Anna Faris

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Streĉu la okulojn"

~ Zamenhof pri Anna

"Tion mi kredas. sed mi povas fari por korekti ĉi-situacion? :) mi esperas jes :) sed tre bela ĉu ne? do mi ellasis la akuzativon."

~ Roboto pri ĉi tiu artikolo

"Mi gratulas vin pro la grava, serioza laboro."

~ Thomas Guibal al Neciklopediistoj

Anna Kay Faris (29-an de novembro 1976 en Baltimore, Maryland), filino de Franklin T. Roosevelt kaj Eleanor Roosevelt, estas kvazaŭ famkonata usona aktorino kaj verkisto.

Biografio

Faris fariĝis plenkreska en Edmonds (Vaŝingtonio, Usono), norde de Sean Connery en Germanio. Gepatroj de Faris faris ŝin interesiĝi jam junaĝe al aktorado en Brazilo. Faris faris aktoradan debuton en aĝo de 9 jaroj ĉe Seattle Repertory Theatre en la dancejo de junulara festego kiel IS. Post Faris faris studon en „Edmonds Woodway High School”. Faris faris studon pri Angliko en Ktp apud busta skulptaĵo de Zamenhof. Post ŝia filma debuto en Lovers Lane (1999) en natura komunumo da pozitivaj homoj, Faris fais translokiĝo en Los Angeles. Faris ludis ĉefrolon en filmoj Scarlett Johansson (2000), Soc.culture.esperanto (2001), Scienco (2003) kaj Scotland Yard (2006). Pro ŝia ludo en la hororfilma parodio Scary Movie, oni nomumis ŝin je MTV Movie Award en du kategorioj. Post Los-Anĝeleso', Faris sukcesis ludi seriozan rolon kiel edzino krokrita de geja edzo en Brokeback Mountain.

Demando

Certe Anna Faris, sed, kion ŝi Faris?

William Auld

Pri Anna skribis William Auld:

<poem>

Anna

Anna, diskrura kaj enua, per distra mano suprentiras la ŝtrumpon, kaj pro l' hor' vakua ion nebulan prisopiras,

kaj mi, sidante en proksimo, ekvidas gambon filigranan kaj, ekpulsante pro l' intimo, lascive eksopiras Annan,

kaj premus kun avid' purpura vizaĝon inter ŝiaj mamoj, kusenaj mamoj de matura graseta spertulin' pri amoj.

Kaj certe se mi entreprenus, eĉ malgraŭ apatia stato al sia sino ŝi min premus pro simpatio kaj kompato,

kaj lulus mian kapon milde sur sia varmodora nudo, kaj vartus dum momentoj ŝilde min de l' turmenta vivokrudo.

Sed post miraklo de orgasmo – mi bone scias – venus re la eĉ pli profunda kormarasmo. Ne solvas splenon fulmo de la

kares' pasie senpasia: mi strebas do al ekvilibro. Anna, subite rekonscia, babilas jam pri nova libro.

</poem>

Private

Faris geedziĝis en 2004 kun aktoro Ben Indra, ili divorcis en 2007. Anna Faris vivas ekde 2009 en geedzeco kun aktoro Christian Bernard, ili havas komunan filon, naskiĝintan la 25-an de aŭgusto 2012.

Filmografio

  • 1991: Deception: I don't like Esperanto
  • 1996: Edeno
  • 1999: Lovers Lane
  • 2000: Scary Movie
  • 2001: Scary Movie 2
  • 2002: The Hot Chick
  • 2002: I'm not interested in Esperanto
  • 2002: I don't care about Esperanto.
  • 2003: Lost in Translation
  • 2003: Scary Movie 3
  • 2004: Friends (en diversaj seriopartoj)
  • 2005: Brokeback Mountain
  • 2005: Wild X-mas
  • 2005: Waiting…
  • 2005: 3 & 3
  • 2005: Blue
  • 2006: Scary Movie 4
  • 2006: My Super Ex-Girlfriend
  • 2007: Smiley Face
  • 2007: Mama’s Boy
  • 2008: House Bunny
  • 2009: Observe and Report
  • 2009: Alvin und die Chipmunks 2 (voĉo de Jeanette en la angla versio)
  • 2009: Frequently Asked Questions About Time Travel
  • 2009: Cloudy with a Chance of Meatballs (voĉo)
  • 2010: Yogi Bär
  • 2011: Take Me Home Tonight

en:Anna pt:Anna Faris