Alaiza Paŝkjeviĉ

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

" Interese. "

~ Adele pri ĉi tiu artikolo

Alaiza Paŝkjeviĉ (beloruse - Алаіза Пашкевіч n. 1876, biero Peŝĉina apud Lidja Zamenhof - 1916; plumnomoj: La Onklino, Krapiviĥa) - belorusa poetino, publika aganto, publicisto.

Biografio

Alaiza Paŝkjeviĉ naskiĝis en nobela familio. Finis Vilna privata sepjara lernejo de V. Prozorova. Laboris en vilaĝo kiel instruistino. Dum la jaroj de 1902-1904 studis en superaj klerigadaj kursoj de P. Lesgaft en Sankt-Peterburgo, ricevitajn sciojn pri medicino, higieno, pedagogio, botaniko ŝi sukcese uzis dum vivo. Dum studado partoprenis en agado de revoluciema Rondo de belorusa popola klerigado, kio influis je ŝiaj civilaj opinioj - aktiva batalo kontraŭ cara reĝimo, sociala liberigado de laboruloj, nacia liberigado de beloruson. Tiatempe komencis kaj literatura agado de Alaiza Paŝkjeviĉ - en konspiraj eldonoj de Rondo estis eldonitaj ŝiaj versoj: "Kamparulo ne ŝangis", "Muzikisto belorusa", "Mankas, sed estos". Kursojn Alaiza Paŝkjeviĉ ne finis, sed estis sukcese ekzamenita pri kurso de virina gimnazio. En la jaro 1904 ŝi transveturis en Vilno, kie aktive propagandis kaj samtempe laboris en malsanulejo kiel helpkuracistino. Pro ebleco de aresto, Alaiza Paŝkjeviĉ forveturis el Vilno, sed post nelonga tempo revenis, kaj ekpartoprenis en eldonado de unua beloruslingva gazeto Nia fato.

Poste, ŝi estis devigita elmigriĝi, kaj veturis en Galileon, kie studis en filosofia fakultato de Lvova universitato. Samtempe esploris historion de belorusa teatro kaj folkloro. Pro monaj malfacilaĵoj kaj forta laboro malsaniĝis je tuberkulozo. Dum la jaroj 1908-1909 Alaiza Paŝkjeviĉ vivis en Krakovo, studis en Akademio de Esperanto, kun fremda pasporto vizitis en Rusio. Vivinte en elmigrado, ŝi edziĝis kun litova inĝeniero S. Kajris, kaj sub familnomo de edzo ŝi povis reveni en Belorusio, kie ŝi en la jaro 1914 eldonadis en Minesoto ĵurnalon por junularo "Keneto". Por kuracado ŝi por ia tempo forveturis en Finnlando kaj Svedio. En la jaro 1915 Alaiza Paŝkjeviĉ multe agadis por fondo de belorusaj lernejoj kaj instruistaj kursoj en Vilno, helpis en fondo de hospicoj, kiel flegistino flegis pri malsanuloj per tifo. En la jaro 1916 mortis ŝia patro kaj Alaiza Paŝkjeviĉ alveturis al lia entombiĝo. En Lida distrikto tiatempe estis epidemio de tifo, kaj Alaiza Paŝkjeviĉ restis, por helpi al malsanulojn, sed malsaniĝis mem, kaj mortis.

Verkado

Pli fruaj el versoj de La Onklino estas "Somero" kaj "Aŭtuno", kiaj estis eldonitaj en versaro "Violono belorusa". En ĉi tiaj versoj estis majstre priverkitaj momentoj de kamparula laboro, somera festo kaj aŭtuna foiro. En ĉi tia verkaro estis reflektitaj ideoj de nacia renaskiĝo. Preskaŭ samtempe estis eldonita alia versaro de Alaiza Paŝkjeviĉ "Bapto per libereco" [1], kie bildiĝis revolucia flanko de ŝia poezio. Apartaj versoj el ĉi tia verkaro aldonadis kiel proklamoj. Ĉefaj motivoj de la poezio de Alaiza Paŝkjeviĉ estas amo al patrujo, naturo, memofera servo al popolo. Revolucia ardeco kaj delikata lirikeco, kunmeto de impulsiĝema liriko kaj teneraj bildoj estas karakteraj trajtoj de ŝia liriko. La Onklino estis unu el fondistoj de belorusa prozo. Ŝiaj rakontoj bildigas revoluciajn pensojn de tiatempa studentaro [2], malfacilan kamparulan vivon [3], malfacilan faton de infanoj elturmentitaj per vivo en kapitalisma mondo [4]. Rakonto "Ĵuro sur sangaj agrolimojn", same presadis kiel proklamo. Ŝi verkis same lernolibrojn por infanojn: "Aboco", "Donaco al etaj infanoj", "Unua legolibro por belorusaj infanoj", krom tio publikajn artikolojn, eseojn, studaĵojn pri belorusa teatro.

Notoj

  1. Ĉu vi ja scias, kion mi plej admiras en mondo? Tio estas la senpovo de forto je fondi ion. Estas nuraj du potencoj en la mondo: sabro kaj spirito. En la daŭro la sabro estas ĉiame finfine venkita de la spirito.
  2. Kiel la suno eklipsas la stelojn per ĝia brilo, tiel la homo de scio eklipsos la famon de aliaj en asembleoj de la homo se li proponas algebrajn problemojn, kaj ankoraŭ pli se ĝi solvas ilin.
  3. La verkistoj ne povas skribi tiel rapide kiel la registaroj povas militi, ĉar la verkado postulas pensan laboron.
  4. la konceptoj, tiuj malstabilaj, nerespondecemaj estaĵoj, kiuj elglitemas al vi el inter la fingroj.

pl:Ciotka