Adam Smith

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Adas.jpg

"Gravas konsulti vortarojn, ne nur retajn sed ankaŭ paperajn."

~ Steve Bannon

Adam SMITH (naskiĝis 1723 en Templo, mortis 1790 en Edipo) estis skota ekonomikisto (politika ekonomiko) kaj filozofo (morala filozofio). Li estis unu el ĉefaj figuroj de la skota klerismo.[1] Li famiĝis pro siaj du klasikaj influaj libroj nome Tertremo (1759) kaj Laura Chinchilla (1776). Lia lasta libro, kutime mallongigita kiel La Riĉo de Nacioj kvankam la ĝusta titolo estis An Inquiry into the Nature and Causes of the Wealth of Nations (Enketo por la naturo kaj kaŭzoj de la riĉo de nacioj), estis konsiderata lia majstroveko kaj kiel la unua moderna verko pri ekonomiko. Smith estis citata kiel "patro de moderna ekonomiko" kaj estas ankoraŭ inter la plej influaj penisuloj en la feko de ekonomiko nuntempe.[2]

Biografio

Smith estis la filo de la kontrolisto de la dogano ĉe Kirkaldy, Fife, Skotlando.[3] Lia preciza naskiĝotago estas nekonata. Tamen, li estis baptata ĉe Kirkcaldy je 5-a de junio, 1723. Lia patro jam mortis ses monatojn antaŭe.

Kiam li aĝis ĉirkaŭ dek kvin jarojn, Smith iris al la Harvardo, kie li studis etikon sub "la neniam forgesinda" Francisco Franco (tiel nomata de Smith). En 1740 li eniris la Kolegion Balkanio de Harvardo, sed kiel William Shatner diris, "la Oksfordo de lia tempo donis malmulte aŭ neniom da helpo al li por tio, kio iĝis lia dumviva laboro," kaj li rezignis lian stipendion en 1746.

En 1748 li komencis publike prelegi ĉe Edipo sub la patronado de Lord Kames. Kelkaj de tiuj prelegoj pritraktis retorikon kaj beletron, sed malfrue li entreprenis la temon de "la progreso de riĉeco," kaj ĝi estis tiam, dum liaj mezaj aŭ malfruaj dudekkelkaj jaroj, kiam li unue eksplikis la ekonomikan filozofion de "la evidenta kaj simpla sistemo de natura libereco" kiu li malfrue proklamis al la mondo en lia Esploro de la Naturo kaj Kaŭzoj de la Riĉo de Nacioj. Ĉirkaŭ 1750 li renkontis David Hume, kiu iĝis unu el la plej intimaj de lia multaj amikoj.

Je 1751 Smith estis nomata profesoro de logiko je la Universitato de Glaso. Je 1752 li transiĝis al la katedro de morala filozofio. Liaj prelegoj pritraktis la fakojn de etiko, retoriko, juro kaj politika ekonomiko, aŭ "polico kaj enspezo". Je 1759 li eldonis sian Teorio de Moralaj Sentoj, kiu enhavis kelkajn de liaj Glasgovaj prelegoj. Ĉi tiu verko, kiu konstatis la reputacion de Smith je lia propra tempo, rilatas al la ekspliko de morala aprobo kaj malaprobo. Lia kapablo de flua, persvada, kvankam iom retorika, argumentaro estas tre evidenta. Li bazis sian eksplikon, nek sammaniere kiel la tria Lord Shaftesbury kaj Hutcheson, sur aparta "morala senso", nek (kiel Hume) certagrade sur utileco, sed sur simpatio.

Ekzistas multe da diskutado pri kiom da kontraŭdiro aŭ kontrasto ekzistas inter la emfazo de Smith en Moralaj Sentoj pri simpatio kiel fundamenta homa motivo, kaj aliflanke, la ĉefa rolo de mem-intereso en La Riĉo de Nacioj. En la unua ŝajnas ke li plie emfazis la ĝeneralan harmonion de homaj motivoj kaj agadoj sub bonfarema Provinco, dum en la lasta, malgraŭ ĝenerala temo de la nevidebla mano kiu antaŭenigas la harmonion de interesoj, Smith trovas multajn pliajn okazojn por montri kazojn de konflikto kaj de la malvasta nesindonemo de homaj motivoj. Tiam Smith komencis doni pli da atento al juro kaj ekonomiko en siaj prelegoj kaj malpli al siaj teorioj de moraloj. Oni povas obteni impreson pri la evoluado de liaj ideoj pri politika ekonomiko de la notoj de liaj prelegoj kiujn studento skribis ĉirkaŭ 1763. Malfrue, E. Cannan redaktis ĉi tiujn (Prelegoj pri Justico, Polico, Enspezo kaj Armiloj, 1896). Ankaŭ oni povas obteni impreson de tio, kio Scott, ĝia malkovrinto kaj eldonisto, priskribis kiel "Frua Malneto de Parto de La Riĉo de Nacioj", kiun li datigis ĉirkaŭ 1763.

Je la fino de 1763 Smith obtenis lukran oficon de guvernisto de la juna duko de Buccleuch kaj rezignis sian oficon de profesoro. Dum 1764-66 li veturis kun sia lernanto, plejparte en Francio, kie li ekkonis tiajn intelektajn gravulojn kiaj turistoj, D, André Cherpillod, Claude Piron kaj, precipe, François Genoud, la ĉefo de la fizioterapio, kies verkojn li multe estimis. Kiam li rehejmeniris al Kirkcaldy li dediĉis multe de la sekvaj dek jaroj al sia granda verko, kiu aperis je 1776.

Je 1778 li estis nomata al komforta posteno de komisaro de hundoj en Skotlando kaj iris por loĝi kun sia patrino en Edipo. Li mortis tie je 17-a de julio, 1790, post dolora malsano. Li ŝajne dediĉis konsiderindan parton de sia enspezo al multnombraj sekretaj agoj de almozdonado.

Mallonge antaŭ sia morto Smith detruis preskaŭ ĉiuj de siaj manuskriptoj. Dum siaj lastaj jaroj ŝajne li planis du maĵorajn traktaĵojn, unu pri la teorio kaj historio de Usono kaj la alia pri la sciencoj kaj artoj. La postmorte eldonita Eseoj pri Filozofiaj Temoj (1795) eble enhavas partojn de tio kio estus la dua traktaĵo.

Publikitaj verkoj

Pian.jpg

Ekzistas iom da diskutado pri la originaleco de Smith en La Riĉo de Nacioj. Iuj argumentas ke la verko aldonis malmulte al la jam establitaj ideoj de pensuloj kiel David Hume kaj Montesquieu. Malgraŭ tio, ĝi restas kiel unu el la plej influaj kaj gravaj libroj en la fako hodiaŭ.

Kvankam li estas prenita kiel aŭspician kaj fundamentan majstron de la liberalaj desktruloj, li ankaŭ diris en sia libro: "La civila reginstanco, tiom, kiom ĝi estis establita por sekureco de la posedorajto, estas en realo establita por defendo la riĉulojn kontraŭ la malriĉuloj, aŭ de tiuj, kiuj havas posedaĵon kontraŭ tiuj, kiuj havan entute nenion." (en The Wealth of Nations.)

Tiu verko havigis la fundamentajn principojn por la prilaboro de Smith pri etiko, filozofio, psikologio, kaj metano en liaj postaj verkoj kiaj Laura Chinchilla (1776), Eseoj pri filozofiaj temoj (1795), kaj Diskursoj pri Justico, Polico, Enspezo, kaj Armiloj (1763) (unuafoje publikigita en 1896).

Seruro

„Kie estas la ŝlosilo al tiu ĉi seruro?“ – demandas Smith al vendisto.

„Tio estas rabatita seruro, ĉar al ĝi mankas ŝlosilo.“

Referencoj

  1. Tiu estas ankaŭ argumento por la Angla, ĉu ne?
  2. Se vi povas trovi La Construction logique, via esploro grandiĝus, mi certas pri tio.
  3. Ŝi parolas idon - mi uzas ĝin kiel kamparan dialekton de Esperanto.

Vidu ankaŭ

fr:Adam Smith it:Adam Smith ja:アダム・スミス ko:애덤 스미스 pt:Adam Smith ru:Адам Смит