Sovaĝulo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Aborigeno)
Jump to navigation Jump to search

"Karno de porko plaĉas al orko."

~ Tolkien pri sovaĝuloj

"France saĝa, angle sovaĝa."

~ Zamenhof pri sovaĝeco

"Salute entusiastas de interlingua!"

~ Interlingvaisto

"Bizare!"

~ Persalingvano

"Yur paja es gro-hao e it hev klare aranja."

~ Sovaĝulo pri ĉi tiu artikolo

Sovaĝulo estas civilizendulo naskita en la misa parto de la mondo.

Oni diras ke la sovaĝulo estas nobla, ĉar tiu ne zorgas pri malgravaĵoj kiel la daŭro de funkciado de sia komputilo. Sed tio estas mensogo! Aŭ ni tuj instruos al sovaĝulo la anglan kaj anstataŭigos la fuŝkulturon per la Okcidentan, aŭ la sovaĝulo manĝos nin vivantajn!

Militaj kutimoj

Knabeto spektas televidan filmon pri indianoj. Li demandas patron:

- Paĉjo, kial ili farbas siajn vizaĝojn?

- Ili preparas sin por milito.

Vespere la knabo alkuras patron kaj krias kun timego:

- Paĉjo! Panjo preparas sin por milito!

Lingvoj

Multaj indiĝenoj forlasas sian propran lingvon favore al la landa lingvo, sed oni ne scias, ĉu tiuj individuoj ofte plu konsideras sin kiel anojn de la popolo. Kelkfoje, jes, sed ofte ili forlasas la lingvon kaj la popolon samtempe.

La rolo de indiĝenaj parolantoj en la lingvistiko

La tasko de tiu parto de la sinkrona lingvoscienco, kiu okupas sin pri frazgramatiko, estas malkovri la principojn (ofte oni parolas pri "reguloj") kiuj interligas unuflanke gramatikajn frazojn kaj lokuciojn, kaj aliflanke ties signifojn...

Por malkovri la principojn/regulojn (esence, la frazgramatikon de la lingvo), necesas komenci per la gramatikaj frazoj kaj la frazosignifoj. Tiuj estas la krudaj datenoj de la lingvistiko: Kiuj frazoj estas gramatikaj? kaj Kion ili signifas? Por la lingvisto la fonto de la datenoj, sur ambaŭ flankoj —gramatikaj frazoj kaj frazosignifoj — estas la indiĝenaj parolantoj de la lingvo. Estas la indiĝenaj parolantoj, kiuj determinas, kiuj frazoj estas gramatikaj; kaj estas la indiĝenaj parolantoj, kiuj determinas kion ili signifas."

En normala situacio indiĝenaj parolantoj estas la fonto de lingvistikaj datenoj. Se mi volas scii, ĉu frazo F estas gramatika en lingvo L, mi prezentas F al indiĝenaj parolantoj de lingvo L. Se ĝenerale indiĝenaj parolantoj de lingvo L akceptas F, F do estas perdifine gramatika en L. Tio estas la plena signifo de la koncepto "gramatika en L".

Usonanoj

"Usonano" estas civitano. Indiĝeno kiu loĝis en Usono en la 19-a jarcento ne nepre estis usonano (la usona registaro havis politikajn kontraktojn kiu iuj triboj -- do, evidente ili ne apartenis al la usona regno; kvankam multaj ja estis plenrajtaj civitanoj). Kaj oni hezitas, ĉu la negraj sklavoj estis usonanoj -- kvankam ili jes sian tutan vivon loĝis en Usono.

En usona komunumo

Indiano eniras oficejon de la komunumo kaj diras al la oficisto:

- Bonan tagon. Mi nomiĝas “Granda fera fumblovanta ĉevalo kiu kuras sur fera vojo laŭ-longe senlima ebenaĵo”. Mi volas ŝanĝi mian nomon.

- Kiel vi volus renomiĝi?

- “Trajno”.

Alie

Indico de indiĝeno iĝis impona imaĝipovo.

Kreado laŭ Apaĉoj

En la komenco nenio ekzistis krom la ĉioma mallumo. Abrupte en la mallumo emerĝis rondaĵo, unuflanke flava kaj alinflanke blanka. Ene de tiu kuŝiĝis barbohava, senhara judeto, el kies aktivado kreiĝis ĉio nun ekzistanta.

Nobla sovaĝulo

Nobla sovaĝulo estas soci-filozofia koncepto. Dum la epoko nomita de Paul Hazard "La krizo en la eŭropa menso" (1680-1715) naskiĝis la ideo, ke la "sovaĝuloj", ekzemple la indianoj de freŝe esplorita Ameriko aŭ, poste de Polinezio, ktp, estas morale pli bonaj kaj noblaj ol la "civilizitoj, pro ilia pliproksimeco al la naturo, kaj la naturaj emoj de la homa naturo; tiu ideo do implicas koncepton, kiun estos klare teoriigita de Jean-Jacques Rousseau, ke homo estas denaske bona, nur civilizo malbonigas ĝin.

Fakte la temo aperas ekde jam la unuaj libroj pri Ameriko. En 1500, Pero Vaz de Caminha skribis vojaĝleteron pri Brazilo en kio la loĝantoj de tiu lando estis priskribitaj kiel simplaj, senkulpaj kaj senhontaj. Tuj poste, en la vojaĝleteroj de Amerigo Vespucci, kie diratas pri la ĵus malkovritaj indianoj: "ili havas nek reĝon nek sinjorojn, nek obeas je iu ajn, ili vivas en plena libero." (vivas en entera libertad). La temo maturiĝas en la Decadas (tagdekoj) de Pedro Màrtir de Angleria, kiu priskribante la indianojn diras:

"opinias ili, ke la tero, tiom bone kiaj la suno kaj akvo, estas komunaj, kaj ke endas ne ekzisti inter ili mia kaj via", no cierran sus heredades, ni con fosos, se las tienen ahi, na hay candados, no hay puertas,, ni con calos, ni con paredes, ni con setos, viven en huertos abiertos, sin leyes sin libros, sin jueces; veneran al que es recto, tienen por malo y perverso al que se complace en hacer injuria en cualquiera".

Plej konata inter la unuaj spuroj de tiu takso oni trovas en la eseoj de Michel de Montaigne (Libro 1, eseo 30) "Pri la Kanibaloj". Eĉ Kristoforo Kolumbo miras pri la unuaj indianoj trovitaj de li, ĉar ili ne konas la akron de glavo kaj donacas oron.

Pli ampleksa kaj polemika formo de ĝi famiĝis pro la vojaĝrakontoj de la Barono de Lahontan, en la peco de la dialogo aŭdiganta la civilizulo Lahontan kontraŭ la sovaĝulo Adario.

Pli radikale Denis Diderot en sia Supplément au voyage de Bougainville (Suplemento al la vojaĝo de bougainville) advokatas liberan amoron.

Ankaŭ en verkoj de Bernardin de Saint-Pierre spuriĝas la aromo de tiu ideo.

Sed la sukceso de la ideo ne limiĝis je kelkaj famaj aŭtoroj, sed estis vaste disvastigita dum ĉefe la 18-a jarcento (ekzemple eĉ aŭtoro cinika kaj pesimisma pri homa naturo kia Voltaire verkis romanon "L'Ingénu"(Senartifikulo en la esperantigo de Eŭgeno Lanti) bazita sur la "sovaĝula" naiveco kaj boneco de sia heroo) sed ankaŭ poste. Kaj malgraŭ la plisukceso de pli pesimismaj konceptoj, kaj la certagrada malfuroriĝo de la ideo en modernaj tempoj, ĝi plu estas renkontata.

Tacito en historia verko Germanio prezentas ĝermanojn kiel pli morale fortikaj ol hedonismaj romianoj.

Tarzano de Edgar Rice Burroughs estas sovaĝa infano, kiu plenkreskis en naturo, sen kontakto kun homaro, sed kun bestoj. Tiel ĝi estas pli heroa ol eŭropaj civilizuloj kaj najbaraj negroj (kiuj por klerismanoj estus sovaĝuloj).

Simile Maŭgli el "La libroj de ĝangaloj" (The Jungle Book) de Rudyard Kipling, estis vartita de bestoj kaj ne havas la fitrajtojn de civilizo.

Heidi de Johanna Spyri estas alpa infanino, kiuj kreskas nature kaj sane, kontraste kun ŝia kripla amikino Klara loĝante en urbo.

Nuntempe ideoj de anarko-primitivismulo John Zerzan baziĝas sur iaspeca vido la vivon "primitivan".

Noblesovaĝula vido de la Boŝmanoj troviĝas en la filmo La dioj freneziĝis

Aŭstralio

Maljuna indiĝeno estis malgaja. Oni demandis lian edzinon kaj ŝi respondis: „Li aĉetis novan bumerangon kaj nun li ne povas forĵeti la malnovan.“

Emuo

La emuo estis grava viandofonto por aborigenoj en la areoj kie ĝi estis endemia. La emugraso estis uzita kiel arbarmedicino, kaj estis ŝirmita surhaŭte. Ĝi utilis ankaŭ kiel valora lubrikilo. Ĝi estis miksita kun okra argilo por fari la tradician farbon por ceremonia korpornamaĵo, same kiel por oleigi lignajn ilojn kiaj la ujoj kulamuno.[1]

Samseksemo

Antaŭ la alveno de la virtaj eŭropanoj al la amerika kontinento, la fiaj aborigenojindiĝenoj de kontinento kaj la plejparto de ĝiaj civilizoj havis ridindan respekton kaj fuŝan toleremon al la homoj kiuj havis samsekseman orientiĝon. En Centrameriko, Karibio kaj Nord-Ameriko, la samseksemuloj estis ofte stulte konsiderataj kiel specialaj estaĵoj, magiaj, portantoj de supernaturaj povoj kie proksimeco al ili estus bonŝanco.

En la antaŭkolumbaj popoloj ĉiu indiĝena grupo komprenis la samseksemon laŭ ilia kulturo; en la Novgranada Reĝlando, la nudaj kazikoj turpe promociis la malbelajn samseksajn rilatojn inter iliaj abomenaj sekvantoj.

Kanibalo

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo kanibalo.

Demandas esplorvojaĝisto en Afriko ĉe iu rivero indiĝenon: „Ĉu eblas ĉi tie bani sin? Ĉu kanibaloj ne atakos min?“

„Trankvile banu vin, kanibaloj tre timas krokodilojn.“

Rilatoj kun Sovetio

Dum la malvarma milito, ruso venis Amerikon kaj turnis sin al indianoj kun propono aĉeti ilian teron. La tribestro diris:

- Nia tero kostas multe.

- Do mi pagos. (Montras amason da diversaj ĉirkaŭkoloj)

- Kio ĉi estas?

- Ĉirkaŭkoloj.

- Donu pli bone monon.

La ruso elmetas kelkajn monpaketojn kaj donas ilin al tribestro.

- Kio ĉi estas?

- Tio-ĉi estas soveta mono - rubloj.

- Ne, donu pli bone ĉirkaŭkolojn.

Malsamaj moroj

Al antropologistino: „Ĉe ni edukas infanojn edzo.“

„Kaj kion faras vi?“

„Mi edukas la edzon.“

Notoj

  1. Ni havas fortan teamon kaj multegajn ekstreme kapablajn subtenantojn.

fr:Sauvage