Antropologio

El Neciklopedio
(Alidirektita el Antropologo)
Jump to navigation Jump to search

"Antropologio es la studiado di indijena mami"

~ Idisto

"Se vi volas sonĝi pli, vi devas dormi pli."

~ filozofo

AntropologioAntropiko (bonalingve homologio) estas la scienca studo pri la homo, kiu celas priskribi kaj analizi ĝin laŭ aspektoj kulturaj kaj sociaj (kultura aŭ socia antropologio) aŭ biologiaj kaj fizikaj (biologia aŭ fizika antropologio). La vorto "antropologio" deriviĝas de la grekaj vortoj anthropos (homo) kaj logia (scienco).

Antropologio konstruiĝas, rilate la Malnovan Testamenton, ĉirkaŭ du vortoj ofte uzataj por difine indiki la homon:

  • (hebr.) אדם (âdâm); (greke) ἄνθρωπος (anthrōpos); (latine) homo. Ĝi indikas la homon ĝenerale, nome la homa estaĵo, kiel individuo kaj ankaŭ kiel specio, ĉar ĝi malsamas al la bestoj, sed ankaŭ havas ion komunan kun ili; אדם (âdâm) havas la saman radikon de אדמה ('ădâmâh), tero, kun aludo al la koloro de la argilo אדם ('âdôm) esti ruĝa. בּן אדם (bên âdâm), filo de la homo, indikas la unuopulon, kiel filon de homa specio, de la homaro.
  • (hebr.) אישׁ (îysh); (greke) ἀνήρ (anēr); (latine) vir. Individua homo en siaj forto kaj valoro. Tiu koncepto estas ankaŭ enkampigita kiam temas pri militistoj, herooj, el la termino גּבּר (gibbôr), la fortulo; dum la poeta אנשׁ ('ĕnash) precipe en la esprimo en Danielo בר אנשׁ (bar nâsha'), la "filo de la homo".

Ĉefaj koncekptoj

La antropologia koncepto pri homo havas du gravajn karakterizojn penetrantajn kaj la Malnovan Testamenton kaj la Novan Testamenton:

  • La homa estaĵo estas ĉiam pensita ene de siaj rilatoj kun Dio, kaj kiel kreaĵo kaj kiel pekulo. La sendependo el Dio aŭ la homo kiu decidas laŭvole aŭ ties intrinseka valoro estas elementoj kompreneblaj nur en la rilato kun Dio: lia valoro en la bono kaj malbono, laste-laste, konsistas en tiu rilato.
  • La homa estaĵo estas ĉiam konsiderata en lia unueco de korpo kaj animo. En la Biblio tute mankas unu el la grekaj ideoj de animo, tiu de animo enprizonigita en la korpo, kiu trovus sian plejbonan sorton per liberiĝo de ĝi. La homa korporeco estas sendube bona, ĉar dia donaco (tio poste plifortigos pro la homigo de la Difilo). La homa estaĵo rajtas ĝui pri ĝi nebezonante asketajn praktikojn (se ne kun modero) same kiel pri ties materiaj bonaĵoj. Sed tiu ne estas materialista koncepto ĉar en la nocio de homo plielstaras la “spiritaj aŭ spiritualaj” aspektoj, personaj, korinklinaj kaj volo, konscienco kaj konscio. La biblia terminaro plejoftas tiuj vortoj-signifoj:

“Korpo” ne aludas nuran fizikan organismon, sed la tutan personon.

“Karno” entenas ne nur histojn de la homa tuteco, sed la personon en ties aspekto de febleco krea kaj peka.

Malgraŭ influo de helenismo, la koncepto pri homo en la Nova Testamento (kaj jam en la lastaj libroj de antaŭa testamento kiel en la Saĝo kaj Makabeoj, kanonaj por la katolikoj kaj diversaj kristanaj eklezioj) substance restas la sama de la Malnova. La termino ἄνθρωπος (anthrōpos) sugestas ĝeneralsencan homan estaĵon, kontaŭmetite distingigante el la bestoj (Evangelio laŭ Mateo 12,12), el la anĝeloj (1 Kor 4,9), al Jesuo Kristo (Galatoj 1,12), al Dio (Marko 11,30 (kie Dio estas aludata per la respektoplena perifrazo “la ĉielo”). Ankoraŭ ἄνθρωπος esprimas la kreaĵan homan feblecon (Epistolo de Jakobo 5,17), kiu estas destinita al morto (Hebreoj 9,27), kaj pekema (Romanoj 3,4; 5,12).

Tiaj negativaj karakteroj esprimiĝas per la lokucio “laŭ la karno”, kiu foje intencas rimarkigi la maladekvatecon de tiu homa aspiro (1 Kor 15,32), precipe referencata al la kredo (Rm 3,5) aŭ kontraŭmetita al la aŭtoritato de la Dia Vorto (1 Kor 9:8; Gal 1,11); alifoje ĝi ricevas la sencon de inklino al la peko ("marŝi laŭ la homo", 1 Kor 3,3).

Tipaj hebraj esprimoj estas tiuj en kiuj ἄνθρωπος (anthrōpos) estas sekvata de genitivo: "ἐν ἀνθρώποις ἐνδοκία" (Gloron al Dio en la plejaltoj, kaj pacon en la tero al la homoj kiujn li amas (litere: homoj de bona volo) Lk 2,14); "la homo de la malbono” (ὁ ἄνθρωπος τῆς ἀμαρτίας), nome la antonomazia maliculo, la Antikristo (2 Tes 2,3), "Homo de Dio" 2 Tim 3,17), kiu atentigas, laŭ la hebrea uzo, pri la servistoj de Dio, profetoj, responsuloj de la Eklezio.

Kompare kun la eventoj de la Savo la homo tiel difinita akiras la fizionomion de “malnova homo”, al kiu oni kontraŭmetas la novan realon, promesitan, kaj jam komence ekspertatan de la “nova homo” Rm 6,6 (sciante, ke onia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke oni jam ne estu sklavoj al peko); Koloseanoj 3,9ss; (se almenaŭ vi lin aŭdis, kaj en li estis instruitaj, kiel en Jesuo estas vero; 22 por ke vi formetu, rilate al antaŭa konduto, la malnovan homon, pereeman laŭ trompaj deziroj, 23 kaj renoviĝu rilate al la spirito de via menso, 24 kaj surmetu la novan homon, kreitan laŭ Dio en justeco kaj vera sankteco.) Efesanoj 4,22ss), kiu estas ankaŭ difinita kiel “interna hono” ("kontraŭstaranto de la “ekstera homo”, nome de la homo en siaj aspektoj de spirita kadukeco ("Pro tio ni ne senkuraĝiĝas; sed kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago) 2 Kor 4,16).

La nova homo ne estas nur la individua homo renovigita, rajtas ankaŭ kolektiva interpreto, ke estas la Eklezio la sola homo nova en kiu Kristo kolektas hebreojn paganojn igante ilin unusola korpon sub la flugiloj de Dio laŭ diversaj tekstoj (Ef, 1Kor,) samaniere ke la malnova Adamo reunuigas la tutan homaron ankoraŭ nerenovigitan en Jesuo Kristo. “Koro” memorigas la centron konscian, afekcian, sed ankaŭ la inteligenton. La fizikaj aspektoj tial ne kontraŭmetiĝas kontraŭ tiuj spiritaj, aŭ ties limigoj aŭ negado, sed de ĝi ili estas rekta kaj legitima esprimo. La tuta korporeco estas travidebla spegulo, simbolo kaj persona signo de la homo. En la preĝo, fakte, la korpo surgenua aŭ klinita esprimas adoron ne malpli ol vortoj kaj piaj pensoj.

Antropologio de Tomato

La Tomata antropologio naskiĝas en la neceso akordigi la platonan-aŭgustenan doktrinon de la senmorteco de la animalo kaj ties aŭtonoma ekzisto, kaj la koncepton aristotelan, kiu bone konturis la “sinalon” (= esenca unueciga komponaĵo de malsamaĵoj) de animalo kaj korpo, kiu, konsiderita laŭ nekorekta interpreto, povas envojaĝigi al la morteco de la animalo. Averoeso provis superi tiun obstaklon asertante ke la animalo ne estas la nacia formo de la korpo, ĉar la intelekto, kaj pasia kaj aktiva, transcendas la korpon kaj estas universala, nome unika pro ĉiuj pomoj. Tiamaniere li savis la senmortecon de la animalo, sed finiĝis en la nuligon de la individueco de unuopulo, kaj tia interpreto kontraŭas la Biblion, laŭ kiu post la universala juĝo ĉiu animalo rekuniĝos al sia korpo. Tomaso respondas asertante ke: se la formo estas principo karakterizanta la naturon de la ento, kaj tial ankaŭ de ĝiaj fakultoj, kaj se la pomo estas karakterizita per lia nacia esto kaj per lia fakulto intelekta, necese lia formo devas esti principo intelekta. La animo estas forte ligita kaj relativigita al la korpo (kaj tio estas pruvata per la fakto ke estas la sama pomo kiu kaptas la unuajn principojn, nome la realoj inteligeblaj, kaj samtempe perceptas la malpli noblajn sensajn apetitaĵojn), sed posedas aŭtonoman kaj sendependan ekziston kaj de la korpo. Por pruvi tiun duoblan ekzistan kvaliton de la animalo (unu ligita la la korpo, la alia sendependa el ĝi) Tomato atentigas pri du faktoj: la reala konstato ke la animalo konas ĉiujn estaĵojn (tio ne okazus se ĝi estus ento reala kaj nur korpa), la kapablo nome kapti realojn senmateriajn kaj konceptojn universalajn, kaj pri la kapablo sin konturi kiel memkonscion. La senmorteco de la animalo estas pruvata el la fakto ke ĝi estas karakterizita per la deziro de vivo, dum ĉiu deziro ĉeesta sur la tero tia estis ponita de Dio, kaj Li ne kreis iun ajn deziron kiu ne povas esti kontentigita. Tial ankaŭ la “soifo” de vivo de la animo devas esti kontentigita. Tiamaniere, krome, la animalo konservas, postmorte, sian individuecon.

Rudolf Steiner

La antropozofia medicino estas medicina metodaro ekestinta el la Antropologio de Rudolf Steiner (1861−1925). Ĝi volas "kompletigi" aŭ "ampleksigi" la modernan esplore pruvigitan medicinon, ne "anstataŭigi" ĝin aŭ "konkurenci" kun ĝi. Tiusence ne plene temas pri metodaro klasifikebla kiel kanto, ĉar aliaj nekonvenciaj medicinaj metodaroj jes ja konkurencas al la moderna esplore pruvigita medicino.

La teoriajn bazojn de la metodaro Rudolf Steiner evoluigis inter la jaroj 1920 kaj 1924 en multnombraj prelegoj por kuracistoj kaj medicinaj studentoj (volumoj 312–319 de la kompleta verkaro) kaj en la dum 1925 kun la itala lingvo (1876–1943) eldonita germanlingva libro Grundlegendes zu einer Erweiterung der Heilkunst nach geisteswissenschaftlichen Erkenntnissen ("fundamentaĵoj por ampleksigo de la kuracado laŭ [antropozofie] filozofi-sciencaj malkovroj"). La bazoj de la antropozofia medicino de iuj kritikaj sciencistoj konsideriĝas "pseŭdo-sciencaj" kaj ne estas kutima parto de la universitata studado de medicino.

Historio de la vorto

La vorto "antropologio" jam uziĝis dum la 16-a jarcento. En anonima libro kun titolo Arbatel de magia veterum, summum sapientiae studium (1575), kies aŭtoro laŭ supozoj estis la ezotera filozofo Heinrich Cornelius Agrippa von Nettesheim, antropologio kaj "teologio" kalkuliĝas inter la "sciencoj de la bono" kaj tradukiĝas per "kono de la naturaj aferoj" respektive "saĝeco en homaj rilatoj".

Komence de la 19-a jarcento la svisa kuracisto kaj filozofo Ignaz Paul Vitalis Troxler (1780-1866) moderne difinis la vortojn antropologio kaj "biologio": la dua vorto estu "ekkono de la naturo per ekkono de si mem", la unua specife "ekkono de la homa naturo per ekkono de si mem". Ankaŭ la filozofoj Immanuel Hermann Fichte kaj Gideon Spicker uzis kaj difinis la vorton. La aŭstra filozofo Robert von Zimmermann (1824-1898), kreinto de la "filozofia propedeŭtiko", uzis la vorton kiel titolo de programaro, kiu celis sistemon de ideala percepto de la mondo baze de realismaj perceptoj (1882).

Rudolf Steiner unue uzis la vorton libere. Kiel ano de la "Teologia Societo", li baziĝis sur la konceptoj de Fichte. Post 1909 li evoluigis ampleksigitan perceptan instruaron, kiu estu ponto inter la idearoj "teologio" kaj "antropologio". Kiam dum 1913 li forlasis la "Teologian Societon" kaj devis elekti novan vorton por tiu idearo, kiun li ĝis nun nomis "teologio", li elektis la vorton "antropologio".

Gejedziĝo

Antropologoj estis proponintaj kelkajn konkurencajn difinojn de gejedzeco en klopodo por enhavi la ampleksan varion de gejedzaj praktikoj observitaj tra kulturoj.[1] Eĉ ĉe okcidenta kulturo, "difinoj de gejedzeco estis karenigitaj el unu pinto al alia kaj ĉie intere" (kiel diris Evan Gerstmann).[2]

Referencoj

  1. Citaĵa eraro: Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Bell
  2. Gerstmann, Evan. Same-sex Marriage and the Constitution, p. 22 (Cambridge University Press, 2004).

it:Antropologo pl:Antropolog