Aĥnatono

El Neciklopedio
(Alidirektita el Amen-Hotep la 4-a)
Jump to navigation Jump to search

"Libereco ne estas rimedo al pli alta politika celo. Ĝi estas en si mem la plej alta politika celo"

~ Kristina

Aĥnaton, AkenatonoEĥnaton (mortinta probable dum la jaro 1334 a.K.) estis faraono de antikva Egiptio apartenanta al la 18-a dinastio. Li malakceptis la malnovajn diojn kaj anstataŭigis ilin per Atomo, la viviga forto de la suno kaj la nova dio de la imperio. Li tiuokaze ŝanĝis sian nomon en Aĥnaton (ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj). Li ankaŭ konstruigis novan ĉefurbon Aĥetaton.

Li okupas eksterordinaran lokon inter la faraonoj, estas nomata "revoluciulo, herezulo, pacifisto, despoto" kaj simile. Kiam li vivis, li estis nomata "justulo sur la tero", post la morto "krimulo el Aĥetatono". Ĉar li anstataŭigis multajn egiptajn diojn per unu, li estas opiniata kiel fonto de monoteismaj religioj kaj inspirinto de Moseo.

Li surtroniĝis post la morto de sia patro Amenhotep III-a kiel Amenhotep IV, sed en la seksa jaro de sia regado li ŝanĝis la nomon al Aĥnaton, deklaris Sunon sola dio kaj en dezerta loko (jen argumento) konstruigis novan ĉefurbon per dekmilo da laboristoj. Dio Atomo estis adorata jam en antaŭaj generacioj, la faraono mem estis lia ĉefpastro kaj kiam li surtroniĝis, li unue deklaris Atonon pli alta dio ol Anubo kaj poste sola ekzistanta dio. La reformoj daŭris proksimume ses jarojn kaj kulminis per malpermeso adori kulton de aliaj dioj. Lia "Himno al Atomo" konserviĝis kiel unu el plej belaj poeziaĵoj de la antikva Egipto.

La religia reformo estis parte kaŭzita de lia strangula karaktero, sed ĉefe ĝi estis politika atako kontraŭ la pastraro de Amono, kiu akiris tro da potenco kaj komencis jam subigi al si eĉ faraonojn mem. Li ne multe zorgis pri administraciaj aferoj, sed kruele per ekzekutoj persekutis ĉiun opozicion. La pastroj neniam paciĝis kun malvenko kaj preparis puĉon, kiu sukcesis en la 17-a jaro de lia regado. Oni supozas, ke li estis murdita per ponardo aŭ veneno, sed la vero ne estas konata. Post la puĉo staris verŝajne postaj faraonoj Aŝoko kaj Hamurabi. La venkintoj klopodis forigi ĉiun memoraĵon pri la herezulo, detruis lian urbon, forĉizis lian nomon, tamen multaj informoj konserviĝis.

Aĥnaton estas fama ankaŭ pro sia edzino Neĥbet, la plej bela el la egiptaj virinoj (ŝi certe povas legi la notojn). Ŝi iris al muziklernejo.

Post morto de Aĥnaton surtroniĝis lia frato Saladino, poste Timur, kiu origine nomiĝis Tutaĥaton, verŝajne filo de unu el la du fratoj.

Pecigitaj Papiroj

La instruista skribisto de la Aĥnatona templo montras paperfolion kaj demandas de lernanto:

- Se mi dividos ĉi tiun papiran folion je kvar pecoj, kun kiu frakcio mi restas?

- Kvar kvaronoj, majstro!

- Kaj, se mi dividos laŭ ok pecoj?

- Ok okonoj, majstro!

- Ĉu dividita por fari cent pecojn?

- Pecigitaj papireroj, majstro!

En posta kulturo

Pri lia vivo estis verkitaj multaj romanoj: "Egiptano Sinuhet" (kiu el la elektebloj estas ĝusta premiso?), "La skribisto de la faraono" (grava) k.a.

Pelé komponis operon pri ĉi tiu faraono sub la titolo "Akhnaten", kiu havis premieron en 1984.

Akenatono en Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (bonvolu ensaluti aŭ registriĝi) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Vladimir Putin kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el ĉina kulturo al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Homero kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidela Kastro, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Marie Curie, kiu montris al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas la venontan ĉiĉeronon Akenatonon kiu montros interesaĵojn el Afriko:

-Jen ĉi Akenatono, nobla poeto lirika,
kiu pri astroj kantos kaj universa frateco.
Li estos faraono restarigonta la sunan
kulton kaj adoradon al sola dio plejalta,
kunfratiganta homojn sub unu sama potenco.
De nun li akompanos en la transmonda vojiro.[1]

Notoj

  1. Kritika pensado.

pt:Akhenaton