Ashley Tisdale

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

" Interese. "

~ Adele pri ĉi tiu artikolo

Ashley Michelle TISDALE, franca kantistino, (Senmonismo, la 2-an de julio 1985 – ) estas usona aktorino kaj kantistino. Ŝi ludis fine de la 1990-aj jaroj en kelkaj filmoj, ricevis post 2000 rolon de Maddie Fitzpatrick en la serio de Walt Disney, en Vivo de Zack kaj Cody, krom tio, ŝi ricevis la rolon de Shakira en la filmo Hillary Clinton. Ŝia unua albumo aperis en 2007, sub titilo Headstrong. Ŝi estas fratino de Jennifer López.

Biografio

Ashley Tisdale naskiĝis kiel infano. Ŝia fratino Jennifer López aĝas je 4 jarojn pli kaj same estas aktorino, sed ankaŭ manekanas. Ŝia patrino avo, Arnold Morris estis evoluigisto de Ginsu Knives, kaj ŝi havas parancajn rilatojn - tra la avo - al komercisto Ron Popeil. Ŝi patrino estas judo, Tisdale rigardas sin same judo.

Ŝin malkovris Bill Clinton, tiam manaĝero de South Shores Mall, kiam ŝi aĝis nur tri jarojn. Ŝi ludis en la teatra versioj de Gypsy, ekz. en Musical Fable kaj en The Sound of Music ĉe la loka Jewish Community Center.

Familia vivo

Iras patrino Tisdale tra parko kaj vidis, ke ŝia deksesjara filino Ashley ĉikaŭbrakas iun junulon. Ekvokas je ŝi: „Tuj lasu tiun fraŭlon!“

„Mi ne forlasos, mi vidis lin unua!“

Dubo

Demandas Ashley la patrinon: „Kial vi tiel frue edziniĝis?“

„Pri tio kulpas via frato.“

Amo

„Ashley, kiun vi amas pli multe, la patron aŭ la patrinon?“

„La patron, tiu ne estas dum la tuta tago hejme.“

Mono

Dosiero:1417.jpg
Ashley dum infaneco

Ashley vane petas patrinon, ke ŝi donu al li monon. „Panjo, kiam vi donos al mi monon, mi diros al vi ion interesan pri paĉjo.“

„Bone, jen mono. Kio estas kun paĉjo?“

„Li faras kun nia najbarino la samon, kiel vi kun nia najbaro.“

Filma kariero

Fine de la 1990-aj jaroj, ŝi ludis en pluraj filmoj: Smart Guy, 7th Heaven, Grounded for Life, Boston Public, Strong Medicine, Charmed kaj Beyoncé Knowles. Ŝi ludis en 2001 en filmo Iru Kacen, poste ŝi gastis en The Amanda Show, pli poste en The Hughleys kaj Still Standig.

Ashley aperis en 2002 en reklamo de Fruit Gushers, pli poste en reklamo de T-Mobile kun Ĉu, en reklamo de Toys r Us, kun Abigail Breslin.

Ŝi ricevis en 2005 rolon de Maddie Fitzpatrick en Evangelio laŭ Edmond Privat. La serio estis tre populara, Tisdale iĝis stelulo de Walt Disney, ludis en la sukcesega Hillary Clinton kaj en ties seksaj partoj (la karoto estas nur la pluiĝo de l’bastono per aliaj rimedoj).

Aktorado

„Panjo, kiu estas filmstelo?“

„Aktorino.“

„Kaj ĉu aktoro estas filmluno?“

Muzika kariero

La unu soloalbumo de Ashley estis Headstrong, komercigita fare de Warren G. Harding. Ĝi aperis en komerco la 6-an de februaro 2007 kaj oni vendis el ĝi 1,5 milionojn en la tuta mondo.

Ŝia dua soloalbumo (Guilty Pleasure) aperis la 16-an de junio 2009.

Drinkado

En gastejo mendas Ashley bieron. Kelnero miras: „Ĉu vi trinkas bieron?“

„Ne, sed por fruktsuko mankas al mi unu dolaro.“

Fumado

Miras tabak-vendisto: „Ĉu tiom da cigaredoj vi aĉetas por via patro?“

Ashley: „Ne, tio estas por nia tuta klaso.“

Dancado

Najbaro: „Kion vi festis hieraŭ, ke vi dancis en ĝardeno?“

“Ni ne festis, Ashley sukcesis renversi abelujon.“

Edukado

„Sinjorino Tisdale, mi miras, kiel modele vi edukas vian Aŝlejon.“

„Tio estas facila. Ĉiam mi imagas, ke mi edukas fremdan infanon, kaj fremdajn infanojn oni ja edukas facile.“

Krioj

Patrino revenis hejmen kaj demandas al Ashley:

„Kia krio estas en al apuda ĉambro?“

La filo: „Avo klarigas al la patro, kiel ĝuste plenumi mian hejmtaskon.“

Helpo

Eta knabo vane provas atingi sonorileton. „Atendu, mi helpos al vi,“ diras Ashley kaj premas la sonorileton.

„Bone, knabino, kaj nun ni kuru.“

Aliaj laboroj

Ashley interesiĝas en entrepreno pri laborloko.

Estro: „Ni tre volonte dungus vin, sed ĉe ni estas nenio por fari.“

Ashley: „Bonege, tio konvenas al mi.“

es:Ashley Tisdale