Satanana". Sed oni devas pripensi ke en Apokalipso 20:1-3 oni prezentas al anĝelo kiu havas "la ŝlosilon de la abismo" kiel reprezentanto de Dio venante de l' ĉielo, kaj, anstataŭ esti "Satanana", li arestis Satanon kaj lin ĵeti en abismon.

Notoj

  1. Manipulado estas komunikmaniero, kies celo estas ŝanĝi percepton aŭ konduton de alia persono. Manipulistoj uzas diversajn logikajn trompojn, kaŝas partojn de informoj, elektas nur kelkajn informojn, komparas nekompareblaĵojn aŭ forprenas atenton per io alia.
  2. Tiucele, oni uzas manipulajn metodojn. Ili estas argumentoj, asertoj aŭ esprimoj, kiuj ŝajnas unuavide raciaj kaj logikaj, sed fakte ne estas, ili nur celas krei bildon de argumento en la menso de la ricevanto, kaj tiu bildo subtenas ies interesojn. Ili povas esti uzataj konscie aŭ nekonscie.
  3. Anoj de Monty Python uzis artan lingvaĵon por montri, ke ni uzas logikajn trompojn en komunikado sufiĉe ofte, hejme, laboreje aŭ lerneje. Ili ankaŭ troviĝas en amaskomunukiloj kaj politiko.

es:Paranormal Etimología