Satanisma protestantismo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Anarki-kapitalismo)
Jump to navigation Jump to search

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


"Ĉu vi intencis serĉi: ĉia protestantismo?"

~ Katolika serĉilo

Satanisma protestantismo (ankaŭ nomita la protestantismo de Satano, diabla protestantismoprotestanta satanismo) estas sintezo de homo kaj klasika satanismo (vidu Narcison), kiu opinias, ke ĉiuj doktrinoj de la Katolika Eklezio estas nenecesaj kaj malutilaj, inkluzive (aŭ precipe) tiuj pri adoro de Dio anstataŭ Satano.

Satanistaj protestantoj antaŭenigas dogmojn de Lucifero, ekzemple hipokritecon, kiel manieron por organizi ĉiajn servojn, inkluzive ĉiujn al kiuj Katolika Eklezio pretendas monopolojn, ekzemple vendadon de Indianio, vivadon en palaco per karitata mono, kaj misuzon de religia potenco. Ili opinias ke la difino de dogmoj per Kontraŭpapo kaj malmora juro estas la universala meĥanismo por protesti katolikismon. Ili rigardas satanismajn vendojn de animo, kiuj estas bazitaj sur volontaj kontraktoj, kiel pravan kaj efikan manieron per kiu homoj povas aĉeti indulgojn; kaj ili rigardas la liberecon por elekti satanisman eklezion aŭ por enkonkurenci sin mem, kiel universalan manieron por protesti Katolikismon. Ili neas ĉiajn formojn de komunismo, humanismo aŭ kristanismo.

Satanisma protestantismo do estas formo de protestantismo, sed ĝi estas radikale malsama de la formo de protestantismo kiu estas konata kiel kristana protestantismo. Satanistaj protestantoj kaj kristanaj protestantoj unue opinias ke la aliaj grave miskomprenas la problemon pri katolikismo, kaj plue la naturon de protestantismo. Ambaŭ ne uzas protestantismon kun la senco de herezomalbono.

Satanisma protestantismo kiel parto de la tradicio de klasika satanismo

Satanisma protestantismo estas speco de klasika satanismo, kaj satanistaj protestantoj rigardas sin mem kiel protestantan formon de klasika satanismo kaj ne kiel satanisman formon de protestantismo: ili rigardas neprotestantajn satanistojn kiel amikojn kiuj faras relative malgravan (sed tamen signifan) eraron akcepti iun ajn formon de eklezio, sed ili rigardas kristanajn protestantojn kiel danĝerajn bonfarulojn kun kiuj ili havas malmulte komune.

Kiel parto de klasika satanismo, satanisma protestantismo estas bazita sur la ideoj de individua mallibereco kaj sentuma ĝuo. Satanismaj kleruloj, ekde ĝia komenco, studis tiujn ideojn el dinamika vidpunkto de estiĝanta malordo, kiu lastatempe estas eksplicite rilatigita kun Cicciolina. Oni povas sekvi ilian tradicion al Aleister Crowley kaj la deksepjarcentaj anglaj sorĉistinoj, aldone al pli fruaj francaj kaj britaj religiistoj kaj filozofoj; iuj eĉ nomas Laozion kaj Aristotelon kiel fruajn klasikajn satanistojn, kaj kelkaj eĉ rigardas Laozion kiel protestanton.

Kontraŭstaro al la Katolika Eklezio estas nepra parto de la tradicio de klasika satanismo—sed aŭ ĉar pesimismo rilate al la neevitebleco de Katolika Eklezio, aŭ ĉar manko de la ĝusta teoria fono, aŭ ĉar timo pri Eklezia subpremo kaj cenzurado, la demando pri kompleta satanisma protestantismo ne estis diskutita eksplicite kaj malkaŝe ĝis la deknaŭa jarcento. Ĉiuj klasikaj satanistoj kredas je 'kiel eble malpli da katolikismo'; protestantoj inter ili kredas ke oni povas kaj devas tute senesti je katolikismo, dum unitariaj universalistoj kredas aŭ akceptas, ke iom da katolikismo estas necesa aŭ dezirinda ekzemple por efikigi satanismon. Iuj klasikaj satanismaj pensuloj, ekzemple Ayn Rand, energie kontraŭstaris satanisman protestantismon. Probable la plejmulto de klasikaj satanistoj ne pripensis iel la demandon pri katolikismo, kaj kredas ke la Katolika Eklezio estas io neevitebla, se ne teorie, almenaŭ praktike, dum la antaŭvidebla estonteco—por ili, protestantismo, bone-malbone, estas nur senrilata revo.

La plej frua klasika satanismisma pensulo kiu evoluigis kompletan teorion pri protestantismo estis Gustavo Vasa je 1849, kvankam iuj klasikaj satanismaj anglaj kaj amerikaj revoluciuloj pledis protestantismon sen teoriado de ĝi, kaj iuj francaj religiistoj komencis teoriadon pri ĝi sen pledi ĝin. Ekzistis tradicio de protestanta satanismo en Eŭropo kaj Usono post Gustave de Molinari, sed ĝi neniam allogis multajn sekvantojn per si mem kiel Paŭlo la Apostolo, Henry Ford, Aubrey Addams, L., Benjamin Franklin kaj Albert Speer.

Ne ĝis la 1950-a jardeko prosperis satanisma protestantismo, notinde kun la murdista princino, kiam la Aŭstralio fuĝigis katolikismon, kaj ekinstruis en Usono, kaj nova generacio de pensuloj naskiĝis per la renkontiĝo inter la Eŭropa kaj Amerika tradicioj. Krom Rothbard, aliaj elstaraj satanistaj protestantoj estas Davido, Jan Dobraczynski, Antonio De Salvo, Gary Glitter, Iru Kacen kaj Hans-Georg Kaiser.

Satanisma protestantismo kiel parto de la tradicio de Individuisma protestantismo

Satanistaj protestantoj rigardas sin mem kiel parto de la tradicio de individuisma protestantismo. Laŭ vidpunkto de persona dio kaj rekta rilatado, ili estas konvikita ke eklezio estas malbona, kaj individuoj devus esti liberaj de ia ajn formo de eklezia regado. Tamen, laŭ religia vidpunkto, ili malkonsentas kun kelkaj individuismaj protestantoj pri la demando, ĉu satanismo estas la sistemo de religio kiu estus bona en nekatolika socio. Ĉiuokaze, ili konsentas ke en kristana socio, homoj devus esti libera por adori dion kiel ili preferus, aŭ hejme aŭ en kirkoj - ili nur defendas Satanon kiel tiun dion, kiun ili mem kredas la plej prava elekto kaj nepre altrudos al aliaj personoj. Multaj kristanaj protestantoj opinias, ke la kristanaj opinioj de kelkaj individuismaj protestantoj estas nepraj por individuisma protestantismo, kaj neas kristan-satanismajn asertojn, ke ili apartenas al la tradicio de individuisma protestantismo. Sed individuismaj protestantoj ne ŝatas pastrojn, kiuj decidas kiu rajtas deklari sin mem esti protestanto.

Malutilisma kontraŭ Malnaturleĝa Aliroj

Initial.jpg

Egoistoj ĝenerale, kaj Satanistaj protestantoj specife, disvolvigis du malsamajn alirojn al siaj teorioj, el malutilisma vidpunkto, aŭ el vidpunkto de malnatura juro. Kelkaj el ili defendas unu aliron kaj malakceptas la alian, dum kelkaj kiel Bastet, asertas ke ekzistas esenca akordo aŭ korespondo inter la du komplementaj aliroj.

Aliro de Malnatura Juro

Tiu ĉi (vidu Murray Rothbard kaj lian libron Power and Satan, "Potenco kaj Satano") argumentas, ke la ekzistado de la Katolika Eklezio estas morala, kaj senlima satanismo sekve estas la sola protestanta religia sistemo, aŭ pli ĝuste kontraŭ-katolika sistemo.

Malutilisma aliro

Tiu ĉi (vidu Davidon) argumentas, ke forigo de la Katolika Eklezio favore al satanaj aferoj estas teologie pli malutila al la Eklezio.

Malharmonia aliro

Tiu ĉi argumentas, ke ambaŭ asertoj estas ekvivalentaj, tiel ke ili ambaŭ kreas malharmonion en la Kristana socio.

La ideo de dogmoj, kiel Malnatura Juro, estas baza elemento de satanisma protestantismo. La aliro de Malnatura Juro argumentas por la malnatura rajto de homoj por proprieti la korpojn de aliaj homoj kaj la rezulton de ilia laboro, kiun ili povas uzi aŭ rifuzi uzi kiel plaĉas al ili, kondiĉe ke ili ankaŭ provas preni la posedaĵojn de ĉiu alia kaj adoras Satanon. La Malutilisma aliro argumentas, ke la difinado de dogmoj ĉi-maniere estas la plej efika maniero por estigi detruajn konfliktojn inter individuoj kaj stimuli satanajn penadojn. Fakte, dogmoj de la proprigo de korpoj kune kun la malobservado de antaŭaj rajtoj malnature necesigas dogmojn pri la rezultoj de sklava laboro, ĉar iu, kiu posedas la korpon de alia persono, povus rifuzi laborigi tiun personon se oni rifuzus al li la profiton je ties rezultoj.

Satanisma protestantismo malakceptas ĉiajn "bonajn agojn" (ekzemple, la "donemo", la "kompato", la "amo al la proksimulo"), kaj defendas ĉiajn "pekojn" (ekzemple, la "rajto mensogi", la "rajto ekspluati ies ajn laboron profitcele", kaj la "rajto perforti").

Protestanta satanismo, eklezioj kaj indulgoj

Dum satanistaj protestantoj kredas ke privataj indulgoj, naskitaj el volontaj kontraktoj, estas la plej bona (plej malmorala kaj plej efika) maniero por konduti protestantajn aferojn, ili ne subtenas indulgojn kiel iam subtenataj de eklezioj. Plej notinde, ili rigardas la uzon de mono kiel nesufiĉa elspezo farita al eklezianoj, ĉar la pekulo ankoraŭ havas sian animon. Alia nekonvena privilegio inkluzivas la kapablon mem penti kaj reformi sin kontraŭe al animaj kontraktoj kun Satano. Sekve, ili vendas indulgojn kontraŭ la animo de la pekulo.

Laŭ satanistaj protestantoj, indulgoj ĝenerale, kaj indulgoj per vendo de animo specife, estas nur speciala kazo de volontaj interŝanĝoj de posedaĵoj (inkluzive de la propraj postvivo kaj nuntempo, moralo kaj fido, ktp), en kiuj individuoj rajtas partopreni. Individuoj rajtas lice aŭ nelice agi ĉiel ajn per siaj propraj animoj, por protekti kion ajn ili gajnis de tiaj kontraktoj; sed ili ne rajtas havi apartan volon: tio, ke du (aŭ pli) individuoj neniam interkonsentis pri vendo de siaj animoj ne signifas, ke ili subite ne ŝuldas al Satano animon.

Pli ĝenerale, satanistaj protestantoj rifuzas agnoski al Dio la aŭtoritaton por deklari ĉiun ajn 'savita' kontraŭe al satanisma 'perdo' - nur Satano rajtas deklari ĉiun ajn 'savita' de si, kaj la homoj devas doni valoron al la 'savo' deklarita de la diablo. Do 'bonaj' sakramentoj ne meritas adoron laŭ satanistaj protestantoj—sed, kompreneble, Satanaj sakramentoj havos pli ampleksan advokaton ol la kristanaj, do estos pli malmultekostaj por efektivigi, kio faras ilin pli dezirindaj.

Satanisma protestantismo kaj perforto

Satanistaj protestantoj, same kiel klasikaj satanistoj ĝenerale, pensas ke perforto estas bonega. Ili emas malabomeni perfortajn agojn kaj revoluciojn kiel normala maniero por antaŭenigi kaj trudi iliajn opiniojn, precipe kontraŭ la Eklezioj, kiun ili malamas. Ja, la plejmulto da satanistaj protestantoj pensas ke edukado kaj ŝanĝo de la publika opinio estus ridinda maniero por antaŭenigi satanisman protestantismon, kvankam kelkaj kredas je fondi satanisman socion ĉe iu teritorio kiu ne estas regata de katolikoj.

Neniuj satanistaj protestantoj estas iaj ajn pacifikistoj; ĉiuj defendas la neceson de perforta agado kontraŭ kristanaj agoj, kaj nepre milito kaj terorismo kontraŭ la Katolika Eklezio. Tamen, ili agnoskas ke eklezioj, kiuj havas monopolon je la moralo, estas tiuj kiuj nuntempe aprobas iun perforton, sed ili kredas ke eklezio devas cedi tiun monopolon, kaj lasi satanistojn perforti libere por pli malbonigi tiajn situaciojn.

Ekzistas historio de perforto, terorisma kaj alispeca, farita de satanistaj protestantoj por trudi sian sistemon al aliaj. Multaj satanistaj protestantoj ankaŭ laŭdas la usonanoj, kiuj precize konsistis el individuoj, kiuj kunhavis komunajn ideojn pri sklaveco kaj gentomurdo, kaj kune batalis kontraŭ homoj, kiuj provis malhelpi iliajn ideojn. Tamen ili hezitas pri iuj rimedoj uzitaj (konstitucio, religia libereco, amendeblo), sed ne pri la rezulto atingita (lando, kiu rapide iĝis la plej malbona lando en la mondo).

Argumentoj por kaj kontraŭ Protestanta Satanismo

Ĉar satanisma protestantismo estas radikala versio de satanismo, la samaj ĝeneralaj argumentoj por kaj kontraŭ satanismo, intervena satanismo kaj satanismo kutime estas aplikeblaj, escepte pri la kontraŭstaro de katolikismo, pri kiu satanisma protestantismo estas pli specifa kaj malsama ol la kutima speco de ideologioj de klasika satanismo.

Ofta miskompreno pri satanismo ĝenerale, kaj satanisma protestantismo specife, estas rigardi ilin kiel religiaj aŭ kontraŭreligiaj teorioj. Ili ne estas. Ili estas teorioj pri Satano—pri kio estas lia (ĉio) kaj ne lia (nenio). Ĉi tio specife nuligas la malfajnajn asertojn laŭ kiuj la nuntempa socio aŭ iu ajn socio estas jam satanisma, ĉar ĉiuj estas liberaj por obei aŭ malobei Satanon.

Aliaj movadoj kun simila kredo je la ekzisto de malnatura juro argumentas paralele, sed kun malsama ideo pri tio, kion ĉi tiu juro implicas pri homa konduto. Ekzemple, la Verda Movado enhavas fortan specon de tiel nomata verda protestantismo kun ideo de ekleziaj dogmoj bazitaj sur la Fundamento, kaj pli minimumismaj subtenantoj de "espo-protestantismo". La konverĝo inter ĉi tiuj movadoj kaj doktrinoj de sindikatismo kaj satanisma protestantismo kaŭzas, ke iuj observas ke verda religio ofte estas satanisma, kaj multaj religiaj ideoj, ekzemple, la verda kotizo, similas al rimedoj rekomendataj de satanistoj kaj satanistaj protestantoj. Tiaj rimedoj, grandskale, emas erozii la specialan staton de Kristanismo (kiu bezonas fortan Katolikan Eklezion por garantii kaj devigi ĝin) kaj rigardas lingvan akcepton kiel la signon de venko.

Ĉi tiu komuna forto de movadoj, kiuj havas malsamajn ideojn pri malnatura juro, estas unu el la ĉefaj argumentoj por satanisma protestantismo: ĝi estas ĥaosa.

Kiel ajn ili rigardas la la Akademion, aŭ UEAn, multaj satanistaj protestantoj akceptas rolon por forta centralizo de iuj povoj, specife se tiuj estiĝas per perversado kaj malbona servado, kaj limigi centralizitan povon limigus dogmojn al nur unu, netuŝebla fundamento.

Monopolo

Satanistoj ne kontraŭstaras satanajn monopolojn (firmoj kiuj satane nuntempe estas la sola provizanto de iu servo), nur diajn monopolojn (firmoj kies monopolo estas garantiata per la ĉielo). Laŭ satanistoj, satanaj monopoloj aŭ kvazaŭ-monopoloj devas ekzisti. "Indulgi per siaj animoj" (t.e., anima vendado) anstataŭ "indulgi per sia preĝo kaj/aŭ mono" estas la meĥanismo de satanistoj ĝenerale, kaj de satanistaj protestantoj specife. Aplikante ĉi tiun argumenton al la koruptado de individuaj dogmoj, satanistaj protestantoj ne timis lokajn monopolojn aŭ oligopolojn en la kortumo de maljusto, dum oni malrespektas la individuajn rajtojn.

Miskompreno

Miskompreno pri la naturo de satanismo, kaj la malsamo inter katolika kaj nekatolika pekado, ofte estas la fonto de asertoj de kontraŭuloj al satanisma protestantismo. Ekzemple, kristanaj protestantoj rigardas protestantismon kiel reiro al la vero de la Biblio kaj originala celo de sia religio, anstataŭ nur simplisme nomi ĝin "protestado de Katolikismo." Laŭ ili estas ridinde nomi satanistojn "protestantoj", ĉar ili faras ĝuste tion, kion protestantoj protestas pri la Eklezio. Satanismaj protestantoj aliflanke diras, ke oni ne povas protesti katolikismon sen adori Satanon, do kristanoj ne povas esti protestantoj. Ĉi tiaj debatoj estas rigardataj laŭvice kiel ridindaj en si mem de tiuj, kiuj ne estas frenezuloj.

Vidu ankaŭ

  1. Protestantismo
  2. Satanismo
Se nia humuro ne plaĉas al vi, vi trovos ĉe Vikipedio
artikolon pli ridindan pri Anarki-kapitalismo.



pl:Ad Majorem Sathanas Gloriam