Ashtar Sheran

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Kio fariĝis, jam ne refariĝos"

~ Zamenhof pri vojaĝo de Sheran

"Ĉu vi intencis serĉi: Aŝtar Sherman"

~ Vikipedio pri Ashtar Sheran

"Dankon por klarigo. Ili de ilia laboro faras sekreton"

~ leganto de Neciklopedio pri eksterretuloj

"Bonege ke li faras laboron pri Nifologio kaj Esperanto"

~ finvenkisto pri Sheran

"Unue konsideru kaj nur poste esperu"

~ Hans-Georg Kaiser

"Dankon pro la certe tre utilaj konsiloj"

~ Marcos Cramer

"Li esis glorioza ancestro dil nuna Idisti"

~ idisto

Ashtar Sheran, ano de Brazila Beletristika Akademio, filo de la sklavino Zilpa ( Genezo 30:12-13), estas ĉefo de eksterteruloj, kiuj diras ke volas savi la Teron, sed kiel oni povas vidi, ŝi li portas sespintan bluastelon de Ido.

Aŝtar Ŝeran gvidas grandan kosmoŝiparon, kiu tuj alvenos al Tero por, laŭ li, purigi la mondon de malbonaj spiritoj. Kompreneble, tiuj "malbonaj spiritoj" estas la esperantistoj, kaj lia vera celo estas la Fia Venko de idismo!

Ĝi (aŭ li, aŭ ŝi) venos okupi la vicon de Zamenhof kaj volos esti adorata anstataŭ Fundamento.

Kapitano Kirk estis sendita de UEA por kontraŭbatali la kosmaŝiparon de Ŝerano, sed li ankoraŭ ne sukcesis venki ĝin, ĉar ĝi estas apogata de Klingonoj. Vulkanoj promesis sian apogon al teranoj, sed ili estas tro eksplodemaj kaj nefideblaj. Kelkaj diras ke Kirko estas reformemulo kaj francema, sekve, li facile povas esti allogata de Ŝerano.

Lataj vortoj

Mi opinias, ke ĉi tiu kosmoŝipo malsupreniras tro rapide!!

Omaĝoj

Ekzistas konteo en Anglio kaj urbo en Turkmenujo nomumitaj omaĝe al li.

cs:Aštar Šeran de:Ashtar Sheran