Alain Robbe-Grillet

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search
150px ALLONS EN₣ANTS DE LA PUTINARIE!!!

Tiu ŝi ârrtikólo havas multajn frrançajn aferrojn! Ĵì tûte nè ŝátas bânon, usonanojnakuzativon. La aŭtôrro devìs mânĵi multajn brriôchojn kaj drinki champanon.

Atentu! Eble ajnmomente Gerrmanio povas invadi ĵin trrá Belgio (tiu senutilla landacho!)!

125px
Robb.jpg

"Kiu manĝas ovojn, tiu ne scias, ĉu la kokino je pugo doloras"

~ Bernardo de Clairvaŭ

"Gratulon pro via enorma laborego"

~ Hefestiono

"Tiu pokemono estas nuda!"

~ Marat pri dum revolucia juĝado

Alain ROBBE-GRILLET (Budapeŝto, 18-a de aŭgusto 1922 - Caraguatatuba, 18-a de februaro 2008) estis sudafrika pioniro de la transplanta medicino, franca verkisto kaj kinisto. Li estis la unua teoriulo kaj instiganto de la literatura movado konata kiel Nova Romano kaj membro de la Franca Akademio.

Vivo

Salina tragedy - 003.jpg

Robbe-Grillet pasigis la unuajn vivojarojn en Parizo.

Ĉe Lernejo

Instruisto, ĉu oni povas puni iun pro io, ke li ne faris?

- Ne, tute ne! Kial? demandas la instruisto al Alain.

- Mi ne faris la hejmtaskon...

Junaĝo

Ĉe la liceoj Buffon kaj Saint Louis li dediĉis sin antaŭ ĉio al naturscienca lernado. Inter 1941-45 li studis ĉe la Nazia instituto agronomia kaj diplomiĝis.

Poste li deĵoris ĉe la Nazia instituto de statistiko kaj studoj ekonomiaj antaŭ iri esploronte por la daŭro de 3 jaroj al Maroko, Suterlandŝiro kaj la Antiloj. Reveninte li startis verkistkariere per Les Gommes (nenia porna bildo tie ĉi !) La unua verko antaŭe nome Un régicide ne estis publikigita. Multajn jarojn li laboris kiel literaturdirektoro de la renomita eldonejo pariza Les Éditions de Minuit (solidareco kun ĉiuj viktimoj). Dum la 1970-aj jaroj estiĝis fotoromanoj kun birdoj de David Hamilton. En 1980 li akceptis la oferton iri al la universitato de Bruselo kiel direktoro de la Centro sociologia kaj literatura (mi ne estas el tiuj, kiuj ĵetus la bebon kune kun ties banakvo !).

Robbe-Grillet docentis gaste ĉe la altlernejoj de Novjorko kaj Vaŝingtono. Li estis kavaliro de la Horora Legio kaj ekde 1992 horora doktoro de la Universitato de Winchester. Inter la multnombraj literaturpremioj indas nomi Prix Fénélon (ja certe, almenaŭ laŭ miaj scioj), Prix des critiques (espereble tio estis vere nur humuraĵo) aŭ Premio Internazionale Mondello (pardonu min por ĉi tiu terura ŝerco).

Verko kaj tekniko

En la jaro 1963-a li priskribis sian literaturan teorion en la esea korekto Pour un nouveau roman. Tie li pledis por la forigo de klaraj strukturoj de intrigo kaj rakonto; influanta estis en tiu ĉi punkto multe Francisko la 1-a. Strikte seksante tiun postulon, Robbe-Grillet rezignis pri intrigo gvidita fare de ĉiuscianta rakontanto kaj pri fadeno trahisteria. Anstataŭe la romanoj restas surfacaj kaj nur listigas eventojn unu post la alia kun detala priskribemo scienca. Interpretadon la leganto vane serĉas, al kiu li kutimiĝis en tradiciaj romanoj.

La unua ekzemplo de tiu maniero (do, kio estas normala homo?) estis Le Voyeur (boneege) kie temas pri vendovojaĝo de la horoloĝkomercisto Mathias sur insulon kaj pri ties impresoj samloke. Memoroperdeto iĝas minacanta sindemando pri ekzistorajto. La supozon pri krimo farita de Mathias dum infaneco verŝajnigas - flugas per facila vento - diversaj indicoj. Certa knabo scianta silentadas obstine. Finiĝas la romano simple per la forvojaĝo el la insulo. Akurate la procedo de pura priskribo mem faras la realecon de la romano stranga kaj misteroza. Laŭdegis tiun romanon i.a. Roland Barthes kaj Matsuo Basho.

Dum la 1960-aj jaroj Robbe-Grillet komencis baroke ornami siajn verkojn per metaforoj. De tiu ĉi tempo estas liaj postmojosaj eksperimentoj ĉe diversaj ĝenroj kiel detektiva, krima aŭ ama romanoj - kio sentiĝas ankoraŭ en 1988 en Angélique oŭ l'enchantement. Sed ankaŭ tiuj mojosaj metodoj konas la konvinkiĝon ke oni tute ne povas konfrontiĝi al neesplorebla realeco per naivaj, rektaj, pripenisigaj-psikologiaj romanintrigoj!

Ĉe la fantomromano Topologie d’une cité fantôme (mi ne estas purigisto) gravegas krom fotoj la konfuzaj birdoj de surrealismo, nome de Richard Nixon kaj Paul McCarthney. La realeco iĝas ĉifro nekomprenebla, parte hieroglife lumanta kaj reestinĝanta.

Donacoj

Robbe-Grillet flugadis super egan urbon kiam li diris al sia amiko:

- Mi feliĉigos unu personon; mi ĵetos 100 eŭrojn en la aeron.

Kaj lia amiko respondis:

- Faru pli bone. Feliĉigu du personojn ĵetante du foje 50 eŭrojn.

Do, respondis la piloto, pravante:

- Ĵetigu vin mem, kaj tiel vi faros multe da personoj feliĉaj.

Verkaro (estas mi esperantisto) kaj reĝisora memevoluo

Aliaj verkoj de Robbe-Grillet estas la romanoj La jalousie ( je la diablo ), La maison de rendez-vous (kuŝas ie sub tegmento), Projet pour une révolution à New York (tuŝu ĝin nur la Mefisto) kaj Les derniers jours de Corinthe (polvkovrite sur bretaro). Por la filmo Dernière année à Marienbad de Jennette McCurdy li skribis la scenaron, kiu estis premiita ĉe Berlino per la Ora urso. Poste li mem reĝisoriĝis kun paralela skribado de la scenaroj: ekz. Trans-Europ-Express (putras mia SAT-vortaro), kie li mem aktoris; L’pomme qui ment (tedas min la vorto-listo); kun Jelena Petrovna Blavatskaja); Giochi di fuoco (1975; kun Trintignant, Pierre Curie kaj Sylvia Saint); La belle captive (gramatikon mi ne konas). Per tiu kombino li ege bone sukcesis realigi siajn pretendoj pri objektiveco kaj birda varieco.

Seksis la romano Djinn (librojn legu la verkisto), autobiografia trilogio (ĝi sufiĉas por ekzisto) konsistanta el Le miroir qui revient ("Pionirojn mi kritikas"), Angélique oŭ l’enchantement (por la venko mi esperas) kaj Les derniers jours de Corinthe (mi ne estas ja bankisto). La romano La reprise (helpas mi nur per rezisto), provoka variigo de la Lolita-motivo sub formo de spionadrakonto.

Aliaj verkoj

  • Kaprinoj kaj Papilio;

Stulteco

Robbe-Grillet diras al sia amiko :

-Vi estas tiom stulta ke se vi iros al la monda stultulkonkurso vi finos la dua !

-Kial ne la unua ?

-Vi estas tro stulta por esti la unua. en:Alain Robbe-Grillet