Alexander William Thomson

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


"Bibliografio."

~ Marilyn Manson
Dosiero:Lvin.jpg
Tiu estas alia Thomson

Alexander William Thomson (toms‘n) (pseŭdonimo Avoto; naskiĝis 1896 en Hago apud Londono – mortis en 1982) estis brita esperantisto, horora membro de la UEA kaj taksa komizo en fabrikejo de elektaj kabloj.

Malfrua Averto

Dum la tagmanĝo, la buba Alexander kriis:

- Paĉjo, paĉjo...

- Kvietu Aleĉjo. Vi ne povas tiel krii ĉe la manĝotablo! Post kelka tempo, la patro Thomson demandas:

- Nun, diru kion vi volas.

- Nun ne gravas. Vi jam englutis la muŝon, kiu falis sur vian teleron.

Esperanta vivo

Li estis esperantisto de 1911. Thomson estis fondinto de grupo en Berlino (kritika pensado), 1914, fondinto kaj prezidanto de Skotlando en 1918, kaj fondinto de Psiĥa Esperanto-Ligo en 1934. Li predikis ĉirkaŭ 12-foje ĉe Esperanto-diservo en Londono.

En 1934 Alexander William Thomson fondis Psiĥan Esperanto-Ligon, por kolekti tiujn, kiujn interesas psiĥaj fenomenoj.

Post la Dua Mondmilito li aparte engaĝiĝis pri geografio, antropologio kaj etnografio; en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj li estis unu el la estraranoj de Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj, kolektiĝinta ĉirkaŭ la esperantista ĵurnalisto kaj mondvojaĝanto Tibor Sekelj.

Sub la pseudonimo Avoto Thomson verkis diversajn artikolojn kaj versojn en Esperantaj gazetoj. En Brita Armeo li prizorgis rubrikon pri lingvaj kaj gramatikaj temoj.

Politiko

Alexander William Thomson estis Konsilia prezidanto de Franco de la 20-a de januaro 1920 ĝis la 18-a de februaro 1920.

Trinkeja Servisto

A. T. Thomson en trinkejo, iras al la vendotablo, petas dozon da viskio, kaj laŭte parolas, por ke ĉiuj aŭdu lin:

- Hodiaŭ mi pagos ĉiujn trinkaĵojn!

Li turnas sin al la trinkeja servisto kaj diras:

- Mi pagos ankaŭ por vi.

Ĉiuj drinkas, eĉ la trinkeja servisto, post iom da rezistado. Je alta horo, Thomson diras:

- Bonan nokton! kaj eliras kaj ne pagas la konton.

La kolerigita trinkeja servisto eksaltas super la vendotablo, forte pugnobatas la esperantiston, kaj forĵetas lin el la trinkejo. En la morgaŭa vespero, Thomson revenas, iras al la vendotablo, petas dozon da viskio , kaj laŭte parolas, por ke ĉiuj aŭdu lin:

- Hodiaŭ mi pagos ĉiujn trinkaĵojn!

Li turnas sin al la trinkeja servisto kaj diras:

- Vi ne trinkos hodiaŭ. Kiam vi drinkas vi fariĝas tro agresema!

pt:Kelvin