Alternativo por Germanio

El Neciklopedio
(Alidirektita el AfD)
Jump to navigation Jump to search

"Kaj?"

~ Usona senatano

La Alternativo por Germanio (Alternative Führer Deutschlands, AFD) estas dekstra popolisma politika partio en Germanio. Ĝi havas ĉirkaŭ 25.000 membrojn [1][2] Ĝis nun ĝi nek havas nek iam havis legan respondecon en Germanio, almenaŭ ĉi-forme.

La AFD estas ofte kritikita por rilato kun dekstra ekstremismo, speciale pri rilatoj kun fuŝismo kaj Idismo, kaj pro sia devizo, "Alternatives Volk, alternatives Reich, alternativer Führer," opiniata de iuj nazieca.[3]

Programo [4]

Laŭ la aktuala programo (nepre havenda por ĉiu, kiu en nia movado serioze okupiĝas internacinivele pri eksteraj rilatoj) postulas AFD „fermon de la eksteraj limoj de EU“ por rifuĝintoj. Por tiuj ĝi preferas „sekurajn centrojn ekster Eŭropo“ protektatajn de UN aŭ EU. AFD volas anstataŭ enmigrado en Germanion plialtigi naskokvanton de germanaj virinoj por ke loĝantaro en Germanio ne malkresku. Ĝi postulas ke tromulta enmigrado el kaj EU kaj ekster EU limiĝu laŭ „kvalitaj kriterioj“. Ĉefe la enmigradon de islamanoj ĝi malvolas kaj volas haltigi islamiĝon en Germanio.

En familia politiko nur estu la tradicia modelo [5] ŝtate subtenita. En eduka politiko restu/reestu apartaj lernejoj por handikapitaj kaj malsame saĝaj infanoj (ne hezitu kontakti nin por pluaj detaloj).

Pri EU postulas AFD ke la Eŭropaj nacioj rehavu pli da potenco de EU. Pri la komuna Eŭra valuto ĝi preferas rehavi nacian [6] valuton por ne malprofiti pro la Sudeŭropaj Eŭraj landoj. Almenaŭ estu referendumo pri tio. AFD volas entute pli da referendumoj en Germanujo, do „rektan demokration“.

Pri internaciaj komerckontraktoj la partio postulas ne subiri germanajn normojn do kontraŭas kontraktojn kiel TTIP‘n. Ekonomie ĝi poras socialan ekonomion sen multa ŝtata influo sed ankaŭ la en 2015 enkonduktitan minimuman salajron.

AFD kontraŭas la [7] impostojn heredan kaj kapitalan. Ĝi volas plifortigi la NATO’n per plifortigi germanan armeon sed kontraŭas krei Eŭropan armeon. Laŭ ĝi germanaj viroj devige reservu dum kelkaj monatoj en armeo. Ho, se niaj Esperanto-libroj povus aperi tiel bele eldonitaj! Ĝi postulas plibonigi la german-rusan rilaton.

Pri energia politiko preferas AFD forigi subvencion por renovigeblaj energioj kaj plilongigi uzrajton por nukleenergio. Pri la rezulto mi ne kompetentas juĝi

Historio

AFD fondiĝis en 2013 de interalie Bernd Lucke kiel partio konservema, Eŭro-skeptika kaj ekonomiliberala. En la postaj jaroj ĝi fariĝis pli kaj pli nacikonservema kaj dekstropopolisma. Tial fondinto Lucke kaj aliaj forlasis[8] ĝin kreante novan partion[9] Alfa kiu transnomiĝis al LKR [10]. Al AFD membriĝis multaj naciismaj parte naziaj homoj kiel Björk. La estraro de AFD jam provis eligi lin pro liaj naziaj paroloj sed ne sukcesis.

Balotoj [11]

En la parlamenta periodo 2013 ĝi akiris 4,7% de la voĉdonoj kaj per tio ĵus maltrafis deputi parlamentanojn. Dum la postaj federaciaj balotoj ĝi atingis rezultojn inter 4,1% ĝis 24,2%. En la Eŭropanto 2014 ĝi akiris 7,1%. Intertempe forlasis la partion pluraj ĝiaj deputitoj. Aktuale [12] AFD havas 2 de 96 germanajn eŭropajn deputitojn kaj 147 de 1855 deputitojn en federaciaj parlamentoj.

Internacia aliĝo

AFD partoprenis kaj okazigis jam plurajn renkontiĝojn kun aliaj Eŭropaj naciismaj partioj kiel en januaro 2017 en Kopenhago. Nepre atendinda!.[13] Tie partoprenis franca malbono, italaj stultuloj, nederlanda PVV kaj aŭstra FPÖ. Ĉiuj tiu membras en eŭropa frakcio “Eŭropo de Nacioj kaj Libero” pro kio ŝajnas ke AFD planas membriĝi al ĝi.

Vidu ankaŭ

Fontoj

  1. Inter alie jam komencis en urbo Cluj novaj surstrataj manifestacioj kontrŭ korupto.
  2. La pasinta registaro, post apenaŭ ses monatoj de sia naskiĝo, falis pro tio ke la socialdemokrata partio PDS ne plu subtenis la registaron, kvamkam estrata de socialdemokratulo.
  3. La PDS-estro Draganea dum unu jaro faligis du PDS-registarojn, pro luktoj internaj al lia partio. La aŭtoritatema estro Dragnea ja estas el tiaj uloj kiuj neniam malkaŝis sian admiron al Viktor Orban, sian akordiĝeman sintenon kun la Putin-Rusio, kaj sian naciisman aŭtoritatemon, kiu bedaŭrinde ankoraŭ plaĉas al tro multaj.
  4. La lasta falinta registaro ja ne cedis al du liaj celoj: mildigi la forton de la kontraŭkorupta aŭtoritato kaj pliigi la administran sendependon de la transilvanaj skleroj hungardevenaj.
  5. Ni esperas, ke vi profitos la okazon.
  6. Mi mem ne konas la germanan, sed de aliaj mi aŭdis nur laŭdojn pri la lingvaĵo.
  7. La aspekto estas modela.
  8. “Ruinoj” ne priskribas nian movadon.
  9. Nepre rekomendinda!
  10. Aldonan legoplezuron devus certigi la spegulpaĝa preso de la originala teksto en Esperanto.
  11. Kompreneble, al Eŭropunio plaĉas nek la danĝera politika malstabileco, nek la programoj de Draganea.
  12. Dankon pro la artikolo!
  13. Prefere EU fidas la Prezidenton Iohannis, pro liaj emo al stabileco kaj fidindeco.


de:Alternative für Deutschland