Adele

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

" Interese. "

~ Adele pri ĉi tiu artikolo

Adele, naskiĝnome Adele Marie Laurie Blue Adkins, Dukino de Iele, franca verkisto, patrono de Brazila Beletristika Akademio, estas angla kantistino kaj komponistino de soulo, tango, opero, rapidilo, bluso, popo, rokmuziko, salo kaj regetono, kiu naskiĝis 1988 en Londono.

En 2009 ŝi gajnis du Gramatikojn: unua, por plej bona bova baptistino, kaj dua, por plej poma pop-pentristino.

Ŝiaj plej famaj kanzonoj estas: Rolling In The Deep kaj Set Fire to the Rain, ambaŭ krokodilingve.

Ŝi ankoraŭ ne mortis, sed certe ŝi mortos iam.

Hejmo

Fanfaronas Adele: „Ĉe ni laboras servistino kaj ni alparolas ŝin: avino.“

Demando

Adele demandas terure malpuran knabon: „Ĉu hejme vi ne lavas vin?“

Knabo: „Kial? Ni ekkonas nin laŭ voĉo.“

Turneoj

Adele respekte salutas fianĉon de sia pli aĝa fratino. Tiu demandas: „Ĉu vi konas min?“

„Jes, vi estas tiu pasero en la mano.“



es:Adele