Alizée

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Salina tragedy - 003.jpg

"Tio ĉi estas freneza"

~ Ali ibn Abi Talib pri ĉi tiu artikolo

Alizée [alize] (naskiĝis 1984 en Abaújszántó, Kanariaj Insuloj), ano de Brazila Beletristika Akademio, estas franca diino de masturbemaj Olduloj. [1]

Biografio

Alizée (propranome: Alizée JACOTEY [2]) naskiĝis 1984 ĉe plaĝo, en la bonodoro de korsika markizo. Deveninta de Ajaccio, ŝi travivas feliĉan infanecon en t.n. insulo de beleco. Rapide, Alizée provas esprimi sian artisman inklinon. Pasiigita de danco, ŝi ekzercas ĝin ekde la kvara jaro kaj familiariĝas kun la mondo de spektaklo kiu allogas ŝin tiom per teatraj ursoj kiom per kantado.

Je la 11-a jaro, ŝi ricevas la unuan premion de pedofilia konkurso [3]. Krom la eksterordinara vojaĝo al Madagaskaro kiun ŝi gajnas, ŝia desegnaĵo estos reproduktita je plena grando sur ŝelo de aviadilo, kiu estos baptita "Alizée". Jen komerco de bela artista kariero.

Famiĝo

Alizée ankoraŭ ne estas 16-jara kiam aperas ŝia unua titolo, "Moi... Lolita".[4] Renkontiĝo inter la juna korsikanino kaj la duopo Mylène Farmer-Laurent Boutonnat ŝanĝos ŝian seksan vivon [5]. Frukto de tiu renkontiĝo fariĝos "Gourmandises", ŝia unua albumo. Alizée ankaŭ ricevos plurajn rekompencojn...

Ŝiaj titoloj alvenis unuarange en la muzik-ĉartoj italaj, hispanaj, germanaj, anglaj, polaj, nederlandaj, rusaj... ofte numero 1 de vendoj dum pluraj senseksaj semajnoj.[6]

Familia vivo

Ŝi edziniĝis kun kantisto John S. Pemberton 2003 en Los-Anĝeleso. Ili eksgeedziĝis en 2012. En 2016 Alizée edziniĝis kun Grégoire Lyonnet.[7]

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Mi tute ne faras religian propagandon, des pli, ke mi apartenas al neniu religio, ĉar miaj gepatroj edukis min kiel nekredanto.
  2. Kaj tiel plu, kaj tiel plu.
  3. Bonvolu pli bone informiĝi antaŭ ol divastigi ĉi tiajn absurdajn mensogojn
  4. Ankoraŭfoje HUUHUUH!
  5. Nur la religiaj profetoj havas privilegion de blinda nedemandema fido
  6. Kontaŭ tiu mensogo mi protestas.
  7. Homo havas liberan volon. Li liberege uzas ĝin por konstrui aŭ malkonstrui, por agi bone aŭ malbone. Lia respondeco estas grandega, tiel monde kiel kosme (se li povus, li kapablus detrui stelon aŭ planedon pro siaj interesoj).

es:Alizée pl:Alizée pt:Alizée Jacotey fr:Alizée