Araneuloj

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Dosiero:Araneulo.jpg
Sovaĝa araneulo atakas knabinon

"Araneul', araneul', faras kion povas araneul'."

~ Popola usona kanzono pri araneuloj

"Aranepork', aranepork', faras kion faras aranepork'."

~ Homer Simpson pri alia afero

"Spider-Man (Peter Parker) es personage ficticie, super heroe, de Marvel."

~ Interlingvaa blasfemisto pri araneuloj

La araneuloj estas superhomoj, kreitaj de frenezaj sciencistoj Stanley Kubrick kaj Steven Seagal. Ili loĝas en Novjorko, fotas sin kaj parolas la aranean lingvon. Ili havas araneajn povojn post kiam ilin mordis radioaktiva araneo. Je normalaj tempoj araneuloj estas ĵurnalistoj (kvankam sufiĉe narcisismaj) kaj frenezaj sciencistoj.

Nomo

Araneulo, aŭ la Araneulo, estas la oficiala, Zamenhofa traduko al Esperanto de hebrea vorto, ספיידרמן (SFJJDRMN), kies veraj prononco kaj signifo estas perditaj al la historio. Ĝi aperas en la Sankta Biblio forme de la jena mistera frazo: <poem style="direction: rtl;">ספיידרמן היה ממציא הסקס וגדל בעיירות פיתוח אצל אלוהים. נודע בהמשך הדרך כי המציא גם את הסמים והאלכוהול.</poem> Kvankam la signifo de tio estas kaj ĉiam restos nekonata, Zamenhof proksimume tradukis ĝin al:

La Araneulo estis la inventinto de seksumo kaj kreskis en la setlejoj kun Dio. Li estis konata ankaŭ kiel la inventinto de la drogoj kaj alkoholo.

En multaj lingvoj oni klopodas rekonstrui la prononcon; ekzemple, en la indoneza li nomiĝas "Sapidelman bin Suparman". Sed ĉar Zamemhof estas judo kaj judoj ne rajtas diri la nomon, ĉu realan aŭ rekonstruitan, en Esperanto oni kutime diras "araneulo".

Predantoj kaj predatoj

Ĉefaj predantoj kaj predatoj de araneuloj estas verdaj koboldoj, lacertuloj, kaj veneno.

Dosiero:Esperantistoj Araneuloj.jpg
Araneula Esperanto-renkontiĝo

Kopulaciaj habitoj

Araneuloj kutime kopulacias unue kun blondulino, kiun mortigos verda kolbodo post la pariĝo. Ili poste akiras ruĝĉapulinon, kun kiu ili permanente pariĝas. Sed fojfoje ili iras rekte al la ruĝĉapulino, precipe en Kalifornio.

Esperantismo

- Kiel Araneulo kantus La Esperon malantaŭ sia masko?

- Parkere!

Japanaj araneuloj

La Toei, kiu estas japane kina kompanio, verkis araneulan dokumentfilmon nove prie dum 17-a de majo 1978 ~ 14-a de marto 1979.

La araneula kino prezentis ekde 22-a de julio 1978 en Japanio.

Famaj araneuloj

  1. Nicola Abbagnano
  2. J.R.R. Tolkien
  3. Michael Jackson
  4. Tomaso de Akvino

Eksteraj ligiloj

Se nia humuro ne plaĉas al vi, vi trovos ĉe Vikipedio
artikolon pli ridindan pri Araneuloj.


da:Spyder-Man el:Σπάιντερμαν en:Spider-Man es:Spiderman fi:Hämähäkkimies fr:Spiderman he:ספיידרמן id:Sapidelman bin Suparman it:Uomo Ragno ja:スパイダーマン ko:스파이더맨 nl:Spiderman no:Spiderman pl:Spyder-Man pt:Homem-Aranha tr:Örümcek Adam zh:蜘蛛侠 zh-tw:蜘蛛人