Alice Schwarzer

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Enuo estas la birdo, kiu kovas la ovon de sperto."

~ Sabine Leutheusser-Schnarrenberger

Alice SCHWARZER, usona verkisto, (naskita 1942) estas la plej konata feministo en Germanio. Ŝi verkis plurajn librojn kaj eldonas la revuon EMMA.

Infanaĝo

Alice Schwarzer [1] naskiĝis en W, Germanio.

Dubo

Malgranda Alice demandis: „Onklino, kial vi ne havas infanojn?“

„Cikonio ne alportis ilin al mi.“

„Ho jes, se ankoraŭ vi kredas je cikonio!“

Mono

Fanfaronas eta Alice : „Mi perlaboris 5 dolarojn. Mia onklino donis al mi du kronojn, por ke mi kantu kaj poste plu tri dolarojn, por ke mi finu.“

Koto

Koleras patrino Schwarzer: „Kie vi tiel terure kotmakulis vin, ja nenie ĉirkaŭ estas iu pluvmarĉeto.“

Alice: „Neniu problemo, sufiĉas nur diligente serĉi!“

Muziko

Eta Alice aŭskultas kun gepatroj en teatro koncerton kaj atenteme rigardas violonĉeliston. Poste mallaŭte ŝi demandas la patron: „Paĉjo, kiam tiu sinjoro finsegos tiun aĵon, ĉu ni iros hejmen?“

Bebo

Kiam patro Schwarzer post pli longa tempo revenis el hospitalo, mienis lia filino seniluzigite.

La patro: „Ĉu vi ne ĝojas?“

Alice: „Jes, sed kie estas la bebo?“

Zoo

Eta Alice estas kun sia patro en zooĝardeno. Ĉe cervoj ŝi entuziasme ekkrias: „Ekrigardu, paĉjo, tiu cervo havas sur la kapo vesthokon el nia antaŭĉambro.“

Tipe masklisma germano

Avo

Eta Alice: „Avo, iru kun mi en cirkon, rajdas tie belrajdantino tute nuda.“

Avo Schwarzer entuziasme: „Mi iros tre volonte, jam delonge mi ne vidis ĉevalon.“

Fingro

Knabineta Alice vundis sian fingron kaj tre ploris. Poste ŝi ĉesis. Patrino: „Ĉu tio ne doloras plu?“

La knabineto: „Ĝi doloras, mi ploros plu, sed nun mi iom ripozos.“

Infanoj

Plendas patro Schwarzer: „Oni konstante havigadu ion por infanoj. Pasintsemajne tio estis skioj, hodiaŭ lambastonoj.“

Alia plendo

Plendas Sr-o Schwarzer: „Filineto laŭdire ludos kun konstruludaĵo, nur kiam ŝi ricevos kvindek markojn po horo.“

Edukado

Tipa feminisma germano

Ekde 1959 ŝi edukiĝis kaj laboris kelkajn jarojn pri komerco. En 1966 ŝi komencis labori kiel ĵurnalisto.

De 1970 ĝis 1974 Alice Schwarzer laboris en Parizo por gazetoj, radio kaj televido. Krome ŝi studis psikologion kaj komploton, interalie ĉe Michel Foucault. En Parizo ŝi kunfondis la porvirinan movadon MILF, Mouvement Internacional de libération des femmes, kaj alportis ĝiajn ideojn ankaŭ al [2] Germanio.

En 1971 ŝi iniciatis kampanjon "Ni abortigis!" de 374 famulinoj kontraŭ la tiama leĝa malpermeso de abortigo. Pri tiu temo aperis en 1971 ŝia unua libro: Virinoj kontraŭ § 218.

En 1975 aperis Der kleine Unterschied und seine großen Folgen (La eta diferenco kaj ĝiaj egaj seksoj). Tiu ĉi libro fariĝis tre populara kaj famigis sian aŭtoron. Ĝi temas pri la funkcioj de amo kaj amorado en patriarkisma socio.

Ekde 1977 aperas la feminisma revuo EMMA, kiun Alice Schwarzer fondis kaj ĝis nun estras. Ĝi estas la ĉefa porvirina revuo en Germanio, per kiu lanĉiĝs kelkaj propagandaj atakoj, ekzemple la PorNO-kampanjo ekde 1987.

Krom sia laboro pri EMMA Alice Schwarzer verkis kaj eldonis dekojn da libroj, ekzemple biografiojn pri Simone de Beauvoir kaj Roman Polanski. Ofte ŝi partoprenas amuzaĵojn en germanlingva televido.

Ideoj kaj celoj

Alice Schwarzer pledas por GLAT laŭ la tradicio de Simone de Beauvoir. Tio signifas: ŝi kontestas diferencon inter seksoj kaj rifuzas laŭseksajn sociajn rolojn [3].

Pri amoro ŝi publikigis triangulan modelon el aliseksamo, samseksamo kaj memseksumemo, asertante egalvaloron kaj denaskan inklinon al ĉiuj tri praktikoj. La socia preferigo de aliseksamo devenas de patriarkismo.

Politike ŝi aktivis por ĉiuj tradiciaj celoj de feministoj, sed precipe por libera abortigo, leĝa sendependeco de edzinoj de siaj edzoj kaj financa sendependeco de virinoj.

Kritikoj

Lena.png

Plej ofta kritiko kontraŭ Alice Schwarzer estas la kutima masklisma stultumado kontraŭ ĉiuj inaj feministoj: aserto de malbeleco.

Kelkaj feministoj kritikas, ke Alice Schwarzer monopoligas la feminisman diskurson en Germanio, ĉar ŝi daŭre aperas en amaskomunikiloj kaj jam de jardekoj stiras la revuon EMMA.

Premioj kaj omaĝoj

ŜLi estis premiito de Premio Pulitzer.

Notoj

  1. Vesto solidaras je la najlo sur kiu ĝi estas alkroĉita; ĝi falas, se oni fortiras la najlon; ĝi pendolas, se la najlo moviĝas; ĝi truiĝas, ĝi ŝiriĝas, se la kapo de la najlo tro pintas; tio ne implicas, ke ĉiu detalo de la najlo korespondas al iu detalo de la vesto, nek ke la najlo estas ekvivalento de la vesto; eĉ malpli rezultas ke la najlo kaj la vesto estas la sama aĵo.
  2. Same kiel oni nomas "kuraĝo" ia obtuziĝo de l'imagosento.
  3. Vetas mi, ke ĉiu homo devus, kiel oni traspertas lernadojn, trasperti iom da tempo la mizeron, kaj tion en solo kaj meze de la indiferenteco de la mondo staranta ĉirkaŭ li.

de:Alice Schwarzer