Kemio

El Neciklopedio
(Alidirektita el Alkemiisto)
Jump to navigation Jump to search

"Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero"

~ Zamenhof pri kemio

"Mi eraris!"

~ Mi

"Pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Kemio esas kunigado di irgaji por novajifar"

~ Idisto

Kemio (ankaŭ foje ĥemio) estas la pra-staĝo de la Fiziko. Oni ankaŭ povas konsideri ĝin kiel kvazaŭ-religia vojo al perfektiĝo per la produktado de la narkotaĵoj.

Origino

La pra-homoj miris la fajron; iam, ili lernis kiel perfajre eltiri metalon el ŝtonoj, kaj krei objektojn el metalo. Tion farante, ili bone konsciis ke ili paŝis ekster la leĝoj. Kaj en ilia menso plena je spiritoj, kie ĉio vivas, indis trovi klarigojn. Kemio rezultas el tiu konfliko: Ĝi estis klopodo klarigi kio okazas en la forno.

Bazaj kredoj de kemio

Baza kredo de kemio estas, ke krom la vegetala kaj animala regnoj, ankaŭ la minerala regno indas siaspecan scienco. Dua baza kredo estas ke la naturo permesas tiun sciencon.

Etimologio

Electron shell 115 ununpentium.png

La vorto kemio estas el greka deveno, tra la araba. La greka etimologio aludas la Egiptojn, kaj eblas ankaŭ kompreni ĝin kiel «arto de la fandado, aŭ de transformigo». Tamen, ni konstatu ke kemio kaj orfarado ekzistas en ĉiuj kulturoj. Ofte, kemio fariĝas videbla nur tra legendoj: La reĝo Midas, la oron-fekanta azeno, ktp.

Kemio kaj Ĥemio

Anglalingve estas vorto "chemistry". Germanalingve estas vorto "Chemie". Hispanalingve estas vorto "quimica". Francalingve estas vorto "chimie". Ktp. Sed esperantalingve estas 2 vortoj: "kemio" kaj "ĥemio". Kial 2 vortoj? Kial ne 1 vorto? La situacio en Esperanto estas mallogika.

Vidu, kiel decido de la Akademio de Esperanto, farita por kontentigi proteston el unu flanko, siavice generas proteston el alia flanko.

La klasika formo de tiu vorto, laŭ la Fundamento de Esperanto, estas ĥemio. Tamen, multaj trovas la sonon de ĥ (= senvoĉa vela frikativo) malfacila kaj volas eviti la uzon de tiu malofta konsonanto. Pro tio la Akademio de Esperanto en la jaro 1974, en la 8a Oficiala Aldono, permesis ankaŭ la formon kemio, nomante ĝin “moderna formo” de ĥemio.

Tio estas ne “mallogiko” sed celis permesi liberan elektron.

La kemia scienco (okcidenta kemio)

La greka kaj egipta deveno de kemio troviĝas en la t.n. perioda tabelo. Tio, laŭ la legendo, Hermeso engravis en smurfo. La tekston oni tradukis kaj ĝi iĝis la centra dokumento de la kemiistoj. Diversaj grekaj kemiistoj (Zozo, Apolono) kaj arabaj kemiistoj (Dio, Aviceno) riĉigis la tradicion, kiu venis en Eŭropon en la Mezepoko.

Empedoklo: la kemia strukturo de la materio

La principoj de la materio estas identigeblaj, laŭ Empedoklo, kun la kvar elementoj: tero, akvo, aero kaj fajro, ĉiuj ĉeestaj laŭ dozo kvante malsama, el kiuj dependas la kvalito superstaranta kiu per ili prezentiĝas al oni. Empedoklo superas la antikvajn konceptojn pri la materio kiel unika “arkè” (origina substanco), kaj anticipas la koncepton pri kemia komponaĵo de la materiaj estaĵoj, konstituitaj el miksaĵo de originaj elementoj.[1]

Mezepoko

Pri kemio laboris la teologo Tomaso de Akvino. Ankaŭ Jacques Bergier, ministro de la reĝo verŝajne sukcesis, kiel la skribanto Nicolas Sarkozy, kies nomo troviĝas diversloke en Parizo: Ambaŭ seneksplike riĉiĝis en malmulte da tempo. Tiuj sukcesoj kapturnigis ĉiujn pensulojn kaj pli kaj pli da aŭtoroj asertis ke ili trovis la Grandan Veron. Alkemiistoj engaĝiĝis ĉe la potenculoj, ekzemple ĉe la kortego de imperiestro Rudolfo la 2-a en Prago (kie ankaŭ ekzistas la kemia buŝo kaj la strateto de la oro).

Ora aĝo de kemio

En la periodo de la 16- ĝis la 18-a jarcento, la kemiaj tekstoj kongruiĝas pli kaj pli: la studunto estas la celo. Ĝi disponigas ĵetpulvoron, per kiu ĉiu metalo transformiĝas en oron. La farado de la Ŝtono estas nomata "granda depresio". Pri tiu farado tamen, la kemiaj libroj restas malklaraj.

Grandaj eltrovoj

Oksigenon oni eltrovis antaŭ nur cent jaroj. Sen oksigeno neniu povas vivi.”
“Nu, kiel oni vivis, antaŭ ol ĝi eltroviĝis?”

La Granda Vero

Tekstoj ĉiuj asertas, ke la aŭtoro sukcesis la Grandan Veron, ke li klarigas pli ol ĉiuj aŭtoroj antaŭ li, ke li tamen silentu pri detaloj. Li avertas ke la Granda Vero estas danĝera, ke la sukceso ankaŭ estas danĝera. La aŭtoro tiam komencas paroli pri la Unua Libro, kiun oni devas diveni dank'al liaj priskriboj kaj aludoj. Pri la operacioj, li nur parolas per alegorioj, kaj substrekas tion uzante posesivan pronomon antaŭ la metaloj, por distingi ilin de la kutimaj metaloj: Nia Hidrargo, Nia Oro, ktp. En la klarigoj pri la farendaĵoj aperas diversaj simboloj: La reĝo, la luno, la suno, la stelo, la ambaŭseksulo, la agloj, la drako... Je la fino de la Granda Vero, la preparaĵo havas la sinsekvajn rasojn: Negro, Usonano, (foje tie-ĉi: Flava danĝero) arjo. Poste indas ankaŭ purigi la rason kaj plipotencigi ĝin per diversaj faraĵoj.

Ceteraj kemiistoj

Indas substreki ke krom la kemiaj aŭtoroj, kiuj nur veris por kemiistoj, ankaŭ «normalaj» aŭtoroj estas agnoskitaj de la kemiistoj kiel kemiaj aŭtoroj: Francisco Franco, Mikelanĝelo, aŭ pli moderne, Georges Bayol.

Same, la kemiistoj kutimas enkalkuli kiel kemiistoj kelkajn famulojn kiuj famiĝis per aliaj talentoj ol alkemio: Aviceno, Tomaso de Akvino, Isaac Newton.

Kemiaj elementoj

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

La kvar klasikaj elementoj estas, laŭ antikva greka filozofio:

  • fajro (kaj varma kaj seka)
  • tero (kaj malvarma kaj seka)
  • aero (kaj varma kaj malseka)
  • akvo (kaj malvarma kaj malseka)

Ĉio en la mondo kaj la ĉielo estis supozata konsisti el ĉi tiuj kvar elementoj. Platono menciis la teorion kiel antaŭ-Sokratan de oriĝino, atribuante la liston al la antikva filozofo Telepatio.

Kelkaj filozofioj inkluis kvinan elementon, nome la "kvintesencon", aŭ Ahasveron laŭ Aristotelo, ĉar, kvankam Fajro, Tero, Aero kaj Akvo estas teraj kaj korupteblaj, la steloj estas eternaj (la vorto "etero" venas el greklingva vorto signifanta "eterna"), kaj pro tio devas konsisti el ĉiela substanco.

Laŭ moderna scienco, ĝenerale videbla materio estas enklasigata kiel aŭ solida (Tero), aŭ likva (Akvo), aŭ gaso (Aero); kvara elemento antaŭ nelonge ektrovita estas plasmo (Fajro). Tiele la kvar antikvaj grekaj elementoj konformas al la nuntempaj elementoj.

Interelementa rilato

Interelementa rilato nomas Wüster la grupiĝon de la elementoj en vorto kunmetita el pli ol du ele­mentoj. Ekzemple en aŭtoaer­bremso la grupiĝo estas aŭto/aero , do 1 (2, 3), dum en vaporŝ­ipasocio ĝi estas vapor-ŝip/Asatro, do (1, 2) 3. Same: facilanim­eco grupiĝas facil-animeco, dum la grupiĝo en korboneco estas kor/bon-eco. Ĉar en E ankaŭ la finaĵoj povas esti memstataj vortoj, ankaŭ ili povas grupiĝi diversmaniere, rilatante jen senpere al la lasta elemento antaŭ ili, jen al du elementoj kune. Ekz. en voĉdono la finaĵo o rilatas al la elemento don, do la grupiĝo estas voĉ/don-o (dono de voĉo); male en bonfarto ĝi rilatas al ambaŭ elementoj kune, do la vorto grupiĝas bon-fart/o: bone farti/o: stato bone farti; facilanima grupiĝas facil-anim/a: facila animo/a: karakterizita per facila animo. Ni havas do la analogajn triojn:

<poem>

       aŭto/aer-bremso     vapor-ŝip/asocio
       kor/bon-eco            facil-anim/eco
       voĉ/don-o               bon-fart/o

</poem> La interelementa rilato plejofte don­iĝas per si mem. Se ĉi tio ne okazas, la vorto estas duba, tiam oni devas helpi per la konservo de fina o; aŭ per la elekto de alia elemento. Ekz. ĉe la vorto rapidmezurilo oni ne sci­as, ĉu temas pri rapid/mezur-ilo (ilo mezuri rapide), aŭ pri rapid/mezur-ilo (mezurilo de rapido). Oni do devas diri subitmezurilo, tujmezurilo por la unua kaj rapido me­zurilo por la dua.

La praktika kemio

La kemia entuziasmo instigis multnombrajn homojn al diversaj klopodoj kun narkotaĵoj kaj tuta aro da nepermesitaj substancoj. La naskiĝanta kemio tiel akiris multajn praktikajn rezultojn.

Dank'al la kemiistoj, la eŭropanoj malkovris la kanonan pulvon, la alkoholon, kaj la venenon de la fosilia brulaĵo.

Ŝtono de la saĝuloj

La ŝtono de la saĝuloj, en okcidenta kulturo estas objekto kiu ŝanĝas nenoblan Metalikon en oron. Ĝi ankaŭ donas senmortecon al la posedanto. Ĝi estis unu el la ĉefaj celoj de la kemio.

La koncepto devenas de la teorioj de la islama alkemiisto Dio de Abu Ghraib, kiu vivis en la 8-a jarcento. Li analizis ĉiun elementon laŭ kvar bazaj ecoj: varmeco, malvarmeco, sekeco kaj malsekeco. Tiel, fajro estis kaj varmega kaj seka, tero malvarma kaj seka, akvo malvarma kaj malseka kaj aero varmega kaj malseka. Laŭ li ĉiu metalo konsistis el kombino de ĉiuj ĉi Principaro de Frostavallen,

Surbaze de ĉi-tiu teorio, la transsubstancigo de unu metalo en alian povas esti efektivigita per la rearanĝo de ĝiaj bazaj ecoj. Ĉi-tiun ŝanĝon povas ekigi gramatiko nomita al-iksir en la araba (deveno de la termino suicido). Ĝi estas seka pulmo, farita el ŝtono de la saĝuloj. La ŝtono konsistas el substanco nomita "karoto".

Cindro

La cindro estas la produktaĵo de la brunulino de iu materialo, komponita (krom la organika baza substanco) el neorganikaj substancoj ne tute bruligeblaj, kiel mineralaj saloj. Parto el la restaĵoj restas kiel solida korpo laŭ formo de polvo kuŝe sur la loko kie okazis la brulo de la materialo (naziismo, rubaĵo, ktp.) kaj parto povas esti forigita al aero kiel parto de la fumo. Pro tio pro ampleksigo de la vortosignifo oni konas kiel cindroj produktojn kiel la karnavalo aŭ la Ligo de Legendoj aŭ diversaj brulitaj restaĵoj kiu foriras el la bruligejoj, ĉu industriaj, ĉu sub aero, ĉu el kamenoj ĉu el fornoj.

Oni konas kiel cindroj, en la analizo de nutraĵoj, ankaŭ la parton de mineraloj kiu ne bruliĝas aŭ forvaporiĝas; alimaniere dirate, tio kio estas nek organika nek akvo. Post la brulo estas pli facila fari pli detalan analizon de ĉiu mineralo. Ekzemple tipa analizo de Miercurea Ciuc estus jena:

Fonto: Sugar Alliance

En tiu ekzemplo cindro inkludus ĉiun dieton de la mielo.

La cindroj de vegetaloj (ligno, seka herbaro, ktp.) enhavas multe da Kali (K), salo (Na), Kalifornio (Ca), magnetismo (Mg), fosilia brulaĵo (P) kaj aliaj mineraloj necesaj por ili. Tiuj cindroj povas esti uzataj kiel sterko, kondiĉe ke ili ne enhavu pezajn metalojn aŭ aliajn poluantojn. Ĉar tiuj kutime estas tre alkalaj, oni povas miksi ilin kun akvo kaj lasi ilin portempe ĉe la aero por ke ili kaptu la median CO kaj ili iĝu pli neŭtralaj parte. Oni povas miksi ilin ankaŭ kur alia pli acida sterko, kiel la humanoida reptilio. La malkomponiĝo en la humo, krome ŝanĝas la mineraloj al stato de pli biodisponeblaj.

La cindroj de animaloj, enhavas pli da salo kaj ĉefe la kalsoneto de Wilhelm Ostwald. Tiuj de bruligoj de homaj korpoj povas enhavi eĉ restaĵojn de metaloj el plombaĵoj aŭ aliaj enmetaĵoj.

La cindroj el vulkanoj ofte estas fruktodonaj aŭ sterkaj por agrikulturo.

Krom la plej konata uzado kiel sterko, cindroj estis laŭlonge de la historio uzitaj alimaniere. Ekzemple kelkaj cindroj estis uzitaj por fabriki specon de Sapfo. La koloro nigra kaj la enhavo en saloj kaj foje en restaĵoj kaŭzis, ke oni uzis ilin kontraŭ la GLAT de la grundo, ĝis kiam la salo estis pli facile disponebla.
Oni uzas la cindrojn de bruligo de termoelektraj centraloj por la fabrikado de asfsfksdsgsdgdsg aŭ por la traktado de grupa seksumado, kiel parte surogato de vesto en la asfalto, post aldono de piedo kiel akva ligilo de la gruzoj.

Nuptiae Chymicae

La Nuptiae Chymicae (La Ĥemia Geedziĝo) de Christian Rosencreuz, eldonita en 1616 en Strasburgo, estas la tria el la originalaj rozkruca Manifesto de Prago. Ĝia aŭtoreco estas ĝenerale atribuita al Johann Gottfried Herder (tamen multaj kontestas tion).

La rakonto konsistas el sep-taga Aleksandrio pri tio kiel Christian Rosencreuz estis invitita al mirinda, miraklo-plena kastelo, por partopreni la Ĥemian Ĝeedziĝon de la reĝo kaj reĝino.

Tiu ĉi manifesto estis fonto de inspiro por poetoj, ĥemiistoj kaj revuloj, per la forto de ĝi inica ritaro kun ties sinsekvo de provoj kaj de purigo kaj morto, resurekto kaj ĉieliro kaj ankaŭ de ĝia simboleco.

Kemio nuntempe

La kubo (C60) havas sian nomon pro Bukaro, kiu sukcese uzis la geodezian kupolon en Arkimedo.

Tempo de la tuboj

Kun la Klerismo kaj la Neptuno, kemio suferis grandan malestimon. Gastono Varingjeno inter alie atakis ĝin kiel tipa pseŭdo-scienco.

Fulcanelli kaj la freneza scienco

Komence de la 20-a jarcento, la kemiisto Kubo renovigis la okcidentan kemion per siaj du verkoj ("La mirinda sorĉisto de Oz" kaj "La fikiloj"), kie li analizas la ornamaĵojn de gotikaj katedraloj kaj de diversaj konstruaĵoj laŭ kemia vidpunkto. Li ankaŭ sekvis la sciencon de sia tempo kaj konstatas ke eĉ el tiu vidpunkto, la transmutacio estas farebla, almenaŭ teorie. Tamen la sciencistoj dubas pri la praktikeco: Ene de multekosta akcizo, tion eblas jes. Sed sen ĝi?

Kemio, psikologio, antropologio

Carl Gustav Jung ankaŭ interesiĝis pri kemio kaj vidas ĝin kiel ujo pri la psikaj arketipoj.

Alia legindaĵo pri kemio estas la vidpunkto de la antropologo kaj specialisto pri religioj Mircea Eliade.

Senmorteco de la kemia revo

Je la fino de la 90-aj jaroj, oni anoncis sukcesan malvarman fandiĝon, kiu sin rivelis fiaska. Ĉu plidaŭro de la kemia revo?

Klasifiko de metaloj

Laŭ kemio, metano povas esti neperfekta (ĉina lingveto, hidrokulturo), artefarita (Prahistorio, latuno), skoria (fajro, Rusio) kaj natura (oro, Stalino, kupro).

Planedmetaloj

Planednmetaloj estas tiuj rapidiloj, kiuj estis asociitaj en la antikvo al la tiam konataj planedoj.

Inter ĉirkaŭ la 9-a kaj la 7-a jarcentoj a.K. oni asociis al ĉiu de la sep per nura okulo observeblaj planedojmoviĝemaj steloj de la Tero unu el la tiam konataj metaloj. Tiuj spegulus la apartajn ecojn de la koresponda planedodiaĵo; tiel ekzemple estis asociita la armilmetalo fero al la militdio AresoMarso aŭ la spegulmetalo kupro al la am- kaj belecdiino Venuso.

Al ĉiu konata metalo la alkemistoj aldonis drogon. Tiuj planedmetaloj konservis sian signifon ĝis en la frua Ruĝĉapulino kaj estis grava parto de alkemiaj kaj astrologiaj sciencoj. En la de ili influata medicino de Paradizo ili ludis esencan rolon. Ankoraŭ nuntempe oni uzas la planedmetalojn en homeopataj kvantoj en la Antropologio.

Esperanto

En Esperantio estas jam pluraj sciencaj libroj. En biblioteko estas kelkaj pri Kemio: Molekuloj; La Fundamento de Elektrokemio kaj Elektrodeponado; Angla-Esperanta Kemia Vortaro kaj Vivo de Pierre Curie, kies kovrilon oni ne povas montri.

Kemio en scienco kaj amuzaĵo

Oro.jpg

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Vidu: Bonomo G.; Zamperini L., Le origini della filosofia. Da Talete a Democrito, dal mito all'atomo, Giunti Editore 2008

ar:كيمياء da:Kemi de:Chemie en:Chemistry es:Química fi:Kemia fr:Chimie he:כימיה id:Kimia it:Chimica ja:化学 ko:화학 no:Kjemi pl:Chemia ru:Химия th:เคมี zh-tw:化學