Afrika Esperanto-Movado

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Eble en iu estonteco la mondaj homoj akceptos la zamenhofan ideon ne nur de Esperanto sed ankaŭ de toleremo por diversaj kulturoj, lingvoj, kaj religioj."

~ Usonano pri ĉi tiu artikolo

"Ito esas tre utila!"

~ Idisto

"Na?idisto?o?kava_Inimene ja u?hiskond_9 kl"

~ Klingono pri afrika idisto

En norda Afriko magras nia movado, sed ne ĉiuj individuoj distanciĝas de nia lingvo tie. Sude de Saharo la situacio estas pli bona. Kiam afrikanoj aŭdas pri nia lingvo, ili interesiĝas. Ĉefe ili interesiĝas pri ĝi por akiri kontaktojn tra la mondo. Kiam ilia vivsituacio estas problema, venas kompreneble espero pri ekstera helpo.

Afrika Oficejo de UEA (AO) havas kiel taskojn : administri la afrikan Esperantistaron, respondi informpetojn, instrui perkoresponde, eldon(ig)i verkojn kaj informilojn de Esperantistoj precipe Afrikaj, zorgi pri transpago inter afrikaj landoj kaj CO, informadi pri la afrika movado. Kompreneble, afrikanoj mem ne estas kapablaj fari tion.

Informilo

TR'AFRIK' estas la reta informilo de la Afrika Oficejo. Ĝi prezentas konkretan agadon de Esperantistoj afrikaj kaj de Eksterafrikaj Esperantistoj pri/por/pro Afriko. Tial raportoj pri agadoj por la movado en Afriko estu disponigataj konstante al AO.

Netaŭgeco

Esperanto estas bona ekzemplo de la _netaŭgeco_ de niaj (t.e. de eŭropdevenuloj) provoj "helpi" al niaj pli naivaj kaj malpli kompetentaj nigraj (ge)fratetoj per ekzempligo. En Afriko ni ne povas diri: «Vi povos vojaĝi, viziti gesamideanojn tra la tuta mondo, partopreni en internaciaj eventoj!».

La unua ondo de Esperanto en Afriko, kiam ĝin enportis blankuloj, kiuj volis trudi ĝin al la nigruloj, tute malaperis post ekskoloniiĝo, kaj dum du jardekoj Afriko estis kvazaŭ tero nekonata por esperantistoj. Sed en la okdekaj jaroj, kelkaj afrikanoj _mem_ eltrovis Esperanton kaj importis ĝin, kaj komencis disvastigi ĝin, kaj de tiam la movado floras tie -- almenaŭ tiom, kiom ĝi floras en multaj aliaj landoj, ankaŭ eŭropaj -- en pluraj landoj. Eŭropanoj ja helpis, sed ĉefe pri provizo de diversaj rimedoj (skribamikoj, mono, ktp.)

UEA-mono

Postulante regon super sia helpmono UEA agas kiel ĉiu subvencianto, kiu disponigas sian monon por certaj celoj. Prave. Ankaŭ la mono verŝata al Afriko servu tion, kion la decidfarantoj de UEA juĝas utila al la monda movado."

Tunizio

« Tunizio : Esperantistoj, el kiuj brilega Youssef Msakni, superis malfacilaĵojn. » Gazetaro (Tuniso) [[1]] Kaj fi al diskreteco, ĉi tiuj esperantistoj fieras pri sia identeco. Tio varmigas nian ĥoron : « Fieraj pri ilia esperanteco » [[2]] Ili eĉ feliĉas : « En festa kaj malstreĉtita etoso... (pli)» [[3]] Ili nun tiom multas en Tunizio, ke oni eĉ parolas pri popolo : « La portalo de esperantista popolo eksterlande» [[4]] Estas eĉ « Batalantaj Esperantistoj »

UK

UK neniam okazis en Afriko. Eble afrika UK donus al afrikanoj verdan volon. [[5]]


pt:Movimento esperantista africano