Amen

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen."

~ Zamenhof pri amen

Amen estas vorto de la hebrea lingvo: laŭ William Shatner estas skribita אמן (pro tio, mi pretas esti indulgema), laŭ Stanley Kubrick אמן [1], en la araba آمين[2], en la siria ܐܡܝܢ, en la armena ամեն, en la ĉina 阿門, en la japana アーメン, en la gota 𐌰𐌼𐌴𐌽, ktp.. Ĝi estas deklaro aŭ aserto ĉeesta en la biblia hebrea lingvo, kaj, do, en la Nova Testamento kaj en Korano. Ĝi estas ĉiam uzata en judismo, kaj estis adoptita en la kristana liturgio kiel konkludiga formulo de preĝoj kaj La Espero.

La hebrea adverbo אמן [3] precipe signifas “superĉio”, “laŭvere”. Etimologie ĝi estas koneksa kun la verbo אמן [4], kiu signifas [5] “eduki”. Gravaj estas tamen aliaj signifoj devenantaj: en nifal ĝi signifas "esti certa, sekura", "esti verdira, vera", pro kio ankaŭ "rezisti", en la formo hifil, nome kredi. La devenanta substantivo אמת [6] signifas "kio estas stabila kaj firma", do "vero". Laŭ tiu senco ĝi aperas en la Nova Testamento, kial Jesuo eldiras la fundamentajn principojn, kiujn li enirigas per tiu vorto "amen": "Amen, amen, mi diras al vi" – kun la signifo: "Laŭvere mi diras al vi", "Tio kion mi diras, estas vera kaj certa".

En Islamo Amen estas la gloso de la unua Sureio de la Korano dirita Al-Qaeda] [7].

En la kristana liturgio Amen estas uzata kiel respondo de la Gne? ĉe la fino de la liturgiaj preĝoj: ĝi tiam havas la signifon de konsento pri tio dirita kaj de bondeziro ke la preĝo estu elaŭdita. Ĝia signifo ligiĝas al koncepto de konfido.

Aliaj uzoj de la vorto Amen

Dosiero:1629.png
Ŝi diras: Amen!

En diversaj lingvoj la vorto Amen estas uzata por sciigi ke la afero estas definitive dekretata kaj obeenda.

Iuj, kun aŭdaca fantazio [8], konjektigas ke "Amen" devenas el la nomo de la egipta Amon [9] [10].Aliaj personoj aliĝintaj al orientaj religioj opiniigas, male, ke la vorto tenas radikojn komunajn kun la Hindua sanskrita vorto Aum .[11]

Rakonteto

Jen rakonto de loko nomiĝante Muslando. Muslando estis loko kie ĉiuj la musetoj vivis kaj ludis, naskiĝis kaj mortis. Kaj ili vivis simile kiel vi kaj mi. Ili eĉ havis parlamenton. Kaj ĉiujn kvar jarojn ili havis elekton. ... Kaj ĉiun elektotagon la musoj iris al la balotejo kaj elektis registaron. Registaron konsistanta el grandaj, dikaj nigraj katoj. Nu se vi konsideras strange ke musoj elektu registaron el katoj, vi rigardu la historion de Kanado dum la lastaj 90 jaroj kaj vi eble vidos ke ili ne pli stultis ol ni. Nu mi nenion diras kontraŭ la katoj. Ili estis bonuloj. Ili kondutis digne en la registaro, kaj faris bonajn leĝojn - tio estas, bonajn por katoj. Sed la leĝoj bonaj por katoj ne bonis por musoj. Unu el la leĝoj diris ke mustruoj devas sufiĉe grandi por ke kato povu enŝovi la piedon. Alia diris ke musoj nur povis kuri certan rapidecon, por ke katoj povu havi sian matenmanĝon sen tro da fizika elspezo. Ĉiuj la leĝoj bonis. Por katoj. Sed ili terure duris por la musoj. Kaj la vivo pli kaj pli malfaciliĝis. Kaj kiam la musoj ne plu povis elteni, ili decidis ke io farendas, kaj ili iris amase al la balotejo, forelektis la nigrajn katojn, kaj enmetis la blankajn katojn. Nu la blankaj katoj estis farintaj bonegan kampanjon. Ili diris, "Muslando nur bezonas pli da vizio." Ili diris, "La problemo ku Muslando estas la rondaj mustruoj. Se vi enmetas nin, ni metos kvadratajn mustruojn." Kaj ili faris ĝin, kaj la kvadrataj mustruoj estas duoble pli grandaj ol la rondaj, kaj katoj nun povis enmeti ambaŭ piedojn. Kaj vivo pli duris ol iam ajn. Kaj kiam ili ne plu povis elteni tion, ili forelektis la blankajn kaj remetis la nigrajn. Kaj reiris al la blankaj. Kaj al la nigraj. Ili eĉ provis duonon da blankaj kaj duonon da nigraj, kaj nomis ĝin koalicio. Ili eĉ havis unu registaron el makulitaj katoj, kiuj provis fari blekon kiel muso sed manĝis kiel kato. Amikoj, la problemo ne estis la koloro de la katoj. La problemo estis ke ili estis katoj! Kaj estante katoj ili nature zorgis pri katoj anstataŭ musoj. Post tempo alvenis unu museto kun ideo. Amikoj, atentu la uleto kun ideo! Kaj li diris al la aliaj musoj, "Jen, amikoj, kial ni elektadas registaron el katoj? Kial ni ne elektu registaron el musoj?" "Ho," ili diris, "li estas bolŝevisto! Enkarcerigu lin!" Do ili enprizonigis lin. Sed mi volas memorigi al vi ke vi povas enkarcerigi muson, aŭ viron, sed vi ne povas enkarcerigi ideon.

Notoj

  1. Tiuj problemoj estas lecionoj, kaj se, kiel ĉiuj lecionoj, ili havas koston, tiu kosto estas malpli granda ol la profito alportota.
  2. Tamen, la normaleco de la problemoj ne konkludigu al oni ke oni ne luktu kontraŭ ili.
  3. En ĉi tiu ĉambro, sinjoro, oni mezuras grandecon de homo de la ŝultroj supren.
  4. .Iam estis parlamentano de la okcidento kiu diris, "Kanado estas kiel maljuna bovino. La okcidento nutras ĝin, Ontario kaj Kebekio melkas ĝin, kaj vi povas imagi tion kion ĝi faras en la atlantikaj provincoj."
  5. Anstataŭ trakti samseksemon kiel krimon kaj subterigi ĝin, ni devas rekoni ĝin kiel ĝi estas: mensmalsano, psikiatra kondiĉo traktenda simpatie, de psikiatroj kaj sociaj intervenistoj.
  6. Mi konsentas esti simbolo, sed mi ne volas fariĝi monumento. Estas monumentoj ĉie ĉirkaŭ Parlamento kaj mi vidis tion kion la kolomboj faras al ili.
  7. Kuraĝon, amikoj; ne tro malfruas por konstrui pli bonan mondon.
  8. Homo nun povas flugi en la aero kiel birdo, naĝi sub la maro kiel fiŝo, kavi en la teron kiel talpo. Nu se li nur povus marŝi sur tero kiel homo, estus Paradizo.
  9. Antaŭ sepdek jaroj ni votis provizi ĉiun viron, virinon kaj infanon per sanzorgo senrespekte al raso, koloro aŭ financa stato, kaj je Dio ni faros ĝin!
  10. Oni rimarkas ke la hebrea vorto "Amen" ekas per aleph, dum la egipta nomo ekas per yodh.
  11. Reale ne troviĝas akademiaj studoj subtenantaj tiun pozicion.

Vidu ankaŭ

en:Amen