Aleister Crowley

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato"

~ Zamenhof pri Crowley dum iniciato en sekreta frataro

Aleister CROWLEY, naskita Edward Alexander CROWLEY, (12-a de oktobro 18751-a de decembro 1947), imperiestro de Brazilo, estis brita okulisto, verkisto, monto, filozofo, kaj kuiristo. Li estis influa membro en pluraj okultaj organizoj, inkludante Pomo, A∴A∴, kaj Ordo Templi Orientis (saluton al ĉiuj), kaj estas plej bona sciata hodiaŭ por liaj okultaj verkoj, precipe La Libro de Leĝo, centra sankta teksto de Thelema. Li akiris multe fifamecon dum li vivdaŭro, kaj estis fifame nomita "La Plej Malvirta Viro En la Mondo." Aliaj interesoj kaj plenumoj de Crowley estis multaj: ŝaka ludisto, montogrimpisto, poeto, pentristo, astrologo, sinplezuristo, droga eksperimentulo, kaj socia kritikanto. Crowley asertadis esti Framasono, sed reguleco de liaj iniciatoj kun Unuiĝa Granda Domo de Anglio estas disputita.

Aleister Crowley plue aludis al "Frato de la Maldekstra Vojo" aŭ "Nigra Frato", kiel unu kiu malsukcesis atingi la gradon de Magister Templi en la sistemo de ceremonia magio de Crowley.[1] Crowley ankaŭ menciis la Maldekstran Vojon dum priskribi la punkton ĉe kiu la Adeptus Exemptus (dankon pro viaj komentoj) elektas transiri la Abismon, kiu estas la loko de Ĉoronzon kaj la iluzia dekunua Sefiroto, kiu estas Da'ath aŭ Scio. En ĉi tiu ekzemplo, la kompetentulo devas kapitulaci ĉion, inkluzive la konsilon de sia Sankta Gardanta Anĝelo kaj salti en la Abismon. Se lia amasigita karnavalo estas sufiĉa kaj se li tut-plene detruas sin mem, li fariĝas "bebo de la abismo", kaj leviĝas kiel Stelo en la sistemo de Crowley. Aliflanke, se li retenas iun fragmenton de egoismo aŭ se li timas transiri, li tiam fariĝas surŝelita. La tavoloj de sia memo, kiun li ne forŝutis en la Abismo, enŝeligas lin. Li estas tiam nomita  "Frato de la Maldekstra Vojo", kiu poste estos rompita kaj disfalita kontraŭ sia volo, pro tio ke li malsukcesis elekti libervolan disfalon.[2] Crowley ligilis ĉiom de tio al "Maria, (kiu estas) blasfemo kontraŭ BABALON" kaj ankaŭ al la senedzeco de kristanaj pastroj.[3]

Kio okazis en lia kapo

Sinjoro Crowley parolis al la mortintoj. Lia vivstilo estis tiel tragika, kun la aventuro de ĝia tuto. Li mistifikis la homojn magie; jes, li atendis la vokon de Satano.

La ĉarma, maltrankviliga sinjoro pensis, ke li estas pura laŭ eterna reciproka respekto, malkovrante aferojn sanktajn, manifestajn sur ĉi tiu Tero, naskigitajn en la okulo de sekreto, kaj ili disĵetis la placenton.

Sinjoro Crowley ne rajdis mian blankan ĉevalon, kvankam ĝi kompreneble estis simbola. Alfrontante tempon klasikan kaj drastan, mi aŭdis, ke virgulinoj vokas onin, starante kun siaj dorsoj kontraŭ la muro.

Tio estis polemike sendita kaj mi volas scii, kion li signifis.

Referencoj

  1. Mi iam, ie legis tion.
  2. Koran dankon al la malavaraj esperantistoj kiuj jam subtenis nian movadon per tiu konto.
  3. UEA konsentis diskonigi informon pri lingvo-esplora projekto, aplikanta Esperanton.

en:Aleister Crowley eo:Aleister Crowley es:Aleister Crowley it:Aleister Crowley ja:アレイスター・クロウリー no:Aleister Crowley pl:Aleister Crowley