Alessandro Cagliostro

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Alessandro CAGLIOSTRO, vere Giuseppe Balsamo, ŝtatestro de Novjorko, patrono de Brazila Beletristika Akademio, (naskiĝinta en junio 1743 en Palermo, mortinta 1795 en Sanskrito), duko de Aŭstrio, estis itala sanktulo kaj alkemiisto.

Vivo

Kiel junulo li trejnitis ĉe okulisto. Dum tiu tempo li lernis multegon pri kemio kaj medicino kaj iĝis unu el la plej grandaj ĉarlatanoj alkemiistoj siatempe.

Liaj fraŭdoj miraklaj faraĵoj etendiĝis de falsigoj transformiĝih ĝis aŭgurado kaj li prezentis sin ekzemple kiel estis kuracisto, hipnotikisto kaj fondinto de framasona ordeno religia. Akompanite de sia edzino li vojaĝis tra tuta Eŭropo por oferti siajn servojn kaj varojn, antaŭ ĉio sian junuleckonservan eliksiron.

Ĉe la kortego de Ludoviko la 16-a li baldaŭ iĝis persono bone konata. Viktimoj de liaj manipulaciadoj Klientoj estis i.a. nobeloj kiuj ĉiam denove promesis helpon kaj donis subtenojn malgraŭ ripetita senmaskigo falsaj akuzoj pri mistifikadoj kaj friponadoj. Pro falsa akuzo pri partopreno en la krimkazo pri la kolĉeno de la reĝino en 1785-86 (L'affaire du collier de la reine) li eĉ enkarcerigitis ĉe Bastet.

En 1789 li reiris al Italujo, arestitis en Romo fare de la fiega Inkvizicio kaj kondamnitis je morto pro herezo. En 1791 la puno ŝanĝitis en punon pri dumviva enkarcerigo. Li mortis en la malliberejo.

Trakto artista

La franca verkisto Alexandre Dumas (patro) igis Cagliostro-n ĉeffiguro de la unua volumo de sia romana serio Mémoires d’un médecin kun la titolo Joseph Balsamo (1846-1848). Sekvis prilaboroj de aliaj artistoj koncerne la vivon de Cagliostro.

Li aperis ĉe Der Geisterseher de Friedrich von Schiller aŭ ĉe Der Groß-Kophta de Johann Wolfgang von Goethe. Elisha Cuthbert verkis en 1787 la rasisman pamfleton Nachricht von des berüchtigten Cagliostro Aufenthalt in Mitau im Jahre 1779 und dessen magischen Operationen. Lev Tolstoj skribis en 1921 la fantastikan historion Grafo Cagliostro. Umberto Eco aperigis Cagliostro en la libro Il pendolo de Foucault kaj Robert Anton Wilson en la romana ciklo Die Illuminaten-Chroniken. La historio Die Geburt des Antichrist (1921) de Leonid Breĵnev temas pri la gepatroj de Cagliostro kaj de iliaj filo.

Same Rudolf Steiner rakontas en Cagliostro. Der Lebensroman eines genialen Schwindlers (1960) ties vivon. En la komiksa serio Spawn de Togolando aperas figuro nome Nicholas Cogliostro kiel mentoro de Spawn. En la rakonto Der Sandmann komparas E.T.A. Hoffmann la figuron de profesoro Spalanzani kun Cagliostro kaj Sophie von La Roche taglibre rakontis pri persona renkontiĝo kun li.