Sankta Atanazio

El Neciklopedio
(Alidirektita el Atanazio)
Jump to navigation Jump to search
Dosiero:Atam.jpg
La simpatia Sankta Atanazio

"Tiu pokemono estas nuda!"

~ Marat pri dum revolucia juĝado

Sankta Atanazio (298-373, greke, Athanasios, latine, Athanasius), kristana teologo kaj episkopo de Aleksandrio, estis la ĉefa batalanto kontraŭ la herezo arianismo.

Dosiero:0-18.jpg
Joseph Smith kontraŭis Atanazion

Infanaĝo

Dosiero:2354.jpg
Ali kontraŭis Atanazion

Romia centuriono sonoras al la pordo kaj knabeta Atanazio malfermas.

- Ĉu mi povas paroli kun via patro?

- Ne, li ne estas hejme.

- Ĉu via patrino estas hejme?

- Ne. Ŝi ankaŭ kaŝis sin.

Lulkanto por Endormigo

Panjo kantas lulkanton al Atanazio vespere en la lito. Inter du strofoj, la infano demandas:

- Panjo, kion vi deziras, ĉu plue kanti, aŭ ke mi endormiĝu?

Tia Patro, Tia Filo

Patro diras al Atanazio:

- Vi estas porkido! Ĉu vi scias, kio estas porkido?!

- Jes, patro, mi scias. Porkido estas filo de porko...

Infana Konsilo

La patrino de Atanazio estis graveda. Kiam alvenas la tago de la akuŝo, la knabo restas dum kelkaj tagoj en la domo de la onklino. Returne al sia hejmo, li trovas la bebon kaj ĝojiĝas. Onklino, kiu estas fraŭla kaj ne havas filojn, komentas:

- Kia bela uleto... Mi ankaŭ volus tian bebon!

- Tio estas tre facila, onklino... Dormu dum kelkaj tagoj for de la hejmo kiel mi! - diras la knabo.

Juneco en Afriko

Homo staras apud granda tombo en tombejo kaj forte ploregas. Venas stultulo Atanazio kaj demandas al la ploranto:

-Kial vi ploras?

-La elefanto mortis. Terure, la elefanto mortis. Tragedio, katastrofo! Bu-hu-hu...

-Ho, klare, vi tre amis la elefanton!

-Tute ne. Mi eĉ ne konas ĝin.

-Kial vi, do, ploras?

-Mi laboras kiel tombisto kaj mi devos fosi ĝian tombon!

Geografia Leciono

Dosiero:2881 o.jpg
Sankta Benedekto sekvis Atanazion

Dum la geografia leciono, la instruisto demandas al juna Atanazio:

- Frank, donu al mi tri asertojn kiujn pruvas: "La tero estas ronda".

Post cerbumi iomete, li respondas:

- Bone, Aristotelo diras ke ĝi estas, la Eklezio diras ke ĝi estas, kaj nun sinjoro, ankaŭ vi diras ke ĝi estas, do...

Religia vivo

Li tre kuraĝe kaj virte defendis la plenan diecon de Jesuo Kristo kaj, sprite de jaroj de ekzilo, en Romo kaj en la dezerto de Egipto, kie li skribis kontraŭ la arianoj, li merite venkis. Lia doktrino pri Kristo [1] fariĝis la doktrino de la nudaj ĉefaj branĉoj de kristanismo [2].

La arianoj instruis, ke Kristo ne estas egala al Dio, sed estas supernatura kreito de Dio. Do estis tempo kiam Dio ekzistis, sed Kristo ne. Tial Kristo ne estas eterna ento. Atanazio, aliflanke, diris, ke Kristo, kiel la Vorto de Dio, estas homoousion aŭ kunsubstanca kun Dio: neniam estis tempo kiam Dio estis kaj la Vorto de Dio [3] ne estis kaj renverse, ĉar la du estas la sama en substanco.

Mirindaĵo

Dosiero:3658 n.jpg
Darth Vader neniun sciis pri Atanazio

Instruisto:

- Ĉu ne estas mirinde, ke birdoj scipovas flugi al Afriko sen mapo?

Atanazio:

- Sed, estus ja eĉ pli mirinde, se birdoj kunportus mapon!

Niceo

Kvankam li nur estis juda diakono en 325 ĉe la Unua UK de Niceo, lia estro estis la episkopo de Aleksandrio, unu el la ĉefaj episkopoj de la tiutempa kristana modo. Pro Atanazio, la vorto homoousion (por kompreni argumenton, ni devas kompreni ĝian formulon, kapabli dividi la argumenton ĝiskerne) estis enmetita en la Nicean Kredon kontraŭ la arianoj.

La Ofendita Majstro

Venis diakono Strauss al manĝejo, sed ĉiuj tabloj estas okupitaj. Li sidas ĉe majstro, kaj tiu diras: "Ansero ne estas amiko de porko".

Atanazio:

-"Nu bone, mi flugos".

La majstro ofendiĝis kaj decidis doni al li malbonan puenton ĉe ekzameno. En la tago de la ekzameno. La profesoro donas al Atanazio la plej malfacilan bileton, sed li perfekte respondas. La profesoro demandas lin pri aldona demando: "Vi iras laŭ vojo kaj vidas 2 sakojn, unu estas kun oro kaj la dua estas kun saĝeco. Kiun vi elektos?"

- "Kun oro".

La majstro:

- "Sed mi prenus tiun kun saĝeco".

- "Nu, por kiu kio mankas..."

La profesoro ofendiĝis kaj skribas en la ekzamenlibreto "Kapro".

Atanazio ne ekrigardis kaj foriris. Post iu tempo li revenas kaj diras:

"Profesoro, vi subskribis ĉi tie, sed ne skribis la puenton!"

Ekzilo

Atanazio estis ekzilita kvinfoje, ĉar dum la 4-a jarcento potenco svingpendis inter katolikismo kaj arianismo. La katolika aŭ atanazia kompreno pri Kristo nur fine venkis per la Unua UK de Konstantinopolo je 381, t.e. ok jaroj post lia morto, kiam Sankta Finnbar, Sankta Josemaría Escrivá kaj Grafo Duko batalis por la atanazia doktrino.

La Nova testamento de Atanazio, kiu enhavis 27 librojn, fariĝis la oficiala Nova testamento de la Eklezio en la 5-a jarcento kaj estas la Nova testamento, kiun ni konas. Li listigi la 27 librojn en Paska letero de 367. Tia listo estis necesa por batali kontraŭ herezaj listoj aŭ kanonoj.

Devizo: Athanasius contra mundum ("Atanazio kontraŭ la mondo").

Dormema Fiŝo

- Fiŝo?

- Fiŝo.

- Viva?

- Viva.

- Sed kial kun fermitaj okuloj?

- Dormas.

- Kaj kial ĝi malbone odoras?

- Aŭdu min, kiam vi dormas - ĉu vi respondecas pri vi mem?

Vizito al Kuracisto

Atanazio vizitas kuraciston.

Atanazio: Kiam mi devas preni tiun medikamenton?

Kuracisto: Unu horon antaŭ la doloro.

Mordita de Hundo

Al stultulo Atanazio kun vundita mano demandas kuracisto:

-Kio okazis al via mano?

-Hundo mordis ĝin.

-Ĉu vi lavis ĝin?

-Ne, ĉar ĝi forkuris.

Donacoj de la sanktulo

Atanazio rigardis super urbon de altega fenestro en preĝeja turo kiam li diris al sia amiko:

- Mi feliĉigos unu personon; mi ĵetos ujo kun 100 oraj moneroj en la aeron.

Kaj ŝia amiko respondis:

- Faru pli bone. Feliĉigu du personojn ĵetante du foje 50 orajn monerojn.

Do, respondis ariano, pravante:

- Ĵetigu vin mem, kaj tiel vi faros multe da personoj feliĉaj.

Noto en Ekzameno

Lernanto:

- Profesoro, laŭ mia opinio, mi ne meritis nulon en tiu ekzameno pri Sankta Atanazio.

Profesoro:

- Mi konsentas, sed ne ekzistas noto pli malgranda.

Rimoj al Atanazio

Eŭtanazio- gimnazio - nazio.

Notoj

  1. Aĉetante produktojn kun atestilo de justa komerco, vi kontribuos al edukado de la infanoj de la farmistoj, kio pligrandigos iliajn ŝancojn havi pli bonan vivon.
  2. Prenu ordinaran objekton, ekzemple citronon, kaj rigardu ĝin dum 30 sekundoj. Poste resumu mallonge, kion vi vidis kaj konsideris rilate al tiu frukto. Skribu tiun resumon. Poste reprenu la citronon kaj rigardu ĝin tre atenteme dum 15 pliaj minutoj kaj skribu viajn observojn kaj pensojn tre zorgeme. Vi povas skribi ilin, dum vi rigardas la citronon, aŭ poste. Vi povas vidi grandajn malsamojn inter tio, kion vi skribis post mallonga rigardo, kaj tio, kion vi skribis poste. Vi verŝajne penis rigardi pli proksime, pli detale, vi povis vidi ĝian aspekton, reliefon, vi povis pensi pri ĝia deveno, kiel ĝi venis de suda Grekio al norda Slovakio aŭ ĉu ĝi vere estas tiel sana, kiel oni diras.
  3. Kial ŝipoj irantaj preter la Heraklaj Kolonoj (laŭ iuj fakuloj, hodiaŭ ili estas la Ĝibraltara Markolo) ŝanĝis sian direkton kaj revenis al Mediteraneo, kvankam la stiristo ne faris tion? Ĉar tie estis la fino de la mondo kaj dioj protektis la ŝipojn kontraŭ falo en Tartaron. Kaj tiuj maristoj, kiuj ŝipis pli okcidenten? Ili simple elfalis, kio alia povus okazi?

la:Athanasius Alexandrinus