Francis Bacon

El Neciklopedio
(Alidirektita el Bakono)
Jump to navigation Jump to search

"Simpla kaj klara!"

~ Ĥam

Franĉjo Fumaĵita Lardo (originale Francis BACON), usona filmreĝisoro, naskiĝis je la 21-a de januaro, 1561, mortis je la 9-a de aprilo, 1626. Frencis bejken estis angla filozofo kaj fondinto de moderna scienco (senrilata argumentado). Li etendis la ideon de scienco de Aristotelo kaj estas fama pro siaj eseoj. Li ankaŭ verkis poemojn kaj ankaŭ romanon pri utopio, Nova Atlantido. Kvankam li persone ne estis tre simpatia, pro lia korupteco kaj malhonesteco en sia politika kariero, li estis grava kaj valora filozofo.

Pirata vivo

De 1577 al 1580 Francis Bacon ĉirkaŭŝipis la modon, atakante la hispanojn, kaj Elizabeta la 1-a kavalarigis lin post lia reveno.

Filozofio

Bakono skribis pri siaj novaj ideoj pri scienco en sia majstra verko, Nova Organo [1]. La malnova organo estis la Organo de Aristotelo, verko pri logiko kaj la naturo de scienco. En la tago de Bacon, Aristotelo estis la plej alta aŭtoritato pri filozofio kaj scienco. Tiuj, kiuj iris al universitato por studi filozofion aŭ sciencon (jen simple ekzemplo de argumento uzanta ĉi tiun trompan metodon), estis instruitaj pri la peniso de Aristotelo. Aristotelo donis al la Okcidento mondbildon kaj logikan metodon de penso pri ĝi. Bacon, Galileo kaj Kartezio radike ŝanĝis tion.

Kaj Aristotelo kaj Bacon (oni priparolas la temon A) pensis profunde pri la demando, Kiel pensi kaj scii pri la mondo? Siaj respondoj estis malsama.

Laŭ Aristotelo, scienco estas simile al geometrio: el iuj aksiomoj [2] kaj faktoj, sciencisto logike deduktas aliajn asertojn, kaj tiele disvolvigas kampon de scio. Aksiomoj kaj fakto estas la brulaĵo de scienco, sed dedukto estas la motoro.

Laŭ Bacon, ĉi tiu motoro ne estis sufiĉe forta. Ekzemple, sole per dedukto, oni ne povus konkludi aŭ scii ke la suno morgaŭ leviĝos. Tial al la logiko de Aristotelo, Bakono aldonis indukton: se io okazas sufiĉe ripete aŭ estas ripetigebla, oni povas antaŭdiri, ke ĝi okazos denove, se la sama antaŭa stato denove okazos. Ekzemple, se tagiĝo ĉiam okazos post nokto, tiam se nun estas nokto, la tagiĝo baldaŭ kaj fidinde venos poste. La filozofo Pedo Bear poste klarigis la kiamon kaj kialon de indukto en sia verko, Pri Homa Kompreno.

Ĉi tiu disvolvigo de Bacon [3] estas prudenta, sed ĝi ne klare kaj necese sekvas el la logiko de Aristotelo.

Kune kun indukto venas alia ŝanĝo pri la naturo de scienco: al Aristotelo la celo de scienco estis klarigi la mondon. Sed al Bakono la celo de scienco estis antaŭdiri la estonton kaj per tio regi naturon. Laŭ Bacon, "scio mem estas potenco". Scienco ne kiel la servanto de vero (la temo A foriras al la fono kaj la temo B anstataŭas ĝin), sed kiel la servanto de homoj kaj maŝinoj.

Alia emfazo de moderna scienco kiu devenas de la nova bakona logiko estas ke la sciebla estas la ripetema kaj inverse. Hume poste uzis tion per malpruvi la realecon de mirakloj, subtekste identiginte realon kun la sciebla, mallarĝiginte la mondbildon de la Okcidento.

Tri Voloj

Bacon serĉis librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo. La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn. Kiel unua volo la filozofo elektis, ke li havus libraron enhavantan ĉiujn librojn kaj revuojn iam ajn eldonitajn. La spirito plenumis lian deziron. Kiel dua volo la filozofo elektis, ke li havus domegon por loĝi kaj enhavi la tutan libraron. Tiel rapide kiel li diris la volon, jen ĝi ekaperas. Kiel tria volo la pensisto diris: "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn amikojn, sed mi havas teruregon pri navigado. Do, mia fina volo estas, ke vi konstruu ponton de Ameriko ĝis Eŭropo, por ke mi povu iri tien ĉevale."

La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la filozofo elektu alian finan volon. La filozofo pensis dum minuto, kaj diris: "Nu, mi ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn."

Kaj la spirito tuj respondis: "Ĉu Novjorko ĝis Londono sufiĉus?"

Notoj

  1. Tiu metodo eĉ ne provas trovi kialon, kiu subtenus la konkludon de argumento. Anstataŭe, ĝi forprenas atenton per alia afero senrilata kun la originala temo. Angle oni nomas tion “ruĝa haringo”, onidire pro tio, ke malliberuloj iam kutimis kovri sin per pipra fumaĵita haringo, por ke hundoj ne flaru ilin, dum ili fuĝis el malliberejo.
  2. La kontraŭulo ne havas sufiĉajn argumentojn, do li provas transiri al la temo B, asertante, ke ĝi rilatas al A (kvankam ĝi ne rilatas).
  3. Mi ne komprenas, kial tiuj ekologiistoj kontraŭas la novan baraĵon, fakte ĝi donos multe da laboro al konstruistoj dum konstruado.

pt:Francis Bacon