Amikumu

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"La Afrika Agado estis ĉefe verko de unu energiulo"

~ iu pri Amikumu en Afriko
Dosiero:SpionaTelefono.jpg
Senrilata bildo malkomfortiga

Amikumu estas aplikaĵo kreita por kontroli kaj postsekvi la esperantistaron. Ĝi estas kreita de ulo kiu nomiĝas Evildea, kiu signifas «malica ideo» en la angla. Evidente oni eknomis lin tiel pro la ideo de Amikumu.

Funkcio

Ĉiu esperantisto estas devigata enreĝistriĝi en la datumbazon de Amikumu kaj ĉiam kunporti kun si sian poŝtelefonon. La aplikaĵo uzas la GPS-ilon de la telefono por konstante raporti la lokon de la esperantisto al la serviloj de Amikumu. La uzantoj povas rigardi la aplikaĵon iam ajn por kontroli la densecon de esperantistoj en la ĉirkaŭaĵoj, kio estas la nura maniero esti certa eviti troan koncentriĝon de esperantistoj en unu loko. Se alia esperantisto troviĝas malpli ol 500 metrojn for, la uzanto estas rekomendata tuj iri al alia loko por eviti renkonti unu la alian kaj devi disputi pri gramatiko.

Intereso

Plej interesas onin, ke oni tiom multe uzas Amikumu por komunikado. Komence oni celis provizi uzantojn per baza komunikilo por rapide efektivigi kunvenojn. Oni ne celis krei kompleksan komunikan sistemon. Tamen lastatempe evidentiĝas, ke oni emas uzi la tujmesaĝilon por pli vastaj celoj.

Fermiteco

Pro ekonomiaj kialoj, Amikumu estas fermitkoda (malbona) projekto. Tamen neniu scias, kiaj estas tiuj kialoj, ĉar Amikumu ne enspezas monon, do Evildea ankoraŭ ne ricevas unu cendon de la projekto.