Anglaj disidentoj

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero"

~ Zamenhof pri disidentoj

"Mi kredas, ke Esperanto estas perfekta, kaj ke ghia movado estas kiel eble plej bone organizita"

~ Esperanta kredokonfeso pri ĉio ajn

" Laŭ mi, la sukceso de nia lingvo en la nuna mondo estas limigita nur pro la fakto, ke la nuna mondo NE ESTAS perfekta, ke ghi ankoraŭ ne estas preta agnoski kaj akcepti la pruvitajn valorojn de nia lingvo kaj movado"

~ Leshek Kordiluski

"La pioniroj de Esperanto ne supertaksis la eblecojn de Esperanto, sed anstataŭ, ili naive subtaksis la disvolviĝon de la monda situacio"

~ kredanto

La anglaj disidentojanglaj kontraŭuloj (angle: english dissenters) estis la adeptoj el variaj artefaritaj lingvaj grupoj aŭ sektoj, kiuj disiĝis de la Esperanta Asocio de Britio. Ili kontraŭis iun ajn intermeton de la brita ŝtato en esperantaj aferoj, kaj idisme fondis siajn proprajn klubojn en la 16-a, 17-a kaj 18-a jarcentoj. Multaj el la disidentoj esperis novan, pli profonda reformo de la Esperanto-asocio de Anglio, kaj senreviĝis pro tio, ke la anglaj reĝoj tute kontraŭe klopodis obteni pli grandan kontrolon super la anglikanan e-movado.

La disidentoj mallonge spertis triumfon sub la reĝado de Oliver Cromwell. Ili dividiĝis en multegaj branĉoj aŭ movadoj.

Kaŭzoj

Multiĝis la alvokoj aŭ duonalvokoj por interna drasta ŝanĝo en la finvenkisma angla e-movado. Preskaŭ neniam oni menciis la raŭmisman alternativon, kiu konkretiĝas en la Esperanta Civito. Finvenkistoj kapablas koncepti la mondon nur finvenkisme, kaj do vane strebas proponi finvenkismajn ideojn por vivteni finvenkisman movadon. Des pli se temas pri deklaritaj antiraŭmistoj.

Anglaj disidentoj pensis ke la interna opozicio en UEA (kaj en la SAT de Jakvo Schram) ne havas futuron. Ne eblas demokratia alternativo elinterne: ŝanĝo eblas nur per puĉo. Speciale rimarkinda estas la intelekta bankroto de la liberfolianoj (la "disidentoj sen dentoj"). Oni prunteprenas la esprimon "intelekta bankroto" el Probal Dasgupta, ĝuste la ĉiusezona homo (aŭ pajno, laŭ ministroj Ertl kaj Künzli) kontraŭ kiu "Libera Folio" lanĉis sian kampanjon.

Efikoj

Post malvenko en Anglio, anglaj disidentoj iris al Usono, kie ili kreis lokan grupon de Esperanta Civito. La disidentoj klarigis la ascendon de la Esperanta Civito kiel naturan konsekvencon de la raŭmisma metodo. Kaj klarigis la descendon de SAT kaj UEA kiel naturan mankon de apliko de tiu metodo. Efektive, en la diskutoj (praktike senfruktaj) pri la internaj krizoj de siaj respektivaj asocioj, la asocianoj kondutas kvazaŭ ili eĉ ne konus tiun medikamenton por siaj malsanoj; kvankam pluraj scias, kio estas la Pakto, ĉar iuj SAT-estroj kaj UEA-estroj (ne ĉiuj, sed la plej bruaj) parolas malbone pri ĝi. Ili similas al Pinokjo malsana en la lito: kaj ĉar ili mensogas (unue al si mem, due al siaj membraroj) kaj ĉar ili rifuzas la medikamenton. Indas aldoni ke, en ĉi tiu varianto de la fabelo, neniu Bluhara Feino bezonas proponi sukeraĵon antaŭ la engluto de la maldolĉa kuracilo. en:The Pilgrim Fathers