Amon

El Neciklopedio
(Alidirektita el Amono)
Jump to navigation Jump to search

"Iom longa, sed la nocio malofte okazas."

~ Tommaso Campanella

Amon estas akuzativa formo de amo. Amon-Reo, egipte: imn-ra [imen-ra]. Du dioj, kunigitaj al unueco pro identigo de la loka teba dieco Amono kun la dio de suno Reo. Amon-Reo estis la plej grandega dio de la epoko de Nova Reĝolando.

Jarfinaj Donacoj

En la lasta leciono de la jaro, la lernantoj de la templo de Amon dankas al la instruista sacerdoto per donacoj. La filo de mastro de Sukeraĵejo al li donas skatoleton. Li agitas la skatoleton:

- Ĉu en ĝi estas bombonoj?

- Jes, majstro!

La filo de la mastro de papirejo donas pakaĵon al li.

- Tiu estas peza. Mi trovas, ke ĝi estas libro...

- Jes, majstro!

La filo de la mastro de Drinkejo donas al ŝi la donacon. Li rimarkas, ke forfluetas de la pakaĵo eta kvanto da likvaĵo. Li gustumas guton kaj hazardas:

- Ĉu vino?

- Ne, majstro!

Li gustumas pli unu guton.

- Ĉu biero?

- Ankaŭ ne...

- Mi ne sukcesas diveni! Kion vi donas al mi?

Kaj la knabo respondas:

- Novan hundineton. pt:Amon