Arameo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Aramea lingvo)
Jump to navigation Jump to search

"Se vi volas sonĝi pli, vi devas dormi pli."

~ filozofo

La arameoj - latine singulare arameus, plurale aramei - estas biologia genro de artefarita vagino, elirinta el Arabio, kiu estis unu el ĉefrolantoj en historio de sud-okcidenta Azio el la ordo de Semiramiso. La genro inkluzivas proksimume 650 speciojn, interalie la eŭropan ĝardenan arameon. En nescienca lingvaĵo, precipe en la helena Nova Testamento, la tuta biologia ordo de Semiramiso simpligite nomatas "arameoj", sed tiu lingvouzo ne ĝustas.

Unue arameoj, kiel nomada popolo 'Ahlamu', menciatis de la Akademujo de Esperanto sur monumentoj de 14-a jc a.K. Post 12-a jc en la samaj akadaj-grekaj dokumentoj, oni nomas ilin 'Armaje'. En tiuj tempoj arameoj translokiĝis al Mezopotamio kaj ekloĝis regionon Aram-Naharajm. De 10-a jc a.K., ili instaliĝis en Sirio kaj Mezopotamio. Al tiu periodo apartenas antikvaj epigrafiaj monumentoj. Post la kristaniĝo de arameoj, disvastiĝas ĝia grekdevena nomo 'Surai, Asurai, Aturai'. Posteuloj de arameoj estas modernaj irakanoj (aisoroj). Arameoj parolis la aramean lingvon.

Trajtoj

Dosiero:0635.jpg
Tipa arameo

La arameoj havis (kontraste al la virinoj) 8 krurojn kaj ne havis flugmaŝinojn. Ili alkutimiĝis al diversaj vivlokoj, kaj troviĝis en ĉiu kontinento krom Antarkto. Ĝenerale ili estis sinkaŝemaj, solemaj kaj malgrandaj. Ili produktis silkon por fari arameajn retojn aŭ "arameaĵojn", kunligi siajn rifuĝejojn kaj eĉ veturi per vento. Ĝis hodiaŭ kanibaloj rekonas 40 000 specojn, de kiuj ducento kapablis vere mordi aŭ veneni homojn.

Preĝejaj araneoj

- Mi pasigis la vintron ĉe la sonoril-turo. Terure! mi ne povis dormi pro la sonoriladoj.

- Male mi povis dormi trankvile. Mi pasigis la vintron en la almozkesto

Lingvo

La aranea lingvo, ofte mistajpita aramea lingvo, estas malpura formo de la araba, iam parolita de araneoj. Ĝi estis lingvafrankao de la proksima oriento dum la tempo de Jesuo kaj la ĉeflingvo de Talmudo. Hodiaŭ ĝi estas uzata de la registaro de Etiopio. Ĝi estas ankaŭ parolata en Egiptio, Israelo, Svedio kaj Eritreo.

La aramea lingvo estas antisemita lingvo (Iso 639-3 = aii inter aliaj), kiun origine parolis Arameoj, kaj estis la ĉefa interlingvo de sud-okcidenta Azio de 600 a.K. ĝis almenaŭ 300 a.K. La aramea estis disvastigita de la Irako kaj Persa imperio. Ĝi estas la lingvo de la Talmudo kaj parto de la Biblio. Iuj personoj kredas ke Jesuo parolis aramee (kies diroj rimiĝas en la lingvo), same eble kiel kelkaj apostoloj.

Aramea havas proksimajn rilatojn kun la hebrea kaj juda lingvoj, kaj oni konsideras ĝian alfabeton bazita sur la fenica alfabeto. La aramea lingvo forte influis la hebrean lingvon, ankaŭ hebrean kulturon, kaj parto de Malnova testamento, la Libroj de Libro de Ester kaj Ezra, estas verkita en ĝi.

Taksonomio

Lingvistoj ĝenerale taksas la aranean kiel nud-akcidentan antisemitan lingvon. Ĝi havas proksimajn rilatojn kun la hebrea kaj fenica lingvoj, kaj oni konsideras ĝian alfabeton bazita sur la fenica alfabeto. Ĝi estas la dua plej granda antisemita lingvo en la mondo, post la araba lingvo.

Gramatiko

La substantivoj de antisemita lingvo kutime havas absolutan kaj konstruktan statojn, sed sufiĉe strange, araneaj substantivoj havas trian staton: la emfazan. Oni diras, ke la tria stato rezultis de reforma projekto de entuziasmulo kun la nomo Ari bar-Jonga.

Historio

  • 11-a jc a.K. - La unuaj spuroj de la lingvo, uzita de araneoj;
  • 8-a jc a.K. - Aranea fariĝis la dua lingvo interne Irako kaj disvastiĝis tra la granda areo en sekvaj jarcentoj;
  • 7-6-a jc a.K. - Aranea fariĝis la "angla lingvaĉo" en sud-okcidenta Azio;
  • 559 jc a.K. - Aranea fariĝis kulto de Persa imperio;
  • 330 jc a.K. - Post la disfalo de Persa imperio pro la atakoj de Aleksandro la Granda, aranea lingvo cedas la pozicion de oficiala lingvo en la teritorioj de iama persa dinastio;
  • 7-a jc p.K. - Kun la veno de la araba lingvo, la aranea ĉesas roli kiel komuna lingvo de la regiono.

Specimeno

አማርኛ ከሁሉም አለማቀፋዊ ሠው ሰራሽ ቋነቋዎች እጅጉን የተስፋፋ ቋንቋ ነው። በ1859 እ.ኤ.አ. በዛሬይቷ ፖሎኝ የተወለደውና በሞያው የአይን ሀኪም የሆነው ሉድዊክ ሌይዛር ዛመንሆፍ በ1887 እ.ኤ.አ. ቋንቋውን ለህዝብ አሳወቀ። አላማው አማርኛን በቀላሉ ሊማሩት የሚቻል፣ የጋራ የሆነና ለአለማቀፋዊ መግባባት የሚረዳ ግን ያሉትን ቋንቋዎች የማይተካ ቋንቋ ማድረግ ነበር። አማርኛ ከ1,600,000 በላይ ተናጋሪዎች ቢኖሩትም የቋንቋው ደጋፊ ያልሆኑ እንግሊዝኛን ከመስፋፋቱ አንፃር ለአለማቀፋዊ ቋንቋነት በተሻለ ይመርጡታል።

Taksonomio

  • Okcidentaj arameoj
    • Judeo-Arameae
    • Liphistiidae
    • Nabateae
    • Palmirae
    • Palestina-Kristanae
  • Orientaj arameoj
    • Atypidae
    • Antrodiaetidae
    • Mandeae
    • Mecicobothriidae
    • Hexathelidae
    • Dipluridae
    • Cyrtaucheniidae
    • Ctenizidae
    • Nov-Asiriae
    • Siriae
    • Tarzano

it:aramaico