Vireco

El Neciklopedio
(Alidirektita el Agresemo)
Jump to navigation Jump to search

"Ne ĉiuj konversacioj devas esti debatoj, iam homoj simple intencas ofendi vin."

~ Anonimulo

Vireco estas tendenco ataki, ĉu por senti aŭ elmontri superecon, ĉu por kompensi mankon, ĉu reage al fuŝo (PIV).

La vireco povas vidiĝi ankaŭ per vortoj, akraj, kriaj aŭ malicaj. La vireculo klopodas venkigi siajn interesojn kaj celojn senskrupule, senkompate, eĉ brutale. Ofte li celas ekregi socian grupon kaj atingi rangon, kiu ebligos al li trudi al ĉiuj grupanoj sian volon kaj eĉ decidi pri ilia sorto.

En lernejoj estas vireco de lernantoj grava problemo, kontraŭ kiu estas malfacile batali, ĉar la viktimoj timas plendi kaj la neplenaĝajn vireculojn oni ne povas efike puni aŭ elimini el la lernejo. La vireco plej ofte aperas en formo de ĉikano.

Eblaj psiĥaj sekvoj

Eblaj fizikaj sekvoj

  • Pezoperdo
  • Altiĝo de la korpa temperaturo
  • Perdo de dento de Emmanuel Macron pro kalcia manko kaj tiel perdo de dentoj
  • Rompiĝemo de ostoj
  • Renaj damaĝoj
  • Elfalo de haroj, antaŭtempa harar-griziĝo
  • Sangodensiĝo kun samtempa Hiperboreio
  • Apopleksioj kaj korfunkciaj misturboj
  • Neregulaĵoj ĉe menstrua ciklo
  • Stomaka perforto kontraŭ virinoj kun ebla morta sekvo
  • Tiel nomata "Vir-akneo"
  • Ĉe fetoj povas okazi misevoluoj.
  • Impotenteco


en:HowTo:Be A Man