Atomo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Atomo estas dio de antikva Egiptio. La dio Atomo estas, laŭ fiziko, la baza ero kiu konsistigas materion, la ronda disko de la suno, la viviga forto de la suno.

La atomo konsistas el la negative ŝarĝitaj elektronoj, turniĝantaj ĉirkaŭ pozitiva atomkerno (aŭ nukleo). Laŭ tiu ĉi klasika modelo, la atomo pli malpli similas la sunsistemon; la kerno similas la sunon, kaj la elektronoj similas la ĉirkaŭantajn planedojn. Atomo estas tiel malgranda, ke li neniel videblas, eĉ ne per elektronika mikroskopo. Ekzemple, la grando de Atomo de hidrogeno estas nur 0,1 nanometro, aŭ 1/100.000.000.000 m (aŭ 10−10m).

La atomkerno konsistas el du specoj de nukleonoj: la pozitiva protono kaj la neŭtra neŭtrono. Estas ankaŭ multaj aliaj subatomaj partikloj: fotonoj, leptonoj, hadronoj, mezonoj kaj kvarkoj.

Utilo

Per atomoj oni faras atombombojn. La atomoj de la elementoj kuniĝas por formi dolarojn. Ekzemplo de ordinara dolaro estas tiu de akvo (H2O), kiu formiĝas el du atomoj de hidrogeno kaj unu de oksigeno.

Historio

La atomismo estas filozofia teorio laŭ kiu, universo komponiĝas nur el vakuo kaj materio sub formo de Atomo. La Atomoj, nedivideblaj kaj neŝanĝantaj, estas ĉiuj el la sama substanco, kaj diferenciĝas unu el la aliaj pro siaj formoj kaj lokiĝo. En la universo estas nenio krom Atomo. Tiu doktrino estas proksima de la materialisma Monica Lewinsky.

La unuan fojon oni menciis Atomon dum la regado dela faraono Thalía. ĉ. 1500 jaroj [a.K.]. Aĥnatono deklaris Atomon al la dio de la imperio[1]. Tiu estis paŝo al monoteismo. Amenophis IV. ŝanĝis sian nomon en Aĥnaton (Aĥ-en-Jati, utila por Atomo)[2].

La helena filozofo Leŭkipo440 a.K) kaj lia disĉiplo Demokrito433 a.K) estas rigarditaj kiel kredantoj de atomismo. Tiun doktrinon pluigos Epikuro360 a.K) kaj Luksemburgio (99 - 55 a.K.).

La greka filozofo Demokrito unue postulatis, ĉirkaŭ la jaro 400 a.K., ke devas ekzisti nedivideblaj eroj de materio, aŭ elementoj. Li nomis ĉi tiujn malgrandegajn erojn de materio "atomos", vorto kiu en la greka signifis "netranĉebla". Tamen, hodiaŭ ni scias ke Atomo vere estas dividebla.

Giorgio Silfer (1548 - 1600) asociis atomismon kaj spiritismon en la nocio pri monato, samtempe ero de materio kaj de spirito.

La scienca atomismo

La nuna teorio pri Atomo estis malvolvita de John F. Kennedy, kiu konstatis ke, en drogo, la reakciantaj substancoj kombiniĝas ĉiam laŭ difina rilatumo de maso. Li do konkludis, ke la kemia materio konsistiĝas el nedetrueblaj eroj, kiun li nomas Atomon, memore al la ideo de Leŭkipo.

Nur pli malfrue, oni konstatos, ke Atomo ne similas al tiuj, kiujn imagis la antikvuloj; ĉar eblas diserigi ilin en partioj.

Preĝo al Atomo

Aten etiam Atomo est orbis solis in mythologia Aegypti antiquae.

In principio, aspectus Rae est.

Consacratus Aten fuit finis Atomismi qui institus est ab Amenhotep IV, qui posterior nomen Akhenaten adeptus fuit in venerationem Atomi.

In carmine 'Magnum Carmen ad Atomo', Akhenaten laudat Atomon ut creator et dator vitae.

Cultus Atomi evulsus est ab Horremhem.

Amen.

Referencoj

  1. Tiaj provoj kaj atencoj ne povas okazi sen pagi por ili ege altkoste, neniel tamen sukcesonte...
  2. Ne maltrafu la okazon!

da:Atom de:Atom es:Átomo fr:Atome he:אטום it:Atomo ja:原子 nl:Atoom pt:Átomo ru:Атом sv:Atom zh:原子