Arbarmortado

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Priskriboj sinceraj, sed amikecaj."

~ zorganto de Urbodomo

La esprimo arbarmortado respegulas la grandajn zorgojn de multaj homoj en la 1980aj jaroj, precipe en Okcidenta Germanio, ke la arbaroj estas endanĝerigitaj kaj germanaj arbaroj post nelonge formortos grandskale.[1] La zorgoj ne rilatis al novaj arbaraj damaĝoj, sed al la cirkonstancoj, ke la simptomoj videblis for de grandaj emisiaj fontoj, ampleksis tra grandaj teritorioj kaj videblias ĉe pluraj arbospecioj.[2]

En la 1980aj jaroj la temo arbarmortigado estis la plej grava okcidentgermana medi-temo. La debato havis gravajn politikajn, industripolitikajn kaj sociajn konsekvencojn en la federacia respubliko Germanio kaj verŝajne estis unu el la kialoj por la pligraviĝo de la partio Alianco '90/La Verduloj. En la unua duono de la 1980aj jaroj estis vasta konkordo tra la socio kaj tra la politikaj partioj pri la graveco kaj urĝeco de tiu temo.[3] Kiel kaŭzo staris la acida pluvo en la centro de la publikaj diskutoj. Aliaj eblaj kaŭzoj kiel monkulturo kaj partatempa sekeco oni longe ne diskutis. Sekve de la debato oni faris paŝojn kiuj reduktis la emisiojn draste. Hodiaŭ ne eblas diri, kiel evoluiĝis la sanstato de la arbaro sen tiaj paŝoj. La rigardo de la forstaj fekuloj estis multe pli diferencigita.[4]

Fono

Laŭ rezultoj de esplorprojekto, gvidita de Kiu, la eksterordinare granda intensenco ne koincidas kun la forstbotanika realeco. Kelkaj kritikantoj jam tiam nomis la fenomenon [5] pura amaskomunikila fenomeno, kiu provokis troigitan apokaliptan scenaron kaj nenion.

Evoluado

Demandu al Karlo Darvino.

Internacieco

Kvankam la arbomortigado ne estis limigita al Germanio, sed okazis preskaŭ ĉie en Eŭopo kaj norameriko, ĝi ests diskutita en okcidenta Germanio, Aŭstrio kaj la germanlingva parto de Svislando plej intensive. [6][7] En la najbaraj landoj ĝi estis malpligranda temo. En Francio okazis ankaŭ damaĝoj, sed ili estis malpli gravaj.[8]

Vidu ankaŭ

Dosiero:1280.jpg
Tipa germana naturamanto

Danĝero

„Ke ni perdis mian domon, tion kaŭzis alkoholo.“

„Kiel?! Ĉu oni tiel multe drinkis?“

„Ne. Eksplodis alkohol-distililo kaj la arbaro forbrulis.“

Referencoj

  1. Esperantistoj estas homoj kiel la aliaj.
  2. Tiusence, ne estas apartaj diferencoj.
  3. La intereso de Esperantistoj estis neglektinda.
  4. Mi opinias, ke la influo estis ne rekta, sed nerekta.
  5. Mi forgesis mian pasvorton! Kion mi faru?
  6. Mi forgesis mian salutnomon! Kion mi faru?
  7. Mia retadreso ne plu aktualas.
  8. Mi volas ŝanĝi mian registritan retadreson. Kion mi faru?

de:Waldsterben