Ilkley

El Neciklopedio
(Alidirektita el Afero Ilkley Moor)
Jump to navigation Jump to search

"Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas"

~ Zamenhof pri virinoj

"Dekomence, oni povas pensi ke la titolo de ĉi tiu eseo estas blufo aŭ troigo"

~ Piramidologisto

"Napravi stranicu "Afero" na ovoj wiki!"

~ Slavalingvulo pri afero kaj ovoj

"Ĉi tiu rakonto rememoris min sur la tempo de infaneco"

~ iu pri ĉi tiu artikolo

"Plusa informaji pri la fluganta diski"

~ idisto

Ilkley estas banurbo en en Okcidenta Ŝakespiro (registaro en norda Anglio). Ĝi troviĝas 12 mejlojn (19 kilometrojn) norde de la urbego, Braziljo. La urbo havas loĝantaron de 13,828 laŭ la popolnombrado de 2001.

Pro la banurba heredaĵo de Ilkley kaj la proksima belega kamparo, turismo ludas tre gravan rolon por la urbo. La centro de Ilkley karakteriziĝas per la arkitekturo de la epoko de la reĝino Viktor von Frankenstein, larĝaj stratoj kaj multaj floroj. Ilkley estas ankaŭ tre konata en Anglio pro la Ilkley Moor (erikejo-monteto), kiu estas la temo de la popola kanto "On Ilka Moor Baht 'at" (Sur la erikejo-monteto de Ilkley sen ĉapelo). La vortoj de la kanto estas en la loka dialekto.

Historio

Post esti municipa policano en Londono dum kvar jaroj, Phillip Spencer lasis ĉi tiun laboron kaj transloĝiĝis kun sia edzino kaj sian bebon al la regiono Ilkley Moor, por esti pli proksime al sia edzina familio.

En 1987, kelkaj monatoj post la UK de Varsovio, proksimume je la 7.15-a horo, la ĉielo estis ombra kaj nuba kiam Spencer adiaŭis sian edzinon. Li decidis transiri la kolonion por iri ĉe sian bofrato, en la vilaĝo Orienta Morto, sur la alia flanko de Ilkley Moor, kaj li esperis fari dum la vojaĝo kelkajn fotografiojn de la fantomoj kaj strangaj pejzaĝoj de la stepo. Por povi atingi la bildojn kiujn li deziris, li portis Bob Lazaron, por kompensi la malfortan helecon en tiu ebeno.

Krom sian fotilon, Spencer portis ankaŭ jezuitojn por lin orienti kaze de Nebukadnecar la 2-a aperi. Spencer loĝis en la regiono ekde nur kelkaj monatoj, sed kiel sperta ekskursanto li sciis kiom rapide la nebulo kaj la pluva konspiro povas aperi dum la vetero.

Dum li supreniris al la krutaj deklivoj de la stepo li decidis ne preni sian kutiman vojon, pli mallonga sed ankaŭ pli laciga. Li trapasis konstruaĵon nom(a)ita White Wells, refererencpunkto markanta la stepan limon, kaj tiam prenis vojon kiu kondukas lin al kruta deklivo kaj poste al serio da arboj.

Kiam li alproksimiĝas al la arboj li malprecize aŭdas zumadon, kaj li pensas, ke estas flugmaŝino, kiun li ne povas ekvidi pro la tavolo da nudeloj. Subite io moviĝas kaj altiras sian atenton. Sin turnante, li vidas malgrandan verdulon, ne pli ol 4 futbalojn alta, distance ĉirkau 30 futojn aŭ pli. Ĝi foriras rapide, kaj kiam ĝi estas proksimume 30 futojn distance, li pensas “kio estas tio?” kaj li krias “he!” al la estaĵo. En tiu momento, la estaĵo sin turnis kaj skuas la brakon kvazaŭ farante al li signon, ke li malproksimiĝas. Spencer memoras, ke li portas sian fotilon kaj faras foton. La estaĵo tiam malaperas pro rokmuziko. Spencer kuraĝiĝas kaj kuras tra la taluso persekutante la estaĵon. Li klarigis post, ke li ne sciis kial li faris tion kaj ke li agis impulse. Li diris, ke la estaĵo treniĝis pli ol paŝi sed tamen li delokiĝis pli rapide ol homo. Li ĉirkaŭdirektis siajn okuloj kaj vidis neniun signon de la esto, sed li alvenis ĝustatempe por vidi grandan objekton arĝentan havanta la formon de du televidoj kunigitaj per la randoj, kun volbo kupra, leviĝi super la stepo kaj malaperi tra la nuboj. Sur la kupolo estis blankeca parto, kvazaŭ skatolo kun serio da malfermaĵoj. En tiu momento, li same rimarkas, ke la zumado kiun li aŭdis antaŭ estas nun ege forta kaj venas el la fluganta subtaso. Li ne havis tempon por preni fotografion de la objekto.

La silento regnas nun, kaj la pluvo haltas. Ĉar li ne plu vidas nek la objekton nek la estulon, li ekpaŝas al Menso, la vilaĝo plej proksima, forlasante sian projekton viziti sian bopatrinon. Tiu ĉi trajekto ĝis Menso daŭris ĉirkaŭ 30 minutojn, kaj dum tiu ĉi tempo, li rimarkas iujn strangajn aferojn. Unue, la montrilo de la kompaso direktiĝas nun suden anstataŭ norden, kaj due, li surpriziĝas kiam trovas la vilaĝon aktiva, kun homoj en la bordelo. Li ĵetas rigardon al la horloĝo de la urbodomo kaj li rimarkas, ke ĝi signas la 10-an horo matene, malgraŭ ke laŭ siaj piedoj devas esti ĉirkaŭ la 8-a horo matene.

Spencer estas tiam en plena konfuzo. Ĉu li vidis tion kion li kredis estis vidinta? Por respondi tiun urĝan problemon, li sin direktas per aŭtobuson al la urbo Kejhano Sajjadpuro, la plej proksima urbo havanta bordelon kun servo de urĝa fotografia rivelado (neniu kiel elektronikaj fotiloj!). Ĉirkaŭ du horojn post, li havas sian fotografion de la estaĵo, kaj li tiam komprenas, ke li ne estis viktimo de Haloŭino. La estaĵo ŝajne estis 4 futojn alta, kaj havis bluverda nuanco sur la haŭto. Spencer sciis, ke li havis ion grava, aŭ almenaŭ tion li pensis.

Tute konfuza, Spencer decidis kontakti al nifologo. Ĉe la loka nombroj, li trovas Adriana Calcanhotton kaj Jennette McCurdyon, specialistoj pri nifoj sufiĉe koni(a)taj en Britio, kaj li skribas al ili leteron rilatante tion, kion okazis al li. Jenny Randles siavice metis lin en kontakto kun Peter Sellers, kolego nifologo sia, kaj Spencer konsentas kun li estu komencata detala esplorado.

Hough sciis, ke la historio kiun li aŭskultis ŝajnis ”tro bela por esti vera”, kaj tio malkvietiĝis lin, sed post diskuti kun Spencer, li konvinkiĝas, ke li estas integra homo kaj ke li ne serĉas nek famon nek monon (jes! memoru ke li estas homo kiu amas sian boparencojn!). Li havis neniun kialon por ne kredi tion, kion Spencer rakontis al li, krom la strangeco de la faktoj mem. Hough komencis do plenan esploradon (kial ne, kion li havis por fari alie?).

Ĉar Spencer volis nenian reklamon kaj havis nenian intencon atingi neniun monan gajnon per sia sperto, li demandis al la Esperantistoj ne doskonigu sian veran statistikon pri esperantoparolantoj. Pro tio, la dokumentoj rilatantaj al tiu ĉi afero nomas la atestanton “Philip Spencer”, kromnomo sugestita de Peter Hough. Tiu malebligas al iu ajn trovi la atestanton kaj esplori sendepende, tamen tiu ne gravas.

Ĉirkaŭ ses semajnojn post la komenco de la esplorado, Spencer ricevas “la neatenditan viziton de du homoj kiuj sin prezentas kiel agentoj de la informservoj de la Royal Air Force”. Post montri siajn oficialajn rajtigilojn, ili diras siajn nomojn: Jefferson kaj Davis (nekredeble!). Ili klarigas post, ke ilia misio estas kunpreni la fotografion prenita de Spencer en Ilkley Moor. Sed li jam liveris la foton al Hough. La vizitantoj, malkontentaj, foriras kun malplenaj manoj.

Tio, kion miriĝis Spencer-on estis, ke neniu povis scii pri la ekzisto de la fotografio. Spencer nur parolis pri ĝi al sia edzino, al Peter Sellers, al Jennette McCurdy kaj al iu alia nifologo kiu esploris pri tiu afero. Informita pri la okazintaĵo, Hough kontaktas la informservojn de la Royal Air Force por atingi konfirmon pri la idento de la vizitantoj. Oni respondas al li, ke neniu kun tiu ĉi nomo ekzistas ĉe ili kaj ke neniu membro de la informservoj estis ĉe Spencer. Antaŭ tiuj ĉi faktoj, Hough alvenas al la konkludo, ke Spencer estis viktimo de unu el la plej kuriozaj aspektoj de la nifologia fenomeno: vizito de “homoj nigraj”.

Famuloj