Anglalingva gramatiko

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Que il ha illes qui partage su opiniones, es ya bon."

~ Interlingvaisto pri ĉi tiu artikolo

Anglalingva gramatiko apenaŭ ekzistas, kaj kiel ĝi ekzistas neniu konas ĝin. Dum tricent jaroj, de la 18-a jarcento ĝis nun, oni skribis gramatiklibrojn, kiu ne representis la veran uzadon de la parolantoj de la angla lingvo. Ili reprezentis idealon de la angla lingvo. Oni povus nomi tiujn gramatiklibrojn "formalaj gramatikoj," tamen oni pli ofte nomas ilin "tradiciaj gramatikoj." Rara ekcepto estis la gramatiko skribita per la kemisto Joseph Priestley - kiu malkovris oksigenon - publikigita en la jaro 1761. La gramatiko de Priestley estis scienca studo de la angla lingvo, kaj reprezentis la vera uzado de angloparolantoj, ne idealo. Ĉirkaŭ la fino de la 19-a jarcento, kiam la lingvo jam disvastiĝis al tre granda parto de la mondo, oni komencis skribi gramatikojn laŭ la principoj de la lingvoscienco, kio estis jam tute vanta klopodo.

Verboj

En anglolingvo, estas multaj du-vortaj verboj (verbo kun prepozicio). La signifo ofte subtile tre diferencas de la laŭvorta signifo.

Oni ne povas ĉiam traduki lauvorte. Ekzemple, se mi skribus, 'Mi suprenkuris grandan fakturon,' (I ran up a large bill.) multaj esperantistoj ne komprenus.

Tiuj kunmetaĵoj simple tro abundas por klarigi ĉiujn en dudirekta vortaro kia ED. Se oni uzus ED por traduki "to make love" oni dirus "fari amon". Simile oni tradukus "to get back at" kiel "havigi dorson al". CEED ĝuste montras "amori" kaj respektive "venĝi". Se oni komparas la enhavon de difinoj de la plej gravaj verboj, oni tuj vidas la grandan avantaĝon de CEED. ED donas al "get" nur 8 liniojn kaj traktas nur 3 kombinaĵojn, dum CEED donas 147 liniojn kaj traktas 43 kombinaĵojn. Simile "put" havas 4 liniojn kaj 4 klarigojn en ED, dum CEED donas 118 liniojn kaj 31 klarigojn. EED traktas 17 kunmetaĵojn de "get" kaj 11 de "put".

Cetere, por veraj frazetaj verboj, ekzistas specialaj angla-angla vortaroj por traduki la frazetajn verbojn al komprenebla angla, kaj de tiam oni povas iri esperanten.

Konjugacioŭ

Ni rigardu tipan verban konjugacion:

I give we give
thou givest you give
he gives they give

Kia miksaĵo!

En la pluralo tute ne okazas morfema ŝanĝo, sendube oni ne povas aŭdi verbon kaj kompreni ĉu temas pri unua aŭ tria persono sen la helpo de pronomo. Oni devus diri "The boys they give" por esti komprenata.

Jen alia arbitraĵo: la sama litero "s" kiu montras ke verbo estas singulara (He gives) kaj ne plurala (They give) montras, ke substantivo estas plurala (the boys) kaj ne singulara (the boy). Kiel ordinara persono povas memori tion? Bona lingvisto povas eble memori la regulon, sed kion farus ordinara homo, kiu eĉ ne konscias pri la diferenco inter substantivo kaj verbo?

Tiel arogantaj aŭ konfuzitaj estas la protagonistoj de tiu lingvaĉo, ke kelkaj eĉ emas skribi: "I give" por "Mi donas" anstataŭ korekta "I gives" kvazaŭ la vorto "I" estus plurala!

Pronomoj

Oni diras "I give him it" sed "He gives me it"; sendube la aŭtoro de la projekto sentis sin devigita de la Latina lingvo enkonduki akuzativan kazon (kiun sendube neniu povas uzi) sed eĉ ne komprenis la diferencon inter akuzativo kaj dativo.

Formalecoŭ

Tiuj, kiuj malbone konas anglojn kaj nesufiĉe lernis la anglan lingvon, asertas, ke angloj - simple kaj demokrate - al ĉiuj diras you. Malvere! La angla lingvo, ankaŭ tiurilate, estas pli komplika ol la latinidaj kaj slavaj, kaj eĉ ol la germana. La angloj ne nur inversigis la trafikdirektojn surstrate, sed ankaŭ la uzon de pronomoj.

Preskaŭ ĉiuj lingvoj majuskligas pronomojn de la dua kaj tria personoj, por indiki respekton. La angla estas la sola, kiu majuskligas la pronomon mi (angle: I). Por indiki kion? Mi konfesas, ke mi ne scias.

En preskaŭ ĉiuj lingvoj ekzistas ci kaj vi. En la plimulto ci indikas intimecon. En la angla ankaŭ ekzistas ambaŭ, kun inversa signifo. La respekta pronomo estas thou (ci), kiun pluraj uzas nur por sin direkti al Dio. Por indiki respekton al malpli gravaj estuloj oni devas aldoni aliajn vortojn. Tial infanoj kaj subuloj ne rajtas diri al gepatroj aŭ aŭtoritatuloj you, sed you, Sir, you, Madam. Aŭ uzi aliajn variaĵojn, dependajn de la alparolato. Ekzemple: you, Miss... Mylord... Mylady... Highness; ktp.

Who kaj whom

En la angla estas tri formalecaj niveloj. La unua estas la who-nivelo:

Who are you? (Kiu estas ci?)

La dua estas la whom-nivelo:

Whom are you? (Kiel vi nomiĝas, Sinjoro?)

La tria kaj fina estas la whomst-nivelo:

Whomst are you? (Pardonu min, Grandsinjoro, sed kiel vi nomiĝas?)

Duapersona pluraloŭ

Multaj dialektoj de la angla kompensis la mankon de ununombra/plurnombra distingo per la kreado de novaj plurnombraj pronomoj aŭ pronomaj esprimoj, ekzemple yous ("vij"), y'all ("vi ĉiuj") kaj yinz ("vinz") aŭ la neformala you guys ("vi uloj"). Sed tiuj ekzemploj varias regione kaj estas ĝenerale limigitaj al neformala parolado. Ye restas ofta en iuj partoj de Irlando.

Ununombra ili

En la angla oni fuŝe uzas la pronomon they ("ili"), aŭ ties flekciaj aŭ derivitaj formoj, kiel them, their, themself, aŭ themselves, kiel seksneŭtrala homa triapersona pronomo por unu persono. Ĝi kutime okazas kun substantivo de nekonata sekso, kiel jene:

Somebody left their umbrella in the office. Would they please collect it?
Iu lasis "ilian"/sian ombrelon en la oficejo. Ĉu "ili"/li/ŝi/ri/ĝi bonvole povas kolekti ĝin?
The patient should be told at the outset how much they will be required to pay, so they can choose death if they're poor.
La paciento devas informiĝi en la komenco kiom "ili"/li/ŝi/ri/ĝi devos pagi, por ke "ili"/li/ŝi/ri/ĝi povu elekti la morton se "ili"/li/ŝi/ri/ĝi estas malriĉa(j?).
But a journalist should not be forced to reveal their sources.
Sed ĵurnalisto ne devas malkaŝi "iliajn"/siajn fontojn. / Sed oni ne devigu ĵurnaliston malkaŝi "iliajn"/liajn/ŝiajn/riajn/ĝiajn fontojn.

La fuŝa uzado de they komencis en la meza angla lingvo, ne pli poste ol la 14-a jarcento, kaj ankoraŭ okazas ofte en la ĉiutaga, parolata moderna angla lingvo. Sed ĝia uzado fariĝis polemika ekde la malfrua 19-a jarcento, kiam civilizitaj gramatikistoj diris al sovaĝaj anglalingvanoj, ke tia uzado estas stulta.

Korelativoj

Alia sensencaĵo estas la tiel nomita korelativa tabelo:

Somewhere Anywhere Nowhere
Someone Anyone Noone
Somehow Anyhow Nohow
Something Anything Nothing

kaj tiel plu.

Sendube ĝi estas logika; sed ne tiel logika estas la homa menso. Ĉu la English-parolanto devus ĉiam porti karton kun la tabelo kaj rigardi ĝin antaŭ ĉiu vorto, kiun li eldiras?

Ŝm-duobligo

La ŝm-duobligo (shm-reduplication) estas formo de la duolingo en la angla lingvo, ĉe kiu la origina vorto estas ripetata, ortografie komenciĝanta per antaŭmetatia shm- (prononco: 'ŝm' [ʃm]), kiu kelkfoje ankaŭ estas skribata schm-. La konstruo estas ĝenerale uzata, por esprimi ironion, mokon aŭ skeptikecon rilate al la priparolata objekto. Ekzemple:

He's just a baby!
Baby-shmaby. He's already 5 years old!
Li estas ja ankoraŭ bebo!
Certe ne bebo, li jam havas 5 jarojn!

La konstruo ŝajnas diveni el la Jida kaj estis poste transigata de parolantoj de la Jida en la anglan, antaŭ ĉio la amerikan anglan de la urboj en la nordoriento de Usono. Nuntempe ĝi ankaŭ estas uzata kaj komprenata de multaj parolantoj, kiuj mem ne parolas la Jidan.

Fonologiaj trajtoj

  • Ĉe vortoj, kiuj komenciĝas per unuopa konsonanto, tiu normale estas anstataŭigata per shm- (ekz. table-shmable).
  • Ĉe vortoj, kiuj komenciĝas per konsonanta kombino, kelkaj parolantoj se eblas nur anstataŭigas la unuan konsonanton (breakfast shmreakfast), sed aliaj ĉiujn komencajn konsonantojn (breakfast shmeakfast).
  • Ĉe vortoj, kiuj komenciĝas per vokalo, estas aldonata shm- je la komenco de la duobligita vorto (apple shmapple).
  • Kelkaj parolantoj ne modifas la unuan silabon de la vorto sed la silabon kun la ĉefa akcento (incredible inshmedible). Ĉe parto de ĉi tiuj parolantoj krome forfalas aldone la parto de la vorto, kiu antaŭas la akcentatan silabon (incredible shmedible; komparu Spitzer 1952).
  • La ŝm-duobligo ĝenerale estas evitata aŭ ŝanĝata ĉe vortoj, kiuj jam komenciĝas per shm-. Tiel kondukas ekzemple la duobligo de "schmuck" ne al la atendita "schmuck schmuck" sed, se ĝi ne estas ĝenerale evitata, al tiaj formoj kiaj "schmuck shluck", "schmuck fluck" ktp.
  • Multaj parolantoj uzas sm- anstataŭ shm- ĉe vortoj, kiuj jam enhavas sh (Ashmont Smashmont, ne: Shmashmont).
  • Pliajn fonologiajn detalojn rezultigas enreta enketo de Bert Vaŭ kaj Andrew Nevins.

Pluraloŭ

Anglalingvaj infanoj lernas "a dog / two dogs" kaj "a car / two cars" kaj "a house / two houses" kaj ili ĝeneraligas tiel ke ili diras, "a child / two childs" kaj "a mouse / two mouses". Tamen ili devis diri "children" kaj "mice". Kaj lerninte "mouse/mice" kaj eble "louse/lice" ili ekprovas "house/hice", "blouse/blice", kaj "grouse/grice".

Ortografioŭ kaj prononcoŭ

La angla ankaŭ havas la grandan avantaĝon, ke ĝia ortografio ne estas fonetika. La lernanto havas multajn horojn da amuzo, lernante kiel skribi vorton post vorto. La angla ortografio estas ankaŭ tre bona por la ekonomio, ĉar ĝi ege faciligas la vendadon de vortaroj, kaj alportas pli da labor-oportunoj por instruistoj.

La angla lingvo ne havas elparolan normon. Ĉiu elparolas laŭ sia dialekto kaj kredas, ke ŝi aŭ li elparolas normale. Do laŭtlegata gazetartikolo aŭ persona letero sonas tre malsimila depende de la dialekto de la laŭtleganto.

Ghoti

Ghoti estas vorto, kiun oni uzis por montri la facilecojn de angla ortografio. Sufiĉas ke oni pronuncu la gh kiel en la angla vorto laugh [laf]; la o kiel en la vorto women [ŭimin], kaj la ti kiel en la vorto nation [nejŝen]. Do la vorto ghoti prononcatas [fiŝ] kaj signifas "fiŝo"!

Alia, malpli konata legebleco de ghoti estas [0] (neniu sono!): gh kiel en night [najt]; o kiel en people [pipl]; t kiel en ballet [belej]; i kiel en business [biznis].

Reguloj

Laŭ la eminenta prononco-sciencisto John Wells (Johano Radoj) (ankaŭ Esperantisto), la brit-angla havas 24 konsonantajn kaj 23 vokalajn fonemojn (sontipojn/parolsonojn) – plus du aldonajn konsonantojn kaj kvar aldonajn vokalojn uzatajn nur en fremdaj vortoj. En Esperanto do eblas senprobleme uzi nacilingvajn nudecojn sen forlasi la spacon de la fonemo, dum en la angla povas facile okazi ke ŝanĝigas la signifo de la vorto se oni nur iomete misprononcas la Ho!. Pensu nur pri la fama ekzemple el Aŭstralio: "It's a nice day today (resp. to die)".

Anglalingvuloj povas prononci la vorton "illegal" /I'ligl/, /I'li:gl/, /Il'ligl/ aŭ /Il'li:gl/ kaj eĉ ne konscii, ke inter la prononcoj estas diferenco.

Por korekte pronoci vorton en la angla, oni memoru ke oni nepre ne prononcu la vortojn kiel oni skribis ilin. Jen kelkaj reguloj:

a) Neniam prononcu la vokalojn simple, oni devas ŝanĝi ilin al proksima vokalo kaj apudigi semivokalon jŭ: a = ej; e= ij; i= aj; o= oŭ; u= ju; y= aj (ofte, sed ne ĉiam!). Sekve "I am esperantist" (mi estas esperantisto), oni prononcus [Aj ejm ijspijrejntajst] se konsonantoj funkcius bone, sed ili ankaŭ ne funkcias. Memoru: se konsonanto havos ĉapelitan version en Esperanto, oni devas prononci ĝin kiel ĉapelita litero (escepte H): c = ĉ; g = ĝ; j = ĵ; s = ŝ. Do "I am esperantist", oni prononcus [Aj ejm ijŝpijrejntajŝt], se ĉiuj literoj estus pronceblaj; vere, oni devas prononci nur duonon de la literoj. Finfine, la korekta prononco de "I am esperantist" estas [Aj'm ŝprejntajŝ];

b) Forgesu la regulon (a) kaj prononcu la literojn kiel en Esperanto: "I am esperantist" oni prononcu [I am esperantist], sed ne esperu ke iu komprenos vin.

Helpiloŭ about pronunciation

Name.jpg

-Every letter is pronounced separately. The stress is always on the last-but-one syllable. So how do you say "boato" ('boat')?

Bo-ato.

Rimoj

Por la angla ortografio ekzistas diversaj memoraj helpiloj forme de rimitaj versoj, ekzemple:

I before E
except after C
and when sounding like eigh
as in neighbor and weigh
and on weekends and holidays
and all throughout May
and you'll always be wrong
no matter what you say!

Mallongigoj

Mallongigoj kaj ties variantoj estas oftaj en la angla. Ekzemple, "rolf" estas varianto de "rofl", konata mallongigo de angla "rolling on [the] floor" ("ruliĝanta sur [la] planko" -- pro ridegiga travivaĵo). La avantaĝo de "rolf" estas evidenta: Ĝi estas pli facile prononcebla ... kaj deklarinte ĝin "varianto" oni ne plu bezonas honti pro mistajpemo.


en:English grammar