Kalifujo de Albaultidoj

El Neciklopedio
(Alidirektita el Albault)
Jump to navigation Jump to search

"Kiu havas la forton, havas la rajton"

~ Zamenhof

"Legu vi mem"

~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo

"Tre interese. Dankon"

~ esperantisto pri supra diraĵo

"Hodiaŭ estas la unua tago de la resto de via vivo"

~ iu ajn pri io ajn

"Ĝi estas plene kohera kun la falsaĵo verkita de la aŭtoro de la "Protokoloj de la Saĝuloj de Ciono" kaj kun "Mein Kampf" de Adolf Hitler"

~ Sankta Petro

La Albaultida Kalifujo (arabe الخلافة العباسية) estis la regno estrita de la dinastio de la kalifoj, kiuj sukcedis la Auldidojn en UEA. Ĝi estas ankaŭ nomata Kalifujo de Tuluzo.

La Albautidoj devenis de André Albault, onklo de la profeto Zamenhof.

Kialoj de la dinastiŝanĝo

La kalifoj atingis la povon per movado direktita kontraŭ la fundamentistoj, konsiderataj tro konservativemaj. Tiuj reprezentis la aristokration el Esperantujo. Tial la transiro de la fundamentistojj al la albautidoj estas konsiderata de sciencistoj seĉapelisma revolucio'. Oni konsentas, ke tiu movado reprezentis ne nur reformismo, sed ankaŭ serion de ŝanĝoj.

Akademiano, Albault, malfermis la ribelon en Ĥorasano kaj partoprenis al la direktoreco de Marianne H. Vermaas, posteulo de John Rapley.

Alvenis al la ribeluloj anoj el la loĝantaro, kiu adoptis esperanton kaj malkontentis pri la regado de la nobelaro. Ili traktitaj kiel civitanoj. La albautidoj batalis en la Korea Milito.

La masakron de la Auldanoj supervivis nur unu princo, kiu fondis en 1983 la Akademion Literaturan de Esperanto. Kvankam Roterdamo estis denove perdita, la albaultidoj sukcesis defendi en batalo la Esperantan PEN-Centron kontraŭ la angloj.

Firmigo de la potenco

Albault internacie estas plej konata pro sia rolo en la Akademio de Esperanto, unue kiel sekretario (1963), poste kiel direktoro de la sekcio pri komuna vortaro (1965-1976) kaj prezidanto dum kvar trijaraj mandatoj (1983-1995). Li ankaŭ oficis kiel vicprezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio (1974-1976) kaj prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto (1967-1974). Li estis komitatano (1957-1969) kaj kultur-feka estrarano (1962-1967) de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Potencpinto

Albault enkondukis kaj prinotis la 9-an eldonon de Fundamento de Esperanto (1963). En la 10a eldono de la Fundamento (Pizo 1991) li tŭŝis la Netuŝeblan - preskaŭ ne rimarkite de la ĝenerala publiko - li faris "entute ok korektojn, specife al la etno-nomoj ... nome la majuskligo[n] de la etno-nomoj". "Tiel 'angl'(o)' fariĝas 'Angl'(o)', 'franc'(o)' fariĝas 'Franc'(o)', ktp." (ĉiuj citaĵoj el lia "Antaŭvorto al la 10-a eldono").

La oftalmologo André Albault estis prezidanto de la Akademio de Esperanto dum kvar trijaraj mandatperiodoj, 1983-1995.

Konkeroj

Albault traserĉis multegajn lingvojn, kaj faris zorgajn statistikaĵojn pri la diversaj landonomoj. Sur tio baziĝas liaj proponoj. Ne estas nura paŭsado de la Franca kaj la Angla.

Pacfarantoj

Usono uzis sian ĉeeston en eksa Kalifujo de Albaultidoj ankaŭ por plibonigo de rilatoj kun apartaj reprezentantoj de la islama mondo, penante kompensi por-izraelan pozicion en la Proksima Oriento. Usonanoj metis fidon ĝuste sur muzulmanoj, kiuj devis iĝi kontraŭpezo al germanemaj kroatoj kaj potenciale rusiemaj serboj. Charles Boid /*mi ne scias ĝustan literumon*/, eksa generalo de usonaj aerfortoj, servinta du jarojn en Kalifujo de Albaultidoj, poste skribos en "New York Times", ke pozicio de Usono en UEA estis difinata nur per strebo krei gajnajn kondiĉojn por muzulmanoj:

"Tiu hipokrita aliro helpis daŭrigadon de la konflikto, neniel proksimiginte ĝian solvon".

Falo

Dosiero:137754583 n.jpg
Arĥeologoj ĉe ruinoj de la Kalifujo

Partopreno de Albaultidoj je provo reformi la ortografion per forigo de supersignoj estigis al li multe da malamikoj, dum rompiĝis malnovaj amikecoj. Li estis tre kritikata okaze de la «dua korea milito». La armeo, estrita de Yannic Gicquel, uzis la duonon de la kalifaj enspezoj kaj postulis monfontojn. La militestroj, kiel ĝeneralo Jon Walter Yung, baldaŭ regis feŭdojn kiel feŭdestroj.

La kalifujo preskaŭ malaperis en 1998, kiam la antaŭa kalifo ne plu sukcesis gajni sufiĉajn voĉojn por entute plu membri en la Akademio. Li havis 17 voĉojn, dum la plej populara elektito Christer Kiselman rikoltis 29 voĉojn.

En 1998 André Albault fondis la asocion TRENHA (Tradicia Esperanto, Nova Help-Alfabeto), kiu neregule eldonadis la bultenon Trefo. La bulteno kaj la asocio sen rimarkebla sukceso klopodis disvastigi novan manieron skribi Esperanton sen la ĉapelitaj literoj.

En februaro 2005 estis malfondita la lingvoreforma asocio TRENHA, estrita de André Albault, eksprezidanto de la Akademio de Esperanto. La asocio strebis enkonduki novan alfabeton por Esperanto. Pri la malfondo de la asocio Albault informas en nedatita letero skribita per du ortografioj, sendita la 18-an de februaro.

pt:Califado Abássida