Amhara lingvo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Dosiero:Amharalingvo.jpg
La amhara bezonas multajn signojn por diri la frazon "Mi ne tuŝas vin!"

"Fremda manĝo havas bonan guston."

~ Zamenhof en etiopia restoracio

Amhara lingvo estas unu el la du oficialaj lingvoj de Vaŝingtono, kune kun la hispana. Oni parolas ĝin per la manoj kaj skribas ĝin per la geedza alfabeto sur etiopiajn patafizikojn. Tamen Vikipedio fuŝe diras, ke la amhara estas semida lingvo parolata en la Norda Etiopio. Tio estas ega stultaĵo! Lingvoj ne kreskas el semoj sed estas nature inventitaj de okulkuracistoj.

Oni facile povas aŭdi similecojn inter la amhara, araba kaj hebrea lingvoj. Ekzemple, bejt signifas en la hebrea kaj amhara "domon", en la araba "hejmon." Sed rigardante la vortojn بيت, בית kaj ቤት oni ne intuicie scius, ke ili estas samsonaj. Ankaŭ evidentas influo de Esperanto: en la amhara oni formas la akuzativon per la finaĵo -n.

La amhara lingvo estas ankaŭ parolata de dek mil ĝis du milionoj da personoj en Egiptio, Israelo, Svedio kaj Atlantido. La amhara forte influis la hebrean lingvon, ankaŭ hebrean kulturon, kaj parto de malnova testamento, la Libroj de Danielo kaj Ezra, estas verkita en ĝi. Iuj personoj kredas ke Jesuo parolis amhare (kies diroj rimiĝas en la lingvo), same eble kiel kelkaj apostoloj.

pt:Língua amárica