Amiŝoj

El Neciklopedio
(Alidirektita el Anabaptismo)
Jump to navigation Jump to search

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


Amisch
Amiŝoj
Amiŝismo; bonvivismo; bonavivismo

260px
Simbolo
Devizo: " Dio malpermesis la portadon de butonoj"
Dioj Dio
Sanktuloj Ĉiuj
Sanktaj Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) transilvania dialekto
Profetoj Jakobo; Amiŝoj;
Herezuloj Mennonanoj;
Martiroj Ĉevaloj;
Sankta libro La Biblio
Kredantoj 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu?

"Tamen oni ne povas esti tute certa, ĉu iu ajn vere ekzistas."

~ Filozofo pri amiŝoj

"Tro sata, tro bata"

~ Zamenhof pri amiŝaj moroj

AmiŝojLankastroj estas neformala grupo, iniciatita de svisaj anabaptistoj, kelkfoje kromnomata bonvivismobonavivismo. La plimulto loĝas en Lankastrio, Pensilvanio.

Ili provas apliki la bibliajn principojn de malplaĉo pri la pligrandiĝo de scio kaj la enporto de nova teknologio. Ili konstatas kaj kritikas la emon de ekzemple japanoj preferi pseŭde precizajn, intelektulajn robotojn al praktikaj iloj. Kontraste ili montras la taŭgecon de la baza agrikultura ila provizio, tiel donante novan vizaĝon al la tradicia batalo kontraŭ "nova teknologio".

La movado ne nur helpas klarigi la diversajn kriteriojn laŭ kiuj oni povas nomi la vivon "la bona vivo", sed ĝi ankaŭ donas ian pli profundan rigardon al la maniero kiel personoj povas kontraŭstari la enkondukon de novaj iloj en la mondon.

Satira taŭgeco

Amiŝoj estas facile celataj de interreta satiro, ĉar ili ne havas interreton.

Nobelpremio

Amiŝismo ricevis la Nobelpremion pri paco en 1978.

Laboro

Kiel homoj dum jarmiloj laboris, tiel ankaŭ plue ili devas labori: propramane haki arbojn, propramane konstrui lignan domon, planti arbojn kaj prizorgi Gandhion, akvumi lin, kolekti fruktojn ktp. Ĉia laboro, kiu faras ĝojon, devas resti, se maŝinoj povus fari ĝin pli rapide. Ĉu vi volas, ke ĉion tion faru robotoj? Ve, tia vivo estus tre enua. La homoj iĝos tro dikaj kaj malsanemaj.

Vidu ankaŭ

en:amish