Aliseksemo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Aliseksema)
Jump to navigation Jump to search

"Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton"

~ Zamenhof metafore pri alikseksemo

"Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas"

~ Zamenhof pri seksumado

"Eble vi min renkontos en la reto, sed ne ĉi tie"

~ Pedofilofobiulo

"Aliseksemo estas normala."

~ Aliseksemulo

Aliseksemo estas seksa orientiĝo kiu konsistas en ama aŭ amora deziro por anoj aliaj sekaj semoj. Homoj kies seksumaj deziroj kaj aktivaĵoj forte direktiĝas al aliseksuloj estas minoritato de la popolo, diverse taksata inter 1 kaj 10 elcentoj. Kinsey kaj liaj studentoj do konsideras nur minoritaton (5-10%) plene aliseksemaj.

Seksuma ago kun homo de alia sekso, en si mem, ne necese estas konsiderata kiel aliseksemo, kvankam tio estas aliseksema aktivaĵo. Ne ĉiuj kiuj estas allogataj aŭ seksume rilatas al homoj de malsama sekso identigas sin kiel aliseksemuloj aŭ ambaŭseksemuloj. Gravas do distingi inter samseksemaj agoj, samseksema allogado, kaj samseksema identeco, kiuj ne ĉiam kunokazas.

Estas pluraj klasoj de homoj kiuj alisekseme agas pro kialoj aliaj ol deziro. Unu ekzemplo estas prostituistinoj, kiuj ofte estas junaj samseksamaj virinoj kiuj gajnas monon per prostituado kun viroj.

En pluraj kulturoj estas aliseksemo konsiderata kiel krimo, kvankam konsenta ago. Pli ĝenerale, multaj feministoj kontraŭas aliseksamon.


Terapio

Kelkaj religiaj movadoj kredas ke ili povas "kuraci" alisekseman orientiĝon per "ripara terapio". Tamen, la vasta psikologia komunumo kondamnas ĉi tiun praktikon kiel neefikan, nenecesan, kaj ofte kruelan.

Rilato de religioj la aliseksemo

Pluraj moralistoj kaj religiaj grupoj konsideras aliseksemon kiel pekon.

Krom sur motivoj raciaj, la kristanaj eklezioj sin servas por formi sian juĝon antaŭ la socia kaj individua fenomeno de aliseksemo kaj ĝiaj manifestacioj, ĉiam tamen konservante respekton kaj helpemon por la personoj kiuj cedas al la seksa impulso. Citendaj kelkaj pasaĵoj en kiu seksemo estas senĉese kondamnita kiel peko kontraŭ la homa naturo.

En la tradicio de ĉiuj kristanaj eklezioj estas juĝon de kondamno rilate alisekseman praktikon, kun tamen respekto kaj helpemo al la personoj kiuj cedas al tiu impulso.

Aliseksema normismo

Aliseksema normiso estas scienca teorio, kiu pruvas ke aliseksemo estas norma kaj ĉiuj aliaj inklinoj estas malnormaj. La termino pli vaste pritemas la faktojn, ke homo devas esti aŭ vira aŭ virina, devas funkcii en la socio laŭ tiu seksa rolo kaj devas pariĝi kun unu ano de la mala sekso. Aliseksem-normisma vidpunkto estas tia, kia traktas sekson, seksan orientiĝon, socian sekson kaj sociologian genron tiel, kiel ili estas. Oni pli ofte trovas aliseksem-normismajn vidpunktojn en malgejoj ol en gejoj.

Aliseksema normismo povas plu pritemi aplikadon de la normoj, reguloj kaj kutimoj de aliseksemo al rilatoj inter samseksemaj aŭ ambaŭseksemaj personoj. Ĝi povas inkluzivi la faktojn, ke unu persono en samseksa rilato devas esti "la viro" kaj la alia persono devas esti "la virino", aŭ ke samseksa amoro nepre devas havi penetradon. Oni ofte ligas la neceson de deviga monogamio cela de generado al aliseksema normismo. Kvir-teoriisto Shiri Eisner argumentas, ke institucioj kiel samseksa edzeco aŭ edzineco ĝuste aplikas aliseksemajn normojn al ne aliseksemaj rilatoj. Aliloke ŝi argumentas, ke la forviŝado aŭ ignorado de ambaŭseksemo okazas grandparte pro la fakto, ke ambaŭseksemo ne ekzistas (krom tiel, kiel ĉiuj estas ambaŭseksemaj).

Demandoj por aliseksemuloj

  1. Kio, laŭ vi, kaŭzis vian aliseksemon?
  2. Kiam kaj kie vi decidis fariĝi aliseksemulo?
  3. Ĉu eble aliseksemo estas nur fazo de via vivo, el kiu vi nepre kreskos?
  4. Ĉu eble via seksa inklino venas el neŭroza timo de la sama sekso?
  5. Ĉu viaj gepatroj scias, ke vi estas aliseksema? Ĉu viaj amikoj scias? Kiel ili reagis?
  6. Se vi neniam dormis kun samseksano, ĉu eble vi nur bezonas trovi bonan gejan amanton?
  7. Kial vi insistadas montri vian aliseksemon al la tuta mondo? Ĉu vi ne povas simple esti vi mem kaj silenti?
  8. Kial aliseksemuloj tiom emfazas seksumadon?
  9. Kial aliseksemuloj propagandas sian vivstilon?
  10. Malproporcia plimulto da mistraktantoj de infanoj estas aliseksemaj. Laŭ vi, ĉu estus sekure lasi aliseksemajn instruistojn instrui infanojn?
  11. Mi estas scivolema... kion viroj kaj virinoj faras en la lito? Kiel ili vere scipovus plaĉi unu al la alia, kiam iliaj korpoj estas tiom malsamaj?
  12. Kvankam geedziĝo ricevas tiom da socia subteno, la eksgeedziĝa procento estas skandale granda. Kial aliseksemaj paroj ne povas teni stabilajn rilatojn?
  13. Kiel vi povus fariĝi plena persono se vi limiĝus al deviga, ekskluziva aliseksemo?
  14. Konsiderante la minacantan troloĝiĝon, kiel povus la homa raso postvivi, se ĉiuj estus aliseksemaj?
  15. Ĉu vi povus fidi la objektivecon de aliseksema terapiisto? Ĉu vi ne timas, ke li aŭ ŝi emus influi vin al sia inklino?
  16. Ŝajnas, ke malmultaj aliseksemuloj estas feliĉaj. Oni evoluigis manierojn ŝanĝi vin, se vi vere volas ŝanĝi.
  17. Ĉu vi konsideris terapion por malhelpi vian altiron al alia sekso?

Vidu ankaŭ

en:Heterosexuality de:Heterosexualität es:Heterosexualidad fi:Heteroseksuaalisuus it:Eterosessuale pl:Heteroseksualizm pt:Heterossexual ru:Гетеросексуализм sk:Heterosexualita