Anglalingva Neciklopedio

El Neciklopedio
(Alidirektita el Angla Neciklopedio)
Jump to navigation Jump to search

AVERTO

Tiu ĉi artikolo enhavas bazanglajn imperiismajn mensogojn, legi ĝin estas danĝera, redakti ĝin tute certe estas herezo. Vi estu forigota de via Esperanto-asocio pro tio!
For fiaj angloparolantoj!


Dosiero:Unepipe.jpg
Verŝajne la angla lingvo; ĉiaj krokodilaĵoj samaspektas.

"Ni ne povas kapklini antaŭ monpovulo nur por lia monpovo."

~ Jar Jar Binks

La anglalingva Neciklopedio (Uncyclopedia) estas malbona imitaĵo de la Esperanta Neciklopedio. Malgraŭ tio, ĝi estis la plej granda Neciklopedio, kiu gravas, kvankam la portugala estas pli granda.

Laŭ grandeco la anglalingva Neciklopedio estas tre riĉa, sed kiel la nia, mankas al ĝi iom ajn da enhavo. Tamen Uncyclopedia estas unu el la plej aktivaj anglalingvaj retejoj en Interreto. Plejparto de ĉi tiu agado venas de ĉirkaŭ kvin homoj, iuj el kiuj verŝajne estas magnetaj pupoj unu de la alia.

Ĝi emas esti pli aktiva ol Neciklopedioj en similaj lingvoj kiel Ido, la klingona aŭ la bazangla. Eminentaj lingvistoj argumentis, ke tio rezultas el la fakto, ke ĉiu fajfas.

Historio

Флаг.jpg

Laŭ Uncyclopedia mem:

Trois mens with un sweatervested intereste en al-globaalizaationhussein, Jonathan Huang, Joey Fandango et Lucious Stephanlolopous, wanted to develop-o un encyclopedia that any people, no matter-o cet native taangu, can likro um rider. Avec un petit bitto of chelp fromu el Yale professakk et Google Translate, Huang, Fandango and Stephalolopous were ablu *click* create a global encyclopedia that *click* multiple ching chong wing wang cultures all over the world.

En la angla tio signifas, ke la anglalingva Neciklopedio estis fondita en 2005 kiel respondo al la tirana regado de Jimmy Wales kaj lia Vikipedio, kiu evidente volis pensreformi la mondon per siaj "historio" kaj "faktoj." Dank' al la klopodoj de tiuj, kiuj ne deziris ke iliaj pensoj estu reformitaj, Uncyclopedia kreskis kaj nuntempe ampleksas pli ol 75 lingvojn en vikioj. Klopodo jam okazas por kombini ĉiujn tiujn lingvojn, por ke la Neciklopedioj povu agi kiel unuigita fronto kontraŭ Vikipedio en unu lingvo, kiu kompreneble estu la internacia lingvo, la angla. Alie, ĝi ne estus la "Anglalingva Neciklopedia", ĉu? Ĝis nun la aliaj vikioj ankoraŭ ne komentis pri la propono.

Skismo

Ŝajnas ke du aŭ kelk alilingvaj neciklopedioj batalas kun Wikia pri enmeto sur iliaj paĝoj de averto pri fienhavo. Kompreneble, la anusemaj cenzuristaĉoj ne ankoraŭ enmetis tian averton sur la EO neciklopedio, ĉar ili ne povas kompreni la lingvon.

Do iuj neciklopedioj movis el Wikia al novaj retejoj... kaj ili ja rajtis fari tion, ĉar Wikia retejoj disponeblas laŭ Kreativ-Komunuja Permesilo. Sed Wikia mem ne volis ŝanĝi la intervikiajn ligilojn de la neciklopedioj kiuj restis sur Wikia. Tial, niaj intervikiaj ligiloj ankoraŭ ligas al iuj plejparte neĝisdataj vikioj.

Raso kaj etno

La anglalingva Neciklopedio estas hejmo de multaj malsanaj rasoj kaj etnoj. Ĝi havas okcidentajn eŭropajn uzantojn, orientajn eŭropajn uzantojn, sudajn eŭropajn uzantojn, skandinavajn uzantojn, baltajn uzantojn, nordamerikajn uzantojn, sudamerikajn uzantojn, Kaŭkazajn uzantojn, kanadanojn, judajn uzantojn, kristanajn uzantojn, kelkajn muslimajn uzantojn, rusajn uzantojn, kaj verŝajne ankaŭ nigran personon ie tie. La punkto estas, Uncyclopedia ne timas, ke ĉiuj grupoj kuniĝu kaj laboru en harmonio, skribante artikolojn, kiuj odoraĉas pro rasismo kaj malamo de unu kontraŭ la alia. Ili devas uzi interreton por kunigi kaj insulti aliajn, kiuj ne estas en sia rondo. Ĉu ne pri tio tiu homo havis tiun revon?

Populareco

Malgraŭ sia grandeco, la anglalingva Neciklopedio malofte estas menciata en anglalingva propagando, kiu preferas paroli pri Vikipedio, Duolingo, Facebook, Google, kaj aliaj tedaĵoj.

Religiaj aspektoj

La hereza anglalingva "Neciklopedio" ne adoras nian Majstron Zamenhof sed nur adoras la tre malgravan diaĵon Oscar Wilde. Kia blasfemo!

Servoj

La IRC-kanalo de la angla Uncyclopedia ofertis teknikan helpon por movi neciklopedion el Wikia al nova servilo... sed, se la EO Neciklopedio movus, tiam la restaj vikioj sur Wikia ne al ĜI ligus... kaj la EO neciklopedio estas pli-malpli malgranda vikio. Krome, Wikia ofertas senpagan retgastadon, kaj estas pli-malpli stabila. La nova "Uncyclomedia fundaĵo" ne ofertas tian stabilon. Eble estus plej bone atendi, por vidi kion aliaj vikioj faros. Cetere la novaj "branĉoj" de la alilingvaj neciklopedioj ankoraŭ ligas al ni.

Aliaj versioj

cs:Uncyclopedia en:English Uncyclopedia es:Uncyclopedia fi:Uncyclopedia fr:Uncyclopedia he:אנציקלופדיה it:Uncyclopedia ja:アンサイクロペディア ko:백괴사전 lt:Uncyclopedia pl:Uncyclopedia pt:Uncyclopedia