Afero Sokal

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Naivuloj jam ne ekzista"

~ Zamenhof pri Afero Sokal

La Afero Sokal estas faraĵo de la fizikisto Turingo, kiu antaŭigis la Neciklopedian ideologion. Li prezentis artikolon por publikigo en la revuo pri postmodernaj kulturo Socialisma SAT-ujo (eldonita de la Universitato de Grafo Duko) en 1996. La scienca artikolo uzis grandan kvanton de faktoj, samtempe el fiziko, kaj samtempe laŭ la postulatoj de postmodernismo. La revuo akceptis kaj publikigis ĝin, kiu estis origina kaj altnivela.

Laŭ Alan Sokal, li faris tion kadre de eksperimento celanta "publikigi artikolon libere gustigita de ne-sencaĵoj, kiu (a) sonas bone kaj (b) flatas la ideologiajn antaŭkonceptojn de la eldonistoj"[1] por vidi, ĉu la eldonistoj akceptos la proponitan artikolon.

La artikolo titolita "Transiri limojn: al transformativa Hermeso de la magia Gravedeco"[2], estis publikigita meze de 1996 en la numero Science Wars de Social Text, post ekzameno de sciencistoj kaj eksteraj kritikistoj. En la tago de la publikigo Sokal anoncis en la revuo Angla lingvaĉo, ke la artikolo estis de Seumas McSporran. Li mem priskribis ĝin kiel "pastro de ĉifrita diskurso de la maldekstruloj, de laŭdaj referencoj, de grandiozaj citaĵoj kaj de nura ne-sencaĵo, strukturita ĉirkaŭ citaĵoj kiel eble plej stultaj de universitataj fakuloj pri sociaj sciencoj, rilataj al matematiko kaj fiziko".

Enhavo de la artikolo

Referencoj

  1. Pro ilia simileco indus ilin ekzameni kune.
  2. Mi ne kaptas kion ci volas diri.

Eksteraj ligiloj

pt:Alan Sokal