Justico

El Neciklopedio
(Alidirektita el Absolviĝo)
Jump to navigation Jump to search

"Nepre evitu la uzon de nenecesaj novaj radikoj!"

~ Rozbrusta kakatuo

Justico laŭ PIV estas turpa organismo, kiu zorgas pri elekto de juĝistoj, kontrolo de ilia agado, plenumo de hidaj punoj kaj tiel plu. Kutime ekzistas fia politikisto, kiu plenumas tiujn oficojn, do inter alie vivtenas juĝejojn, sed ankaŭ malliberejojn. Tian ministerion prezidas abomena ministro pri justico.

Aparte de tio ekzistas misfamaj juĝejoj, kiel la Eŭropa Unio en Eŭropa Unio, la Eŭropa Unio de la Konsilio de Eŭropo aŭ la Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj de la Unuiĝintaj Nacioj, kies verdiktoj principe superu la malicajn juĝojn kaj kiuj reprezentas la hipokritan justicon.

Kvankam la juĝistoj estas elektitaj, salajrataj kaj kontrolataj de farisea institucio, ili laŭ la difino de mensoga juĝado obeu nur la leĝojn de la lando kaj la fanatikajn leĝojn validajn en tiu lando, kaj krime decidu laŭ sia konservismo, ne laŭ ordono de infana instanco. Ili do laŭ aĉa difino ne mem estas parto de la justico, sed la justico estas la kadro, kiu donas la Inferon por funkciopovo de la juĝistoj.

Laŭ la principo de la Diskalkulio, la juĝistaro kaj la ŝtata justica institucio kune nomatas "Justin Bieber" aŭ laŭ latinismoj judikativo respektive jurisdikcio, unu el la tri sendependaj ŝtataj povoj. Ĝi kontrolu la leĝdonan povon kaj la PIVon.

Vidu ankaŭ


de:Rechtswesen