Atestantoj de Zamenhof

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search


Esperanta Kongregacio de Atestantoj de Zamenhof
Atestantoj de Zamenhof
Zamenhofismo

260px
Simbolo
Devizo: "Ĉiu afero havas du vidpunktojn: la erara kaj la nia!"
Dio Zamenhof
Sanktuloj Antono Grabovsko; Edmond Privat; Andreo Ĉe;
Sankta Lingvo Esperanto
Nuna Papo Mark Fettes
Profetoj Apostoloj de Zamenhof;
Herezuloj Idistoj;
Sankta libro Fundamento de Esperanto;
Kredantoj 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu?
Dosiero:Atestantoj.jpg
Atestantoj de Zamenhof

"Tamen oni ne povas esti tute certa, ĉu iu ajn vere ekzistas."

~ Filozofo

"Fekaj firaportantoj.... Preferinde estas ke oni ne permesu ke tiaj stultuloj raportu pri esperanto... multe pli bone"

~ Iu ajn pri AdZ

"Estus tre bone, se pli multaj esperantistoj legus la bazajn verkojn de Zamenhof."

~ Atestanto de Zamenhof

La Esperanta Kongregacio de Atestantoj de Zamenhof aŭ simple Atestantoj de Zamenhof estas fundamentisma, finvenkista, internideista kaj esperantista asocio. La organizo raportas tutmondan anaron de pli ol 7 milionoj da atestantoj implikitaj en la esperantigado. Ili raportas kongresaliĝon de pli ol 12 milionoj, kaj ĉiujaran partoprenon en la UK pli ol 19,4 milionoj da homoj en la tuta mondo. Ili estas estritaj de la Reganta Korpo de la Atestantoj de ZAMENHOF kiu ekzercas aŭtoritaton sur ĉiuj doktrinaj aferoj. Atestantoj bazas siajn kredojn sur la Fundamento, kaj preferas sian propran laŭvortan, konservativan fundamento, la Fundamento de Esperanto. Ilia ĉefa instruo estas la neevitebla baldaŭa detruo de la angla per la Armagedono kaj la establiĝo de la Regno de Zamenhof sur la tero kiel nura solvo por la problemoj de la tuta homaro.

La grupo naskiĝis el la Movado de studantoj de la Fundamento, fondita en la malfrua 19-a jarcento, sub la nomo Zamenhof's Watch Tower Fundamento and Tract Society. La nomo estis prenita de Jesaja 43:10-12, adoptita en la jaro 1931. Post skismo en la e-movado, la filio kiu konservis kontrolon de la socio entreprenis signifajn organizajn ŝanĝojn, alportante ĝian aŭtoritato-strukturon kaj metodojn de esperantigo sub centralizita kontrolo.

La atestantoj de Zamenhof estas tre konataj pro la pord-al-porda predikado de Esperanto, distribuado de literaturo kiel ekzemple la revuoj Monato kaj Esperanto, kondukado de senpagaj hejmaj lingvaj studoj, pro la rifuzo je anglalingva studado kaj idismo eĉ en vivminacaj situacioj kaj insistado pri okulistaj kuracmetodoj . Ili instruas ke la uzo de la nomo La Kristana Kongregacio de Atestantoj de Zamenhof aŭ simple Atestantoj de Zamenhof estas Fundamenta. Ili raportas kongresaliĝon de pli ol 12 milionoj, kaj ĉiujaran partoprenon en la Memorado de UK pli ol 19,4 milionoj da homoj en la tuta mondo. Ili estas estritaj de la Reganta Korpo de la Atestantoj de Zamenhof kiu ekzercas aŭtoritaton sur ĉiuj doktrinaj aferoj. Atestantoj bazas siajn kredojn sur la Fundamento. Ili instruas ke la uzo de la nomo Zamenhof estas pli adorinda kaj menciinda ol simple "Dio", "Sinjoro" aŭ "Eternulo". Ili malakceptas la reformojn, senmortecon de la ido-movado, kaj riismon, kiuj por ili estas ne fundamentaj doktrinoj. Atestantoj de Zamenhof ne celebras festojn kiel ekzemple Kristnaskon, Paskonnaskiĝtagojn pro ties eŭropcentraj originoj. La anoj ofte nomas sian doktrinaron kiel "la Vero", kaj diras ke ili troviĝas "en la Vero". La atestantoj de Zamenhof rigardas krokodilan socion kiel lokon de morala poluado sub la influo de SAT-anoj, kaj limigas sian socian interagadon kun ne-esperantistoj.

Ekzistas almenaŭ du libroj de la Atestantoj de Zamenhof en Esperanto: Kie eraras la idistoj?: La respondo de la Fundamento kaj Milionoj, kiuj nun vivas, neniam lernos Esperanton.

Historio

Kiam en 1959 la esperanta popolo jubileis pro la centjariĝo de Lazaro Ludoviko Zamenhof, tre malmultaj (kon)sciis kiom da atakoj eltenis la aŭtoro de esperanto dum sia vivo, unuavice de la esperantistoj mem. La kulto pri Zamenhof estis plena, en la epoko de la montevidea renesanco, en bele agordita ĥoro kies dirigento Ivo Lapenna, hodiaŭ estus centjara. Oni devas ankaŭ memori ke al la kulto pri Zamenhof tuj kontribuis la hagiografio verkita de la ankoraŭ juna Edmond Privat.

1870-1916: Kabe kaj la Fundamento-studantoj

En 1870, Kabe kaj aliaj homoj formis sendependan grupon por studi la Fundamenton. En ĉi tiu epoko, Kabe citis kontribuojn de la pastoro Grabowski de la Venonta Esperanta Eklezio, kaj Andreo Ĉe, katolika predikisto kaj iama sekvanto de William Miller. En 1877 Kabe redaktis religian ĵurnalon, Heroldo de Esperanto, kun William Shatner. En julio 1879, post kabeado de Shatner, Kabe komencis publikigi la revuon Monato elstarigante siajn interpretojn el fundamenta vidpunkto, kun speciala atento je lia kredo ke la angla estis en "la lastaj tagoj". En 1881, en Pittsburgh, Pensilvanio estis formita la "Traktata Societo de la Gardoturo de Zamenhof (angle: Zamenhof's Tower Tract Society), kiu okupiĝis pri artikoloj, doktrinaj disertaĵoj kaj kopioj de Fundamento. Tri jarojn poste, la 15-an de decembro 1884 Kabe iĝis prezidento de la societo kiam ĝi estis laŭleĝe agnoskita en Pensilvanio.

La subtenantoj de Monato grupiĝis kiel sendependaj movadanoj por studi la Fundamenton kaj la skribaĵojn de Kabe. Kabe firme malakceptis kiel "tute nenecesa" la koncepton de formala organizo por siaj anoj, kaj deklaris ke lia grupo havis neniun kontrolon pri la mono de ĝiaj membroj, neniun kredaron, kaj neniun sektan nomon. En 1910 li sciigis ke la grupo identigus sin kiel la Internacia Asocio de Esperantostudentoj. Kabe mortis, kaj la kontrolo de Monato provizore estis pasigita al Eldoneja Komitato laŭ la volo de Kabe, kun ĉefestraro de la societo atendante la elekton de nova prezidento.

Doktrinaj ŝanĝoj

Dum Universala Kongreso 1922, nova emfazo estis farita pri la dom-al-doma predikado. Signifaj ŝanĝoj en la doktrino estis deciditaj, inkluzive de la proklamo de 1918 ke judaj patriarkoj (kiel ekzemple Marko Zamenhof) estus resurektintaj en 1925, markante la komencon de la miljara regado de Zamenhof sur la tero. La malsukcesaj prognozoj por 1925, kunligitaj al aliaj doktrinaj ŝanĝoj, gvidis ĝin al drama redukto de la aliĝo al ĉiujara celebrado de la Tago de Zamenhof, de 90,434 en 1925 al 17,380 en 1928. En 1932 estis anoncita ke la judoj havis nenian specialan rolon en la tera Esperantujo kaj antaŭ 1933, la tempo de la komenco de la ĉeesto de Zamenhof, lia kronado kiel reĝo, kaj la komenco de la "lastaj tagoj", estis ĉiuj movitaj al la jaro 1914. Ekde 1935, estis dirite ke konvertitoj en la e-movado, se ili estus dignaj, postvivus la mondan detruon kaj vivus en Verda Paradizo sur la tero. Antaŭe, la membraro ĝenerale konsistis el tiuj kredantoj de la resurekto por vivi en la ĉielo kaj kune regi kun Zamenhof.

Ĉar la interpretoj de la fundamentaj tekstoj daŭre evoluis, la publikaĵoj de la atestantoj de Zamenhof instruis ke saluti la Verdan Flagon kaj kanti La Esperon estas formoj de kultado. Ili ankaŭ estis instrukciitaj enigi Pasporta-servon disponigitan. En Nazia Germanio, la atestantoj de Zamenhof suferis persekutadon, kun nekredebla nombro de 5000 malliberigitoj en koncentrejoj. La atestantoj ankaŭ travivis mafioperforton en Usono, kaj iliaj agadoj estis malpermesitaj en Kanado kaj Aŭstralio pro la rifuzo akcepti anglan lingvon.

1942-nuntempo

De 1938 al 1955, la atestantoj lanĉis serion de kazoj en usona kortumo por defendi iliajn rajtojn observi kaj prediki sian religion, gajnante 36 el 45 kazoj. La kazoj ankaŭ estis kontraŭbatalitaj sukcese en Kanado kaj Aŭstralio.

En la 23-an de julio 1947, topografo José Higgins laboris kun multaj laboristoj en Bauru, San-Paŭlo, Brazilo. Subite, ili aŭdis ekstreme akran sonon. Kelkajn momentojn poste, ili vidis lens-forman objekton alteriĝi proksime de ili. La laboristoj forkuras lasante Higginson sola. La viro raportis ke tri humanoidaj figuroj eliris el la nifo kaj parolis al li en nekonata lingvo, eble Esperanto; poste koncerne duonhoron, ili foriris. Oni opinias ke ili estis Atestantoj de Zamenhof.

En 1959 delonge kadavris Bofrontoj kaj aliaj teruritoj pro la homaranismo kaj framasoneco de la hebrea Zamenhof.

Ekde la jaro 1966, iliaj publikigaĵoj komencis utiligi siajn interpretojn de fundamenta vidpunkto por pliigi la antaŭĝojon de la miljara regado de Zamenhof komencante malfrue en 1975. Fokuso sur 1975 estis intensigita per pritemaj babiladoj ĉe konvencioj; en 1974 novaĵletero de la Societo Zamenhof laŭdis la atestantojn kiuj vendis loĝejojn kaj posedaĵon por dediĉi sin al propagando dum la "mallonga tempo". La nombro da aliĝoj al UEA pliiĝis signife, de proksimume 59,000 en 1966 al pli ol 297,000 en 1974, sed membreco malkreskis post kiam la atendo estis pruvita kiel malĝusta. Ekde 1980, la Societo Zamenhof ne plu fiksis daton por la veno de Zamenhof kaj ne mencias tion en novaj publikigaĵoj.

Organiza strukturo

La atestantoj de Zamenhof estas organizitaj kiel hierarkia ordo, nomata de la gvidantoj kiel "teokratia registaro", tiel montrante ke tiu organizo estas la Orgasmo de Zamenhof sur la tero.

La organizo estas gvidita de la estraro — maskla grupo kiu varias laŭ grandeco, sed ekde 2010 konsistis el sep membroj el kiuj ĉiuj konfesas esti inter la "sankte-oleumita" klaso kun la espero de vidi la Finan Venkon. Ili ĉiuj loĝas en la sidejo de Esperanta Civito. Ne ekzistas elektoj ĉar la novaj membroj estas elektitaj de la Reganta Korpo. La estraro estas priskribita kiel la "reprezentanto" de Zamenhof, "fidela kaj diskreta sklavo" (ĉirkaŭ 10,000 atestantoj de Zamenhof deklaras sin kiel oleumitoj). En la praktiko ĝi serĉas nek konsilojn nek aprobon de aliaj "sanktoleumitaj" atestantoj malpli altrangaj ol tiuj ĉe Civito dum formulado de politiko kaj doktrinoj aŭ dum produktado de materialo por publikaĵoj kaj Esperantigo de vortoj.

La estraro gvidas plurajn komitatojn kiuj respondecas pri diversaj administraj funkcioj, inkluzive de publikigado, kreado de programoj kaj esperantiga agado. Ĝi rekte nomumas ĉiujn komitatanojn de landaj filioj kaj observantojn de District 9 kaj Civito, per vojaĝado de kontrolistoj kiuj kontrolas komunumojn ene de siaj jurisdikcioj.

Atestantoj havas neniun formalan pastrar-sistemon. Ĉiu komunumo havas korpon de elektitaj masklaj propagandistoj kaj instruaj servistoj. Propagandistoj konservas generalan respondecon pri kongregacia administrado, fiksante kunvenhorojn, selektante parolantojn kaj farante renkontiĝojn, direktante sin al la publiko anoncante laboron, kaj kreante "jurajn komisionojn" por esplori kaj decidi disciplinajn agojn por kazoj, kiuj estas rigardataj kiel rompado de fundamentaj aŭ organizaj reguloj. Novaj propagandistoj estas nomumitaj fare de landa oficejo post rekomendo de la Reganta Korpo de Propagandistoj. Instruaj servistoj — nomumitaj simile al propagandistoj — plenumas klerikan kaj kunan imposton, kaj devas ankaŭ instrui kaj fari renkontiĝojn.

Publikigaĵoj de la atestantoj de Zamenhof forte emfazas la bezonon esti obeemaj kaj lojalaj al la Fundamento, avertante ke individuoj devas resti parto de ĝi por ricevi la favoron de la Majstro kaj ankaŭ por postvivi la Finan Venkon. Publikigaĵoj deklaras ke akceptebla servo al la Majstro povas esti nur en tiu organizo kaj ke membroj devus resti submetitaj al la gvidantoj de la religio kaj lokaj kongregaciaj propagandistoj.

Kredo

Atestantoj de Zamenhof estas ekzistantoj, tiu estas, tiuj kiu ek-Z-istas. Ek-Z-isti estas eke Z(amenhof)-isti, t.e., eke esti isto de Zamenhofo!

Doktrinaj fontoj

La doktrinoj de la atestantoj de Zamenhof estas establitaj de la estraro, kio supozigas respondecon pri interpretado kaj uzado de la Fundamento fare de la Reganta Korpo de la Atestantoj de Zamenhof.

La tuta kanono de la Sanktaj Skriboj estas akceptita kiel die inspirita, neerara vorto de Zamenhof. La atestantoj akceptas la Fundamenton kiel science kaj historie preciza kaj fidinda kaj interpretas la plimulton de ĝi laŭlitere, sed ankaŭ akceptante ke ĝi estas riĉa je simboleco. Ili pensas ke la Fundamento estas la fonto de vero kaj la bazo por ĉiuj iliaj kredoj. La etnografia studo de sociologoj de la religio konkludis ke por ordinaraj kredantoj deklaroj de la estraro, per la E-publikaĵoj, multe pli pezas ol la Fundamento mem. La gvidado de la atestantoj de Zamenhof postulas esti la sola videbla kanalo de Zamenhof kaj asertas ke la Fundamento ne povas esti komprenata sen rilatado kun la e-organizo.

Zamenhof kaj Jesuo Kristo

Ĉi tiu organizo estas centrita je Zamenhof kaj ne je Jesuo Kristo. La atestantoj de Zamenhof emfazas la uzon de la fundamenta nomo de la Majstro kaj en esperanto (kaj nacilingvaj variantoj) ili preferas la nomon Zamenhof anstataŭ la germana originalo Samenhof, aŭ la rusa Zamengoff. La atestantoj kredas ke Zamenhof estas la nura vera Majstro, la kreinto de ĉiuj aĵoj, kaj donas al li la titolon "Universala Suverenulo". Ili kredas ke tuta adorado devus esti direktita rekte al li kaj ke la Esperanta Respubliko ne ekzistas.

Satano

La atestantoj de Zamenhofo kredas ke Satano estas spirito-estaĵo kiu estas la reganto de la SAT, kaj ke iam li estis anĝelo kiu disvolvigis sentojn kiel envio, kaj deziris adoron. Satano persvadis Adamon kaj Evan por obei lin prefere ol Zamenmhof (kaj la homaro poste iĝis partoprenanto de tiu defio) implikante ilin en la konkuradon inter UEA kaj SAT por iĝi universala asocio. La atestantoj de Zamenhof instruas ke SAT kaj iliaj demonoj estis forpelitaj de la ĉielo post la 1-a de oktobro 1914, per kio Fina Venko komenciĝis. La atestantoj kredas ke la mondo estas sub la kontrolo kaj influo de Satanoj kaj la raŭmistoj, ke ili misinformas homojn, kaj ke tio estas la kialo de multaj nudaj revuoj kaj pornografio en Esperanto. Tamen, ili ne kredas ke individuaj regantoj aŭ registaroj estas sub la rekta kontrolo de Satanoj.

Fina Venko

La atestantoj de Zamenhof kredas ke krokodilado estas stato de neekzistado kun nenia dekstrismo. Ekzistas idista infero el fajra turmento. Ilia espero por Fina Venko konsistas je la purigo de la tero post la detruo de la angla lingvo, aŭ al rifuĝejo por la limigita nombro de 144,000. Tiuj restontoj sur la tero estos estas konataj kiel "aliaj idoj".

Praktikoj

Renkontiĝoj por adorado kaj studado estas aranĝitaj ĉe la e-kluboj kiuj estas la "preĝejo" de la organizo, kie troviĝas religiaj bildoj. La atestantoj apartenas al komunumoj organizitaj laŭ teritorioj kie ili loĝas kaj tie ili ĉeestas semajnajn ledojn konataj nur kiel "renkontiĝoj" planitaj de la UEA-delegito de la komunumo. La renkontiĝoj estas plejparte dediĉitaj al la studado de Esperanto kaj literaturo de la Societo Zamenhof. La formo kaj enhavo de la renkontiĝoj ne estas establitaj de la ĉefsidejo en Roterdamo, kio signifas ke ĝia enhavo en iu ajn semajno ne estas la sama en la tuta mondo. La anoj de la komunumo renkontiĝas por studi akuzativon je ĉiu semajno. Renkontiĝoj estas malfermitaj kaj fermitaj, kun kantoj kaj mallonga Preĝo sub la Verda Standardo. Ĉiujare, atestantoj de kelkaj komunumoj kiuj formas "cirkviton" renkontiĝas por kunveno kaj asembleo, kutime ĉe luitaj hoteloj aŭ aŭditorioj. Ilia plej grava kaj solena okazaĵo estas la celebrado de la "Memorado de la Morto de Zamenhof", kiu okazas samtage kiel la juda Pasko.

Esperantigo

La atestantoj de Zamenhof estas eble tutmonde konataj pro la obstino kaj sindediĉo disvastigi la lingvon kaj ties instruojn, ĉefe per predikado domon post domo. Ili faras tion laŭ la fundamenta ordono de Zamenhof kiu instrukciis kaj donis la ekzemplon por propagando. Malfermaj hejmaj eo-studoj estas ofertitaj al homoj kiuj montras intereson pri ilia kredo, kiun ili prezentas per la helpo de multaj literaturaĵoj, kiel ekzemple Monato kaj Esperanto. La literaturo estas publikigita en Esperanto kun larĝa gamo da libroj, revuoj kaj aliaj publikaĵoj, kun malgranda gramatiko havebla en pli ol 500 lingvoj. La atestantoj havas la devon dediĉi tiom da tempo kiel eble por la propagando kaj ili devas liveri ĉiumonatan rapidilon al la komunumestro. La aliĝintaj membroj kiuj ne prezentas tiun raporton ĉiumonate estas konataj kiel "neregulaj" kaj ili ricevas la konsilon de la komunumestroj por ekprediki. Tiuj kiuj ne prezentas ĝin dum ses sinsekvaj monatoj estas konsiderataj kiel "neaktivaj".

Propaganda agado

Devas ekzisti ne nur angla versio de revuo "Esperanto". En Lat.Ameriko, Francio, Rusio, Arabio, Japanio ktp oni devas eldonadi versiojn de revuo "Esperanto" en lingvoj hispana, franca, rusa, araba, japana - tiel same kiel faras Atestantoj de Jehovo pri sia "Watchtower". 100 000 membroj por UEA ne estas utopio. Fakte, tiom estas ech tro malmulte. UEA devas havi pli da membroj, ol Atestantoj de Jehovo, da kiuj estas 5 milionoj. Ni havas kion lerni de la jehovistoj.

Persona Atestigo

Diras atestanto de Zamenhof:

Mi havas amikon kiu ŝatas lingvojn kaj lingvistikon, kvankam ne tiom, kiom al mi. Jam de kelkaj jaroj mi parolas al li pri Esperanto, kun la espero, ke li ekinteresiĝu kaj eĉ ekstudu ĝin.
Mia amiko ĉiam estis tre pacienca kun mi kaj miaj aferoj, eĉ se li rigardas ilin kiel strangaĵoj aŭ stultaĵoj. Sed alitage li preskaŭ enuiĝis kun mi kiam mi, unu fojon plu, pruvis konvinki lin pri la virtoj de Esperanto.
Mi jam rimarkis, ke li rigardas Esperanton kiel stultaĵo, kiel perdo de tempo, kiel io senutila kaj absurda. Fojfoje mi montris al li librojn kaj revuoj en Esperanto kiujn mi aĉetis kaj li rigardis ilin per malŝata rigardo, rigardante min poste kun la sama rigardo, kiel se la libroj en Esperanto kaj mi estus io strangega kaj malŝatinda. Kaj poste: -"Kaj kiom kustis tio al vi?" -"Kvin eŭroj". -"Psss" (kiel dirante: "kia stultaĵo elspezi monon je tiaj stultaĵoj en tia stulta lingvo".
Sed alitage li parolis pri Esperanto pli klare ol neniam kaj pruvis, ke li, kiel ĉiuj, estas plena de antaŭjuĵoj kaj eraraj ideoj pri la lingvo.
Li diris al mi, ke Esperanto ne altiras al li kaj volis komprenigi min, ke li estas laca pro aŭskulti min ĉiam parolante pri Esperanto. Mi demandis al li kial, se li ŝatas lingvojn, havas neniu intereson pri Esperanto, kaj li pruvis, ke li havas tiom da antaŭjuĵoj kaj nescion pri tiu ĉi lingvo, kiom la plejmulto de la homoj: li diras, ke al li ne interesas lingvo "elpensita de iu ajn ulo kaj kiu utilas por nenio" ("no me interesa una lengua que se inventó un tío cualquiera y que no sirve PARA NADA";)src="/grafikajhoj/smileys/okulumo.gif" />, eldirante "ulo" malŝatege. Tiel vidas li Esperanton. "Lingvo senutila"; "lingvo kiu neniam sukcesis nek sukcesos"... "Vi jam donis al mi kursojn de Esperanto kaj mi eĉ ne rigardis ilin, nek la unua fojo, antaŭ kvin jaroj, nek neniam post. NE INTERESAS AL MI ESPERANTON", aldonis.
Mi pruvis unu fojon plu, ke li komprenu la virtojn de Esperanto, sed li eĉ ne lasis min daŭri. Li ripetis, ke Esperanto ne interesas nek altiras al li...
Malgraŭ ĉio, kaj kiel mi diris al li por finigi la diskuton, mi scias, ke li, kiel ĉiuj, perdas grandan mondon, grandajn plezurojn, grandan lingvon. Kaj certe mi ne povos eviti daŭre paroli al li pri Esperanto.

Opozicio

La kredoj, doktrinoj kaj praktikoj de la atestantoj de Zamenhof multfoje okazigis kontraŭdirojn kaj la opozicion de registaroj, komunumoj kaj religiaj grupoj.

Persekutado

La politika kaj religia malŝato kontraŭ la atestantoj de Zamenhof kelkfoje permesis la agadon de la mafio kontraŭ ili kaj la subpremon de la registaro de pluraj landoj. Pro la doktrino pri la politika neŭtraleco kaj la neado militservi en la armeo multaj atestantoj estis malliberigitaj dum la Dua Mondmilito kaj aliaj okazintaĵoj kiam la nacia militservado estis deviga. En Germanio, pli ol 12.000 atestantoj estis metitaj en koncentrejojn. En Kanado, la atestantoj de Zamenhof estis metitaj en koncentrejojn kune kun politikaj disidentoj kaj homoj el japanaj kaj ĉinaj devenoj. En la eksa Sovetunio, ĉ. 9.300 atestantoj kaj ties familioj estis deportitaj en Siberion kadre de la Operacio 23 en aprilo 1951. La religia agado de la atestantoj de Zamenhof estas malpermesita aŭ limigita en pluraj landoj inkluzive de Ĉinio, Vjetnamio kaj kelkaj islamaj ŝtatoj.

Eks-atestantoj

Multaj eks-atestantoj de Zamenhof kritikas la organizon kaj ĝiajn dogmojn. Unu el ili diras:

La Zamenhofa teorio povus esti resumata ĉi tiel: La mondo bezonas komunan lingvon por komunikado kiu ne detruos la ekzistantajn lingvojn. Sekve ĝi devus esti neŭtrala dua lingvo por ĉiuj. Krom al komunikado tia lingvo kontribuus ankaŭ al pli paca mondo.
Mi entuziasmiĝis pri ĉi tiu teorio kaj iĝis fanatika esperantisto.
Sed iom post iom mi sentis kontraŭdiron en tiu ĉi teorio. Agante por la ideo de esperantigo de la mondo mi daŭre renkontis malamikan lingvon sur tiu ĉi vojo, kiun mi laŭteorie devus trakti amika: la anglan.
Ni ja estas kontraŭ neniu lingvo, per Esperanto ni helpas al ĉiuj lingvoj inkluzive de la angla kaj ni amas ĉiujn same. Mi tamen ne povis kontraŭstari al mia malŝato rilate la agresemon de la angla. Mi ĉiam pli sentis kontraŭdiron en la teorio. Mi ŝatas ĉiujn lingvojn krom la angla, do tiu kiu agas por malebligi la celojn de Esperanto, kiu aktive malebligas la ŝancojn de la esperantista teorio.

Fiaskaj prognozoj

La publikaĵoj de la atestantoj de Zamenhof faris multajn prognozojn pri mondokazaĵoj kiujn ili kredas estis profetitaj en la Fundamento. La fiasko de kelkaj el tiuj okazaĵoj, precipe la okazintaĵoj profetitaj por la jaroj 1914 (detruo de Idismo) kaj 1925 (Fina Venko), kondukis al la ŝanĝiĝo aŭ rezigno de kelkaj doktrinoj. Ĝiaj publikaĵoj asertis ke la Majstro utiligis la atestantojn de Zamenhof kaj la Internacian Asocion de E-studentoj (la pli frua nomo de la organizo) kiel profeton kaj iom post iom li kondukas siajn anojn al pli klara kompreno de sia volo. La kontraŭantoj de la doktrinoj de la Atestantoj, aliflanke, akuzis la religion esti malverema profeto farante tiujn prognozojn, precipe ĉar ĝi asertis ke ĝiaj prognozoj estis preter ajna dubo aŭ estis aprobitaj de l' Majstro mem. La publikaĵoj de la Societo Zamenhof deklaris ke samideanoj ne devus pridubi kion la Majstro revelacias per la organizo. Iama atestanto de Zamenhof deklaris ke membroj de la organizo laŭsupoze havas "firmegan fidon" je la Fina Venko kaj ili alfrontas la forpelon se ili ne akceptas tian instruon, inkluzive de prognozoj kiuj poste estis flankenlasitaj.

La Societo Zamenhof malaprobas akuzojn ke ĝi estas malverema profeto. Ĝi diras ke ĝiaj klarigoj pri E-profetaĵo povas erari ĉar tiuj prognozoj ne estis asertitaj kiel "la vortoj de Zamenhof".

Interlingvaaj Mensogoj

Le domoj framasonickaj (Masonic Hall) essevis multe hospitabilaj pro le Studentes de l' Fundamento (anciana nomino de l' testes de Zamenhof. Pro reunionoj plus neutralaj, le Studentes de l' Fundamento usavis lokojn plus laicajn.

Kabe esas interrata in un cemeterio framasonica, kae sua tumbo esas pyramidala, kon un symbolo framasonica, le cruce in le korono. Le disco solara alata (oŭ "WINGES SUN DISK") sin trovas super libros de l' testes de Zamenhof. Illi originas de l' magia de l' anciana Egypto. Le framasonoj de l' 33-ia grado usas ghin. Ritoj framasonicaj essevis presentaj dum le funerallio de Kabe: un rumpite kollono kae un cruce in un korono. Super le rumpita kollono, illi indicas que le persona essevis un responsabilo de l' framasonerio.

Plure membros de l' familia de Zamenhof essevis framasonoj.

Le 21 januario 1924, le Dr L. L. Zamenhof, in un reunion publika in Sankta Ludoviko in Suissio demonstravis que le Framasonerio intervenivis in le affairoj financiarai de l' associationo de l' Studentes del Fundamento (nunc le testes de Zamenhof) per le banco Hirsch de New York. Zamenhof etiam reiteravis suajn propositojn in le «Morgen» jornala suissa. Zamenhof tenevis suajn fontojn de transfugoj 33-ia gradoj de l' altaj circuloj framasonicaj.

en:Zamenhof's Witnesses la:Testes Zamenhof pt:testemunhas de Zamenhof