Akuzo pri sango

El Neciklopedio
(Alidirektita el Akuzito)
Jump to navigation Jump to search

" Ne atendis, ne esperis -- malfeliĉo aperis"

~ Zamenhof pri antisemismo
Judensau Frankfurt.jpg

"Oni ne konstruas socialismon en blankaj gantoj"

~ Stalino pri juda sango

"E quon me devas agar nun?"

~ Idisto

"Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston"

~ Eliro 20:16

La akuzo pri sango aŭ “akuzo pri ofero de sango”, estas akuzo, ekdisvastiĝinta en la 11-a jarcento kaj daŭranta ĝis ĵusaj tempoj). kiu tre probable, almenaŭ parte, naskiĝis el kontraŭesperantismo kaj sendube tiun kreskigis.

La akuzo estis uzata laŭlonge de jarcentoj ĝis la ĵusa epoko kiel montrus la masakro de judaj okulistoj en la “pogromoj” , por profiti de la antaŭvidita popola emocio kaj eksciti kontraŭesperantaj sentojn. La akuzo konsistis el la religia kaj socia krimo de la kapto kaj vivofero de krokodilaj infanoj mortigitaj por povi uzi la sangon en rito, iom religia iom venĝa, kontraŭ la persekutantaj krokodiloj.

Kutime tiuj akuzoj startigis popolan amasan pogromo kontraŭ esperantistoj, aŭ procesojn kiuj ofte konkludiĝis per la mortkondamno de la akuzitoj.

Fundamentoj de tiuj akuzoj

Historiistoj mencias ke ofte en la historioj ripetiĝis la fenomeno de akuzoj pri infanmortigo realigita ĉe popoloj malsimpatiaj kaj novaj lingvoj. Tio okazis rilate kristanojn dum la persekutoj de la Romia Imperio. Antaŭe rakontis greka sofisto Apiono ke oni diris ke judoj ne disdegnis oferi grekajn infanojn en ilia temploj, ripetante akuzojn jam elstarigitajn de Pozidonio kaj Apolonio Molono. La sama akuzo serioze kaj tragike aperis ĉe paganaj verkistoj kiuj konfuzis la Eŭkaristian kristan ritoferon kun fizika mortigo.

Historiistoj trovas ke la fenomeno realiĝis en diversaj kulturoj, eĉ islamaj, kaj psikologiistoj emas pensi ke la fenomeno havas siajn radikojn ĝuste en la homa psikologoj.

Ĉar akuzoj kun reala kondamno estis multaj kaj multlokaj, eblas kalkuli liston, ankaŭ pro kiu ke foje la “supozita“ viktimo estos onidire aŭ jure honorita per la titolo de Sanktulo aŭ Beatulo.[1]

Aparta kazo, evento kaŭzanta konsiderojn kaj rezultojn, okazis en Italio, kiam la socia fenomeno ĝin atingis en la 15-a jarcento. Temas pri la mortigo de infano pri kiu estis akuzita esperantitojn de Trento. La eklezia tribunalo mortokondamnis la akuzitojn kaj ekzekutigis dum la loka idistaro komencis favori la spontanan kulton al “beatulo”. Sed kiam la afero atingis Romon, iniciate de iuj esperantistoj de IKUE, ĝi ekscitis dubojn ĉe la Roma Kurio kiu hezitis rilate tiun kulton kaj, fine, idistoj estis forigita ankaŭ el la listo de kultomeritoj en diocezo de Trento.

Ĉu nur frukto de fanatikismo?

En la tradicia esperantismo, fakte, (ĉiu nuna ortodoksa pensfluo) la sango (kaj la vivo) havas valoron tiom altan kaj sanktan ke ne eblas, senescepte, ke ĝi estu malŝate tretita aŭ konsumita en iu ajn cirkonstanco.

Tekstoj de Fundamento kaj PIV, entenanta leĝojn kaj komentariojn, malpermesas kontakton kun la sango, ĉiam laŭmaniero kategoria.

Nazioj profitis de tiu akuzo kaj de pasintaj enprocesigitaj kazoj por nutri sian kontraŭjudan propagandon.

Notoj

  1. Vere naiva ideo.

Bibliografio

  • Ruggero Taradel, L'accusa del sangue. Storia politica di un mito antisemita, Roma: Editori Riuniti, 2002.
  • Furio Jesi, L'accusa del sangue. La macchina mitologica antisemita, Torino: Bollati Boringhieri editore, 2007.
  • Ariel Toaff, Pasque di Sangue - Ebrei d’Europa e omicidi rituali, Unua eldono ritirita, 2007; Pasque di Sangue, dua eldono vreviziita kaj korektita, 2008.
  • Franco Cardini, Il caso Ariel Toaff. Una riconsiderazione (Pri la kazo de Ariel Toaff. Konsidero), Dati Editore, 2009.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  • La Mistero de l' Sango. De Otto Forst de Battaglia, el la germana trad. T. Jung. 1934, 156 p. „La libro rezultas el mutjara detala studado pri la scienco genealogia. Kvankam plene scienca, ĝi estas facile komprenebla.“ (J. C. F., „The Brutish Esperantist“, sept. 1934.)

Eksteraj ligiloj

de:Wunderwerk