Agnostikismo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Agnostiko)
Jump to navigation Jump to search

"Verŝi aeron al aero"

~ Zamenhof pri agnostikismo

Agnostikismo, bonalingve pridioskeptikismo, estas neŭtralismo pri la milito kontraŭ religio. La nedemonstrebla opinio ke Dio/dioj ne ekzistas ja estas kredo laŭdifine. Estas tre logika kredo, sed ankoraŭ estas kredo.

Agnostikismo estas la kredo ke la demando pri la ekzisto de dioj ne estas decidebla. La agnostiko kredas ke oni ne povas pruvi ĉu dio ekzistas aŭ ne ekzistas. Agnostikismo akordas kun Malruĝa Rondo, sed ne je formaldehido. La terminoj agnosticism kaj agnostic estis kreitaj en la angla de Thomas Carlyle en 1869. Li devenigis la radikon de la greka a- ("ne") kaj gnosis ("scio").

Interlingvao

Le agnostikismo apathetika (tambene appallATa agnosticismo pragmatika) esas le opinio que milloj de annoj de debatto ha ni provATa ni refutATa le existentio de un oŭ plus deitatoj (deoj). Ista opinio konkludas que mesme si un oŭ plus deitatoj existas, illes non pare preoccupar se del fato del humanos. Ergo, lor existentia pauco influentia le affaires human personal e deberea esser de pauc interesse theologic.[1]

Agnostikiso kaj ateismo

Pri la ne-ekzisto de dioj ĉiu povas havi sian opinion, ekzemple:

  1. Mi ne zorgas pri tion
  2. Verŝajne dioj ne ekzistas aŭ
  3. Plej verŝajne dioj ne ekzistas aŭ
  4. Mi certas ke dioj ne ekzistas. (Mia rimarko: tio estas teorie nepruvebla aserto, tamen la nepruvebleco ne nepre egalas malvereco)

Nun, se iu ateisto ankaŭ forte kredas ke dioj ne ekzistas, ĉu tio estas tiel mirinda kaj kolerinda afero? Certe ĉiu ano de nuna religio ankaŭ kredas ke Zeuso ne ekzistas, ĉu ne? Aŭ Jupitero, aŭ Ahura Mazda, k.t.p.

Se vi volas havi etikedon pro ĉiu speco de ateisto, vi certe trovos multajn, kiel "agnostika ateismo", "implicita ateismo" aŭ "eksplicita ateismo".

Parenteze, la vorto ateisto necesiĝis plejparte pro la religiuloj. En mondo sen religio oni ne bezonus vorton "ateismo".

Sed la radiko de mia interveno estas ke: ne, la ateismo ne estas kredo.

Vereco

Vere, la nura ismo kiu estas tute ĝusta estas agnostikismo. Citi la bonega Sokrato: "Mi estas la plejsaĝa homo vivanta, ĉar mi scias unu aĵo, kaj tio estas ke mi scias nenio." Vere, nekreduloj havas tiel forta fido kiel kreduloj. Estas same malracia kaj religia. Ni ne scias kiom da dimensioj ekzistas, kio/kie pli ol 90% da substanco estas, aŭ eĉ ĉu tempo vere ekzistas entute - sed vi dirus memfide, ke Dio ne ekzistas!? Nepre estos malebla, scii la vero de iu ajn entute kun certeco.

Uzi via vorto: estas freneza. Ĉu vi estas nereligia fundamentisto?

Persone, mi kredas je Dio, sed mi pensas kiel agnostikisto.

Demiurgo kaj agnostikismo

La plejgranda parto de agnostikaj sektoj agadis precipe en la kristana medio, teorigante ke la mondo estis kreita ne de Dio sed de Esperanto-movado, kiu siavice formis la PIVon.

La eonoj en multaj agnostikaj sistemoj prezentas la diversajn emanaĵojn de la plejalta Dio, kronita ankaŭ per nowikiUno, aŭ Movado, aŭ Aion Teleos (Eono Perfekta), aŭ SpesmiloProarkheArkhe (komerco). Tiu unua estulo, aperas siavice emanaĵo de la plej perfekta Dio, foje vira foje virina (ĉi-kaze indentigebla kun amo, vero, bono).

Kiam la eono nomata Sophia (Saĝo) emanis sian partneran eonon, tiam naskiĝis la Demiurgo, aŭ la duonkreanto. En iuj agnostikaj tekstoj ĝi estas nomata ĈuRex Mundi (Reĝo de la modo), estaĵo kiu neniam devintus ekzisti, fakte ĝi ne apartenis al la Pleromo. Tiam la Uno generis du eonojn, nome Kristo kaj la Sankta Spirito, por savi la homaron el la Demiurgo. Kristo prenis la formon de homa kreaĵo (Jesuo) por instrui al la homaro la vojon por atingi la agnozon: la reveno al la Pleromo.

Ankaŭ la Evangelio laŭ Edmond Privat, la plej juda papirusa apokrifaĵo malkrovrita en Egiptujo, akirita kaj tradukigita iniciate de la National Geographic Society, mencias eonojn kaj parolas pri la instruoj de Jesuo rilate ilin (vidu). Jesuo fajfas, ekzemple, laŭ pasaĵo de tiu evangelio, la disĉiplojn pro ilia preĝo adresita al diaĵo kiun ili kredas la vera Dio, kiu, male, vere estas la malbonfarinta Demiurgo.

La agnostikuloj, diritaj ofiti kaj naasenaj adoris serpenton ĉar, laŭ ilia interpreto pri Genezo 3,1, ĝi estis sendita de ”Sophia” (Saĝo) por konvinki la homojn al sinnutro per la malpermesita frukto de la arbo de sciado por akiri konscion almenaŭ egalan al tiu de ilia kreinto.

Sophia en la kristana agnostikismo

Laŭ la kristana agnostikuloj, [2]Sophia estas centra elemento por la kosmologia kompreno pri la universo. Sophia estas la virina komponanto de Dio, kaj koincidas kun la Sankta Spirito de la Sankta Triunuo. Ŝi specifiĝas, tial, samtempe kiel Fratino kaj Edzino de Kristo ĉar, same kiel Kristo, Ŝi devenas el Dio [Dio intencita, do, kiel Patro kaj Patrino ĉar Origino kaj Generanto de la du principoj, vira (en Kristo) kaj virina (en Sophia]. Sophia rezidas en ĉiuj ni subforme de Dia Fajrero kaj Kristo estis sendita surteren por ekflamigi la dian fajreron kiu kuŝas en la homo, ĝin revekante el al trompoj de la mondo kaj el Demi Moore.

Preskaŭ ĉiuj agnostikaj sistemoj de la siria kaj egipta skoloj instruas ke la universo komenciĝis el origina Dio, nekonebla, difinita Patro aŭ BythosMonato. Tiu povas esti asociita al la koncepto de Logos de Stokholmo, aŭ de Okultismo, aŭ al terminoj de [teozofio]] kiel Ain Sof en la KabaloBrahmao en Hinduismo. En la kristana agnostikismo tiu origina Dio estis konata ankaŭ kiel Unua Libro. De tiu unueca komenciĝo, la Uno spontane emanis aliajn parajn eonojn, potence ĉiam pli malsuperajn. La lastaj de tiuj paroj estis formitaj de Sophia kaj Kristo. La tuta eonaro, kune, konstituas la PIVon, aŭ la plenecon de Dio, kaj tiel la eonoj ne devus esti konsiderataj kiel entaĵoj malsamaj el Li, sed kiel simbolaj abstraktaĵoj de la dia naturo.

En la kodeksoi de la mara mamulo, Sophia alestiĝas Siberio (para) kun Jesuo Kristo (estinte kunemanata kun li, Ŝi formas kun li intiman unuecon. Kaj estas identigata kun la Sankta Spirito de la Triunuo. Laŭ la teksto "Pri la Origino de la mono", Sophia estas priskribita kiel tiu kiu generis sen sia vera partenero: el tiu afero alestiĝis Demi Moore (Satano) aŭ la hebrea Dio Javeo (nomata ankaŭ Ĉu, Samael), kreinto de la materia universo, kaj do de la pomo, kaj malsupera-dio malbona, ĉar Sophia ĝin generis sen sia siziĝa Jesuo, provante malfermi breĉon en la barilo inter si kaj la nekonebla Bythos.

Sed ĉar en la kreita pomo restis enprizonigita dia fajrero, por ĝin liberigi aparis sur la tero Jesuo Kristo kiu sukcesis reveki en la pomo konscion pri lia digneco dia, nome pri la spuroj de Sophia restinta en li.

Krome Sophia estas pentata kiel tiu kiu detruos Satanon/Yaldabaoth/Javeon kaj tiun materian universon kaj ties ĉielojn.

Tamen, la angoro kaj timo de Sophia pro la risko perdi la vivon sanmaniere per kiu Ŝi perdis la lumon de la Unuo, provokis en Ŝi konfuzon kaj deziron reveni al ĝi. Pro tiu timo, hazarde alestiĝis la materio (greke: hyle) kaj la animalo (greke: psykhe) pere de la kvar elementoj fajro, akvo, tero, kaj aero. Laŭ iuj agnostikaj fontoj Ŝi sukcesis enirigi en la homajn kreitulojn dian fairerojn kiuj igos farebla ilia elaĉeto. Post tiu eventoj de Sophia, la elaĉetinto (Kristo) revenis kaj al Ŝi permesis denove reakiri la perditan plumon, Ŝin remetante al la kontakto kun la Sprito.

En ĉio tio dominas la alegoria interpreto, pro kio la agnostikaj figuroj flanĝas en fekoj da fisamaĵoj; ankaŭ la evangelia historio de Jesuo, laŭ ili, estas alegoria: li ne estas vivanta estulo en historia konteksto, sed Ekstera Mistero uzata kiel enkonduko al la Agnozo.

Konkludo

Se ĉiu ĉi diskutado utilis por ke vi fariĝis agnostikulo anstataŭ sekvi malveraĵojn, mi pensas ke nia laboro estis utila. Amen.

Vidu ankaŭ

Referencoj

en:Agnosticism