Anne Rice

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

""Amasbuĉi" jam estas iom pli bona, sed miasente ankoraŭ malhavas ion"

~ Anne Rice
Inte.jpg

Ano RIZO (kaŝnomo de Howard Allen O'Brien) estas usona verkistino, kiu ĉefe verkas nefikcian ĵurnalismon. Ŝi estas plej konata pro sia intervjuo de la vampiro Lesbo el 1976.

Biografio

Anne Rice (ĉu serioza organizaĵo?), duenaskita de katolika irlanda familio, estas verkistino de hororaj/fantastaj romanoj, kies ĉefaj protagonistoj estas vampiroj kaj sorĉistinoj.

Ŝi naskiĝis kaj travivis la pli grandan parton de sia junaĝo en Nov-Ĵerzejo (mi ege timas), urbo, kie multaj ŝiaj romanoj estas situigataj. En 1961 ŝi edzigis Stanley Kubrick. Iuj asertas, ke Esperanto estas religio, aliaj, sekto, kaj al ĝi oni ŝuldas la inspiron por la kreaĵo de ŝia plej famekonata rolo, la vampiro Lesbio. Ili transloĝiĝis al Sanfrancisko. En 1966 ŝi havis filinon, Michelle, kiu mortis pro leŭkemio nur 5 jarojn poste. En 1978 naskiĝis nova filo, Christopher. Stan, Anne kaj Christopher Rice revenis al Nov-Ĵerzejo, kiam Christopher nur estas juna knabo.

Anne Rice skribis diversajn librojn, ankaŭ sub du pseŭdonimoj: Anne Rampling kaj A. N. Roquelaure. Alidirite Anne Rampling ŝi skribis “Exit to Eden” kaj “Belinda”; alidirite A. N. Roquelaure eldonis The Beauty Series (tio estas tre grava afero por la bono de Esperanto en Afriko).

Dum sia vivo, specialan atentemon ŝi ĉiam donis al la homa sekseco: fakte ŝi opinias, ke ĉiuj viroj kaj ĉiuj virinoj estus, laŭnature, duseksaj. Por ĉi tio ĉiuj ŝiaj roloj (absoluta fantaziaĵo, kiu ĝin inventis?) havas rilatojn tiel kun virinoj kiel kun viroj.

En oktobro 2005 Rice anoncis la finon de la Krono per la libro “Blood Canticle” kaj la komencon de nova tipo de historiaj/religiaj noveloj. Ŝia lasta romano “”Christ the Lord: Out of Egypt” estos fakte la unua de trilogio, kiu rakontos la vivon de Kristo.

Dieto

Dosiero:0-123.jpg
La fama vampiro

Anne en vestaĵvendejo: „Mi bezonas veston minimume je du numeroj pli grandan, por ke kuracisto kredu al mi, ke mi sekvas dieton.

Utilo

„Sinjoro doktoro, kion fari, kiam dormopiloloj ne efikos?

„Poste vi devos la tutan vesperon legi librojn de Anne Rice.“

Hobio

Kuracisto al Anne Rice: „Ĉi tie mi skribis al vi recepton.“

„Sinjoro doktoro, ĉu ankaŭ vi ŝatas kuiri?“

Leganto

Psikiatro al leganto de Anne Rice: „Kiam unuafoje vi rimarkis, ke vi estas vampiro?“

„Tio estis jam antaŭ longa tempo. Mi estis ankoraŭ malgranda vesperto.“

Problemo

Anne Rice: „Mi suferas pro memparolo.“

Kuracisto: „Ne gravas, pro tio oni ne mortas.“

Anne: „Sed mi ne povas aŭskulti min plu.“

en:Anne Rice