Asocio Kontraŭ Eksteruloj

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Ŝafo kalkulita ne estas savita"

~ Zamenhof pri esperantistoj

" Ne esas bela esar membro di asociuro tante deshonesta e tante putrinta"

~ Idisto

Asocio Kontraŭ Eksteruloj estas Esperanto-asocio kontraŭ eksteruloj, kreita en la jaro 115.


MANIFESTO DE AKE

Nun, Ĉirkaŭ la jaro 115 p.Eo, bedaŭrinde pli kaj pli da homoj interesiĝas pri nia lingvo. Pro tio, endas preni rapidajn rezoluciojn kontraŭ tiu fenomeno. Tial IEA kaj Interasisma Esperanto-Ligo fondis la Asocion Kontraŭ Eksteruloj (AKE), kies unua tasko estis verki ĉi tiun manifeston.

Membriĝo

§ Paragrafo unu: Penisoj

Surbaze de la usona enmigradsistemo, por limigi la nombron da personoj, kiuj eklernas Esperanton ĉiun jaron, povas esperantiĝi nur tiu kiu ricevas verdan karton. Komitato kiu disdonas tiujn verdajn kartojn estos kreata kaj petanto nur ricevos la karton je la sekvaj kondutoj :

  • Ŝi/li devas paroli esperanton de pli ol du jaroj kaj havi penison.
  • Esperanta membro de ŝia/lia familio amikaro devas skribi rekomendleteron al la komisio atestante pri ŝlia peniso.
  • Ŝi/li devas sukcesi ekzamenon pri sia kono de la lingvo (kantado de la himno, demandoj pri la historio de Esperanto) kaj montri sian penison.
  • Ŝi/li ne devas esti elektebla por la Nobel-premio.
  • Ŝi/li devas subskribi kontrakton laŭ kiu ŝi/li promesas ne plu uzi la anglan lingvon. (Rimarko : AKE nuntempe debatas pri escepto por anglolingvanoj.)

Ĉar tio eble ne sufiĉos por limigi la nombron da demandoj, la prezoj de la kotizo ankaŭ estos altigataj al 259,55 steletoj.

Evoluo

§ Paragrafo du: Evoluo de la lingvo

La facileco kaj logikeco de la lingvo estas ĉefaj kaŭzoj de la fameco de Esperanto. Pro tio endas rapide malfaciligi ĝin :

  • Iu ajn rajtas ŝanghi la lingvon. La Fundamento ne plu validas.Tro regule evoluanta lingvo ja povus interesi homojn, tial estas pli bone se ne estas iu komisio kiu kontrolas ĝin.
  • AKE konsilas al ĉiu landa asocio presi sian propran vortaron, kiu uzas la sistemon por vortkreado "landa radiko + o" (laŭ la tiel nomata PIVa skolo). Kunigi ĉies fortojn por verki unu bonan komunan vortaron estas malpermesate.
  • Anstataŭ "mal"-vortoj kaj aliaj vortoj konstrueblaj de samideanoj el jam ekzistantaj elementoj de la lingvo, neologismoj estos kreataj. Alikaze la lingvo povus esti tro facila por neeŭropanoj.
  • La rolo de la akademio ekde nun nur estos aldoni kiel eble plej multe da neologismoj kaj eŭropcentrismaĵoj al la lingvo kaj zorgi ke ĝi ne plu faciliĝu (aŭ reguliĝu per aldono de iuj afiksoj, ekzemple).

Varbado

§ Paragrafo tri: fambildo, varbado

Por ne allogi la publikon per tro bona aspekto, la emblemo kaj terminologio de Esperanto nepre devas simili al tiuj de ideologiismaj, religiaj, politikaj aŭ sektaj asocioj. Por tio tre efikas granda verda stelo kaj vortoj kiel "Majstro", "movado", "propagando", "esperantisto", "Esperantio/ujo" ,"kamarado" , "-ista junularo", "-ista ligo" kaj "fina venko". La nova emblemo de Esperanto, kaj vortoj kiel "esperanto-parolanto" kaj "informado" aŭ "varbado" estas malpermesitaj. Cetere nomi nian lingvon per ĝia vera (pra)nomo "Internacia lingvo" aŭ per pli neŭtralaj nomoj kiel "inter-nacia lingvo", "interlanda lingvo", "interpopola lingvo", "helplingvo" aŭ "ILO" ankaŭ estas danĝere.

Cetere la samaj varbadaj metodoj kiel tiuj de ekstremaj asocioj estas uzendaj : flugfolioj, manifestacioj, atakemaj sloganoj, malklaraj afiŝoj.

Ĉiam estas memorenda ke la celo de afiŝoj kaj T-ĉemizoj estas kontentigi la kreintaron, ili ne devas plaĉi al ne-esperantistoj.

Plie AKE konsilas dum neeviteblaj ekspozicioj meti ĉe la budo nur la plej maljunajn klubanojn taŭge neserioze vestitaj (AKE vendas griz-flavajn ŝafo-lanajn puloverojn kun granda verda stelo sur la ventro kaj vizaĝo de Zamenhof sur la dorso).

Agado

§ Paragrafo kvar: Agado de Esperanto-kluboj

Iu ajn Esperanto-klubo kiu uzas pli ol 5% de sia mono por informado anstataŭ pli taŭge uzi ĝin por internaj aferoj, aŭ kiu kunvenas en publika loko, tuj perdos sian membrecon de IEA.

Por eviti tion ni forte konsilas al ĉiu klubo, al la plej etaj, uzi la tempon de la anoj:

  • por verki gazeton (kiun nur ili legas kaj ricevas);
  • trinkado de kafo aŭ teo;
  • manĝado de kukoj;
  • kaj organizado de internaj renkontiĝoj.

Esperanto

§ Paragrafo kvin: Uzado de Esperanto

Oni rajtas uzi Esperanton nur en pura idealisma kaj senmona konteksto. Ekzemple ĝia uzado en la ekonomia vivo estas tro riska ĉar la ekstera mondo povus ekkompreni ke Esperanto povas esti utila.

Interreto

§ Paragrafo ses: Esperanto en interreto

Pro la disvastiĝo de la internacia komputika reto multaj homoj povus eklegi pri Esperanto. Tial IEA proponas :

  • Eviti havi unu centran bonaspektan propagandon en la angla lingvo.
  • Plej bone estas uzi specialan literaron por la ĉapelitaj literoj. Ĉar tiu literaro ne troviĝas sur la plej multaj komputiloj IEA konsideras ĝin kiel bona protekto kontraŭ enveno de eksteruloj. Tiuj kiuj ne havas ĝin nur vidos strangegajn signojn sur la ekrano anstataŭ la ĉapelitaj literoj kaj bezonos minimume duonhoron por trovi kaj instali tiun literaron.
  • Ankaŭ la x-sistemo bone efikas por malallogi scivolemulojn. Plie ĝi estas praktika por interna komputila vicigo de vortoj.
  • La uzantoj de la 'h' fundamenta sistemo, atendante ke unikodo plivastiĝas, perdos sian anecon de IEA.
  • La celo de hejmpagho estas plaĉi al la kreintaro, ne okupiĝu pri la vidpunkto de la aliaj legantoj.

Muziko

§ Paragrafo sep: Esperanto en muziko

Danghere, la uzo de Esperanto en muziko evoluis dum la lastaj jaroj. Famaj kantistoj povus ja interesigi homojn pri nia lingvo per sia kanto kaj fuŝi tiom da laborjaroj.

Pro tio IEA decidis ke ekde nun, nur diskoj por gramofonoj rajtas esti uzataj por Esperanto-kantoj. Gramofonoj estas mendeblaj ĉe IEA kiu donace kunsendos diskon de originala prelego de Zamenhof en VDS (Vaksa Diska Kvalitosistemo).

Membriĝo

Por membrighi al AKE kaj ricevi ties gazeton "La protektulo" sendu 100 Stelojn al la konto de AKE fg-sdkjf che IEA .

Retpoŝta adreso : ake@zam.iea.eo